$ Kapitalismo $

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
$ Kapita£ismo
$ Ekonomia £iberalismo $
Jen, la vivo

$.jpg
Simbolo
Devizo: Laissez faire, laissez aller, laissez passer"
Vivu kaj lasu mortigi!
Ĉefaj Dioj Dolaro; Eŭro; Japana eno; Pondo; Svisa franko
Sanktuloj Ĉiuj Bankistoj;
Sankta Lingvo (ne Esperanto, kompreneble) Angla lingvo
Nuna Papo Donaldo Trompo
Profetoj Ayn Rand; Adam Smith; John Stuart Mill
Herezulo John Maynard Keynes;
Martiroj Antonio Cánovas del Castillo, Sadi Carnot, Elizabeto de Aŭstrio-Hungrio, William McKinley, Nicholas II
Sanktaj libroj La Riĉo de Nacioj; Atlaso Ŝultrolevis
Kredantoj Miliardoj kaj bilionoj

"Kapitalismo estas la plej bona sistemo kaj ŝanĝis ideologion el komunismo"

~ Usonano pri kapitalismo
5914 n.jpg

"Jes, ja la kapitalismo kulpas ankaŭ pri la rubaĵo"

~ Milokula Kato

"Fiŝo pli granda malgrandan englutas"

~ Zamenhof pri kapitalismo

"La plej bona inventaĵo por laboristoj"

~ dekstrismulo pri kapitalismo

"Kapitalismo: Vi havas du bovinojn. Vi vendas unu, kaj aĉetas virbovon."

~ Kredanto

"Kapitalismo: Vi havas neniujn bovinojn. Se vi bonŝancas, vi trovas dungiston, kiu melkos vin."

~ Nekredanto

"Se kapitalismo esas la problemo, certe la Granda Stato ne esas la solvo"

~ idisto pri kapitalismo
Kapitalismo.JPG

Kapitalismo® estas ekonomia sistemo fondita sur privata proprieto de produktadrimedoj & komer¢o de varoj kaj kreado de valoro & riĉeco kiel kontentigo de la pagkapabla konsumanto. Kvankam ĝi estas sufiĉe bona teorio, oni jam provis ĝin kaj sciiĝis, ke ĝi ne funkcias praktike.

Kapitalismo® estas malo de komunismo. Unu el la celoj de kapitalismo estas enigi la privatan posedadon de produktiloj, detrui la komunismon. Anstataŭe la produktiloj estu posedataj private. Sistemo fondita sur la frazo "al kelkaj laŭ sia kapablo, de ĉiu laŭ sia bezono". Sankta X!
Znakesp-refresh1 mali.jpg

Simbolo de Kapitalisma Esperanto-Ligo

Nuntempe Eŭropa komunumo celas la malevoluon kaj malegalrajtan ekonomian distribuon sur bazo de novliberala ideologio aŭ de socia merkatekonomio.

[redakti] $ Hi$torio $

Jam en la 19-a jc tra tuta Eŭropo, Ameriko, Aŭstralio malriĉuloj povis profiti - pro kapitalismo - multe da malkaraj novaj inventaĵoj & ekz. importitaj sanigaj nutraĵoj neniam antaŭe spertitaj.

Kaj nun - pro la kapitalismo & ĝia disvastigo de produktoj por profito - plej averaĝaj homoj povas elprofite ĝi mirindaĵojn neniam atingeblajn por la miliarduloj-kapitalistoj de antaŭ - ni diru - nur dek-iom da jaroj. (Pensu: teko-komputilo, poŝ-telefono, Viagra, ktp, ktp, ktp.)

[redakti] $ Nuntempe $

La nuna financa krizo estas la plej granda krizo de kapitalismo entute. Ĉiuj grandaj banksistemoj (usona, germana…) estas bankrotaj, ĉar la bankoj havas sufiĉe malpli da reala kapitalo kompare kun la tiel nomata »venena« kapitalo (valorpaperoj de bankrotaj entreprenoj, kreditoj kovritaj per senvalorajhoj…). Ekz. Usona banka sistemo havas la realan katitalon je valoro de 1.400 miliardoj da eŭroj dum la venena kapitalo estas pli ol 2.000 miliardoj… Simile estas ĉe aliaj. La ŝtatoj eluzis dum unuaj du monatoj de 2009 jam 8% de la ŝtata jara enspezo por kovri la bankajn minusojn kaj simple perdis tiun monon sen ia ajn efiko.

[redakti] $ Kapita£i$mo & komunismo $

102.JPG

- Kio estas kapitalismo?
- Homoj ekspluatantaj homojn.
- Kaj kio estas komunismo?
- £a malo.

[redakti] Lenino

Kiel Lenin diris, la lasta kapitalisto vendos la snuron per kiu oni pendumos lin -- alivorte, kapitalistoj ne pensas preter la profito.

[redakti] $ Inter knaboj $

– Mi revas perlabori dudek mil eŭrojn monate, kiel mia patro!

Ĉu vere via patro perlaboras tiom multe?

– Ne, sed ankaŭ li revas.

[redakti] $kandaloj

Ekstremaj estas la skandaloj en la plej ekstrema kapitalisma sistemo, tiu de Usono. Estas ne nur (la preskaŭ jam) kutimaj ŝmirmonaj kaj korupto-deliktoj aŭ gajnoj per (kontraŭleĝa) spekulado, sed eĉ falsado de bilancoj fare de estroj de grandegaj kompanioj. Kvazaŭ ne sufiĉus tiaj abomenindaj pekoj de renomaj manaĝeroj de renomaj usonaj entreprenoj.

Kio okazis? Kial kapitalistoj agas tiel malmorale? Ŝajnas, ke la skandaloj malkaŝas la karakteron de la kapitalismo: ĝi vekas avidojn. Ebloj kontentigi tiajn avidojn estas sistem-imanentaj. Ni prenu la ekzemplon de „internula negoco”. Se mi posedas akciojn de kompanio kaj samtempe havas gravan funkcion (estran, konsilantan aŭ kontrolan) en tiu ĉi kompanio, kompreneble mi scias pri tre multaj ĝiaj internaj aferoj. Ekzemple mi scias, ke baldaŭ la kompanio eniros gravan ekonomian krizon, kies sekvo estos falo de ĝia akcia kurzo, pri kio ordinaraj akciuloj ne jam povas scii. Nun do mi vendas miajn akciojn je bonega prezo, kun bonega gajno. Kelkajn tagojn aŭ semajnojn poste la ordinaraj akciuloj suferos teruran perdon pro falinta kurzo.

Superkapitalismo.jpg

[redakti] $ Bor$o $=

En ekonomiko, bor$o estas organizo, kies membroj estas akciaj malkleristoj. Bor$o provizas rimedojn por komerci akciojn kaj aliaj financajn rabilojn. Kutime rimedoj ankaŭ proviziĝas por la eldonado kaj amortizado de valorpaperoj, plie aliaj kapitalaj eventoj inkluzive de la pagado de enspezo kaj dividendoj.

La valorpaperoj kutime komercataj ĉe bor$o inkluzivas akciojn eldonatajn de kompanioj, unitajn fidojn kaj aliajn kunigitajn investadojn, plie korporaciajn obligaciojn.

Kutime bor$ejo estas centra loko minimume por do$ierkonservado, sed komerco estas malpli kaj malpli ligita al tia fizika ejo. Modernaj merkatoj estas elektronikaj retoj, kiuj havas avantaĝojn je rapideco kaj kosto de transakcioj.

Bor$o estas ofte la plej grava elemento de akcia merkato. Estas kutime ne devigo eldoni akciojn tra la bor$o mem, nek akcioj devus post eldono komerciĝi ĉe la bor$o. Tia komerco estas nomata "eksterborsa".

La komenca ofertado de akcioj al investantoj estas difinita kiel la unua merkato kaj post-eldona komercado estas la dua merkato.

Pli kaj pli ĉiuj bor$oj partoprenas en tutmonda (globa) valorpapera merkato.

Oferto kaj postulo en bor$oj peliĝas de diversaj faktoroj, kiuj, kiel en ĉiuj liberaj merkatoj, efektivigas la prezon de akciuloj (akcia valorigo).

Famaj bor$ejoj estas la Amsterdama Borso, Borso de Italio, Borso de Madrido, Borso de Bonaero, Borso de Londono, New York Stock Exchange, NASDAQ.

[redakti] $ Re£igio $

La merkato estas la Dio; gravas nur la merkato, ne la homoj...

7438 n.jpg

[redakti] Evangelio

Koncerne la riĉaĵojn, oni devas gardi sin kontaŭ la risko, ke ili fariĝu kruela tirano, kiu regas nin anstataŭ Dio. Jesuo (Mar 10, 24-25) avertas nin kontraŭ tiu risko kiam li diris:

«Filetoj, kiel malafacile estas por tiuj, kiuj fidas al la riĉo, eniri en la regnon de Dio! Estas pli facile por kamelo iri tra trueto de kudrilo, ol por riĉulo eniri en la regnon de Dio!».

Kaj alifoje Jesuo diris (Mat 6, 24):

«Neniu povas esti sklavo por du mastroj, ĉar aŭ li amos unu kaj malamos la alian, aŭ li aliĝos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono, tio estas, al riĉaĵo».

[redakti] $ Kapitali$mo & $a£ajroj $

£a entreprenistoj ne postulas malpligrandajn salajrojn por postvivi, ili tion postulas por gajni pli da mono dank'al la laboro de la laboristoj. Ju pli malgranda estas la salajro, des malpli granda estas la ekspluato kaj la gajnoj. Pro tio la multnaciaj entreprenoj nuntempe translokiĝas al landoj kie la laborforto estas pli malmultekosta.

[redakti] Pri salajro

- Pardonu, sinjoro direktoro, sed mi estas devigata peti de vi plialtigon de mia salajro. tri kompanioj jam vokis min!

- Kiuj kompanioj?

- Tiu de la telefono, tiu de la elektro kaj tiu de la gaso.

[redakti] $ Progre$a emo $

£a moderna kapitalismo prosperas guste danke al elementoj de socialismo. En du grandegaj landoj, Barato kaj Ĉinio, post longdaŭra socialisma kaj komunisma stagnado, kapitalismo enkondukis konsiderindan prosperon. Ambaŭ landoj estiĝis memsufiĉaj je manĝaĵoj. Prosperas laŭ unuamonda nivelo la teĥnologoj. La progreso ne estas egale disvastigita tra ĉiuj sociaj tavoloj, sed ambaŭ landoj estas sur la vojo al ekonomia sukceso. Internaj kondiĉoj kaj tradicioj decidos la disvastigon de la nacia riĉeco, same kiel en Japanio aŭ Pollando.

Tiuj landoj havas la avantaĝon de kultura emo al edukado, kiu mankas en afrikaj kaj sudamerikaj landoj. Sed landoj en centra kaj suda Azio povas profiti per la proksimaj ekzemploj. Suda Koreio, Tajvano, Singapuro, kaj Malajzio jam profitis de siaj propraj tradicioj.

[redakti] $ Ideo£ogio $

Kapitalismo ne estas ideologio sed estas la reala ekonomia sistemo, en kiu vivas nun almenaŭ ĉiuj landoj de Eŭropo kaj preskaŭ ĉiuj landoj de la cetera mondo. Ĝia principo estas la privata posedo de produktorimedoj, kiu ebligas la ekspluatadon de homoj nomitaj salajruloj. Ĉar la kapitalismo estas realaĵo, ĝi povas esti objekto de scienco. La koncerna scienco estas ekonomiscienco ekonomiko. La komunismo estas la reala kontestado de kapitalismo kaj la reala agado por ĝia nuligo, celanta la forigon de ĉia homekspluatado.

4816 m.jpg

[redakti] Nehomeco

En merkatekonomio oni dependas ne de homoj sed de la senvizaĝa ekonomio. Oni optimumigas la ekonomion, sed tio ne ĉiam signifas plibonfarton por homoj. La registaroj kaj politikistoj ofte klopodas sincere defendi homojn kontraŭ la ekonomio, sed la ekonomio estas terura kontraŭulo. Multaj politikistoj solvas la problemon ŝajnigante, ke la bonfarto de la ekonomio egalas al la bonfarto de la homoj -- ĝenerale kaj se oni atendas sufiĉe longe.

[redakti] $ Nafto $

Nafto estas la sango de kapitalismo!

[redakti] £ingvoj

Pri la angla kiel "lingvo de kapitalismo" indas diri ankoraŭ ion: Jes, kompreneble la angla estas "lingvo de kapitalismo", sed ne pli ol aliaj lingvoj, kiujn kapitalistoj, kapitalismaj ideologoj kaj kapitalismaj entreprenoj uzas.

[redakti] $ Kapita£i$mo kaj E$peranto $

5308 n.jpg

La enkonduko de E-o en difinitajn rondojn igus ĝin tiom normala afero, ke ĝi submetiĝus al la normalaj leĝoj de la merkato. En la tute hipoteza kazo, ke Esperanto iĝus internacia lingvo en ankoraŭ kapitalisma mondo, tiam Esperanto iĝus lingvo de la monda kapitalismo.

Pli komerce: se iu afero estas franda, rara, kaj simbolas maloftan oportunaĵon, ĝi altiras klientojn. Se ĝi estas parto de rutinaĵo, ĉiamĉeestanta, al ĝi oni pensos kiam propagando memorigos ĝin aŭ kiam bezono altiros. Ne hazarde, tiuj necesaj, nepre aĉetendaj varoj, estas tiuj kiuj staras en plej malsupraj lokoj en superbazaroj.

[redakti] Borsagento

- Kia estas la sekreto de via sukceso?

- Mi ĉiam aĉetas akciojn de la pesimistoj kaj vendas ilin al la optimistoj.

[redakti] $Honesteco kaj Koruptado$

Nur dum la pasintaj jardekoj potenculoj ĉie en la mondo konstatis, ke honesteco kaj laboremo hazarde pli profitigas la riĉulojn ol koruptado. Nun la okcidenta mondo ne plu bezonas la religion, ĉar la ekonomia sistemo jam per si apogas la kulturon de honesteco (= leĝoj kaj impostoj). Sed la potenculoj naive kredis, ke la malriĉaj landoj atingos honestecon kaj laboremon per demokrataj balotoj. Ne, oni unue devas ŝanĝi la religion per sanktaj libroj kaj multa sango. Bedaŭrinde ne ĉiu religio estas egala, do ekzemple la sama formulo en Afganujo kreas nur multe da mizero kaj pli da koruptado.

[redakti] $ IMF $

La Internacia Mon-Fonduso (IMF) konsilas la registarojn en financaj demandoj kaj faciligas la internacian ekspluatadon danke al puĉoj. Ĝi havas 184 membroŝtatojn, kaj ĝia direktoro estu ĉiam eŭropano. La reprezentiĝo en ĝia estraro dependas de la ekonomia nivelo de ĉiu ŝtato, kaj Usono posedas blokivan malplimulton (vetoorajton). Tiel, la plej riĉaj landoj trudas sekvendajn politikojn al la plej malriĉaj landoj (83 landoj posedas nur 0,1 % de la voĉoj). La IMF plenumas la taskon de lastinstanca pruntedonanto, por refluigi la monon al Usono kaj Eŭropo el ekonomioj troviĝantaj en malfacila situacio, kaj por "rekonfidigi" la privatan sektoron. Sed la pruntoj okazas nur sub certaj kondiĉoj difinitaj de la programoj de struktura alĝustigo (PSA) kiu fakte estas politikoj de liberaligo kaj de fleksivigo de la ekonomioj. La pruntoj kiujn ĝi donas ne estas definitivaj. Ili estas repagotaj sub respekto de la PSA, alie la financadoj estas forigataj. Forte kritikita pro ĝia liberala politiko, la IMF promesis meti la reduktadon de la malriĉeco en la centron de sia agado kaj esti pli travidebla.

[redakti] $ KUNKD $

La Konferenco de la Unuiĝintaj Nacioj pri Komerco kaj Disvolvado (KUNKD, angle U.N. Conference on Trade and Development UNCTAD estis starigita en 1964 danke al la volo de la evolulandoj (EL, landoj subevoluintaj kompare kun la industrilandoj kaj troviĝantaj en stato de evoluo). Ĝi helpas kel la riĉuloj de Afrikaj, Aziaj kaj Latinamerikaj landoj transiras sian monon al Svisio kaj konsilas ilin fronte al problemoj de la tutmondigo kaj de la polico.

[redakti] $ Egaleco $

1309 n.jpg

Kapitalismo estas socio de egalaj ebloj. Sed la idoj de riĉulo jam ĉe la komenco de sia vivo estas privilegiatoj kompare kun la idoj de mizerulo.

[redakti] $ Regenerado $

La kapitalismo ĉiam en la historio kapablis savi kaj regeneri sin mem, en Ruslando, Ĉinio kaj Vjetnamio. Tio montras ke nur la kapitalismo estas vivipova (dum ĉiuj aliaj "socialismaj" eksperimentoj fiaskis, ĉar ili malrespektis certajn regulojn de la "homa ekzistado"). Anstataŭ ĉiam polemiki kontraŭ la kapitalismo, la socialdemokratoj, komunistoj kaj aliaj maldekstruloj eble foje verku ampleksan analizon pri siaj propraj eraroj, misoj, fuŝoj kaj katastrofoj, kiujn ili kaŭzis al la homaro. Kion oni malshatas ĉe la maldekstruloj estas, ke al ili mankas honesteco, antaŭ la historio kaj antaŭ la propraj faroj. Bedaŭrinde tiu ĉi sinteno influis ankaŭ la Eo-movadon.

[redakti] $ Kresko $

La esenco de kapitalismo estas filozofio de konstanta kresko. Tio signifas ke neniu entrepreno rajtas en la sekva jaro havi malpli grandan produktokvanton ol en la antaŭa. Pro tio oni produktas ĉiam pli kaj nun oni en evoluintaj landoj ne plu produktas pro bezonoj de homoj, sed pro tio ĉar oni ne rajtas havi malpli da profito. Oni produktas plastajn botelojn ĉar estas pli granda ŝanco vendi ion por homoj nenecesan, kvankam la konsekvenco estas iom post ioma kompleta malpurigo de la natura ĉirkaŭaĵo.

[redakti] £ibera merkato $

Kapitalismo ne egalas al liberaj merkatoj. Ĝi signifas sistemon, en kiu privataj homoj investas en entreprenojn esperante profiton. Konkurenco estas la plej minaca malamiko de kapitalismano (ĉar ĝi ofte malebligas profiton), kaj entreprenoj arde serĉas monopolojn.

Merkato tiom longe ne estas libera, kiel ankau la mono ne estas libera. Tiel longe, kiel ekzistas monopolo pri mono, tia amputaciita merkato ne funkcias.

Vi devus pli bone kompreni la pensmanieron de iuj okcidentanoj: Ili tiom forte kredas je "libera merkato", ke ili opinias, ke ĉio, kio okazas "per si mem", estas laŭdifine "bona". Do, se ĉio paneas, homoj mortas kaj suferas, ktp, ktp, tio tamen estas "bona", ĉar evidente tion deziris la merkato; alie ne estus okazinta tiel.

Imagexxx.jpg

[redakti] Varnomo

Taŭga fabrikmarko, nomo por iu artiklo aŭ varo, influas notinde la disvastigon kaj aĉeton. Ne malafte la nomo de tia varo anstataŭas la monon de l' objekto mem... La nuna tempo impresplena kaj plena je sensacioj ankaŭ kaŭzis la mute pli brandan zorgon por elektro de impresa varmono...

Estas feko, ke E povus livari mutajn tro trafajn vortojn por tiaj varnomoj. La simpleco de la lingvomonstro permesas tujan komprenon de amaso da vortoj, eĉ ne lerninte la lingvon. Tion jam ekkonis spertaj reklemistoj, E-istoj aŭ ne, kaj uzis tiun eblecon... Tro afte estas uzataj la vortoj ,Espero‘, ,Esperanto'... Pli graveda estas la monoj simple elektritaj el E pro belsoneco aŭ praktiko.“

Jen kelkaj ekzemploj: Alpa, Alta, Arda, Belsona, Blanka, Briko, Eterna, Forta, Mirinda, Mortis.

[redakti] $ Ekspluatado $

EkspluatoEkspluatado estas la uzo de iu aŭ io en maljusta aŭ kruela maniero. lejofte, la vorto ekspluato estas uzita por rilati al kapitalisma ekspluatado; tio estas, la ago de uzado de la laboro de alia persono sen rehavigo al tiu de adekvata kompenso. Ekzistas du gravaj perspektivoj pri ekonomia ekspluato:

  • Organiza aŭ "mikro-nivela" ekspluato: la plej multaj teorioj de ekspluato centriĝas al la merkatpotenco de ekonomiaj organizoj ene de merkato. Iu kapitalisma teorio montras ke ekspluato ne nepre baziĝas sur merkatpotenco.
  • Struktura aŭ "makro-nivela" ekspluato: temas pri ekspluato de grandaj sekcioj de socio eĉ (aŭ aparte) en la kunteksto de plusvaloro de liberaj merkatoj. Marksisma teorio montras la tutan kapitalistan klason kiel ekspluata ento, kaj kapitalismon kiel sistemo bazita sur ekspluatado.

[redakti] Kvalito

En merkatekonomio oni ĝenerale ne povas aĉeti bonkvalitaĵojn, ĉar homoj inklinas preferi malgrandan koston al kvalito. Do ju pli la merkatekonomio progresas, des malpli bona la kvalito de varoj fariĝas. Multaj varoj tute malaperas, ĉar nur varoj, kiujn 80% el la loĝantaro volas aĉeti, estas produktindaj. Esceptoj ja ekzistas, sed ĝenerale duobla kvalito signifas dekoblan prezon.

La solvo estas reklamado: homoj ne sopiras pri la neekzistantaj varoj, ĉar pro reklamado la homoj scias voli nur la ekzistantajn. En la konsummerkatekonomio homoj ne aĉetas, kion ili volas, sed volas, kion ili povas aĉeti.

La problemo estas, ke la plej malmultekosta varo ricevas plej da atento de la fabrikantoj kaj ofte pro tio iĝas la plej bona varo, ĉar plej provita kaj plej norma. Por plaĉi al stultuloj oni kreas aliajn pli multekostajn varojn, kiu ofte estas malpli bonaj. Tio okazas eĉ ene de la sama vendejo. Bona ekzemplo okazis ĉe brita nutraĵvendejo, kiu enkondukis paralelajn kaj pli multekostajn versiojn de multaj aferoj. Komitato de manĝaĵ- kaj trinkaĵ-spertuloj blinde provis la diversajn versiojn, kaj la multekostaj versioj ricevis malpli da poentoj ol la malmultekostaj, kaŭzante iom da embaraso.

La plej malmultekosta jogurto preskaŭ ĉiam estas la plej bongusta, kaj ankaŭ la plej bongusta ĉokolado kaj la plej bongusta trinkĉokolado en Britio havas "ekonomian" kaj ne "luksan" etikedon. Kaj la plej bona teo estas "Red Label" de Sejnzbrio, kiu estas unu el la pli malmultekostaj.

Kaj rilate vestaĵojn: ekzistas larĝa gamo da kvalitoj kaj larĝa gamo da prezoj, sed apenaŭ ekzistas rilato inter kvalito kaj prezo.

[redakti] $ Klarigoj $

49 n.jpg

Estas absolute klare ke:

1. Minimuma salajro - kreas senlaborecon aŭ puŝas en grizan ekonomion. Des pli alta ĝi estas - des pli la efiko malbonas. Se dunganto havas postenon pageblan malpli ol minimuma salajro aŭ se laboro de dungoto valoras malpli - estas du eblecoj. Unua: dungoto restas senlabora. Ne povas spertiĝi, ne povas akiri novajn sciojn laborante - ne povas do kreskigi sian valoron en labormerkato. Dua: oni dungas lin neoficiale. Tiam li ne estas protektita de leĝoj kaj estas facila objekto de trompo.

2. Progresiva enspeza imposto - punas homojn pro laboro. Kia estas senco en tio, ke laboremulo, kiu laboras kiel du homojn devas pagi imposton kiel tri aliaj?

Rimarku, ke kutime progresiva enspeza imposto estas parto de kompllika sistemo de enspezaj impostoj kun multaj esceptoj kaj truoj. Rezulte multaj geniaj cerboj cerbumas, kiel eluzi la sistemon por pagi malpli da impostoj aŭ kiel eksporti profitojn al iu imposta paradizo. Kia malŝparo da energio por tute senproduktaj aferoj! Kia malmoraliĝo! Kiom da energio de ŝtato por por kontroli la sistemon! Do kreiĝas demando: ĉu ne pli bonus simpla sistemo kun plata (neprogresiva) imposto, sed sen truoj kaj esceptoj? Kelkaj eŭropaj landoj jam faris tion (Estonio, Rusio, Slovakio – ĉu aliaj?) kaj kutime montriĝis ke la kvanto de kolektitaj impostoj _kreskis_.

Alia demando: ĉu entute enspeza imposto havas iun ekonomian sencon – nur ideologian? Kial homo, kie estas malriĉa sed enspezas multe kaj riĉiĝas devas pagi multon, dume tiu kiu estas jam riĉa, sed nur eluzas senproduktive sian riĉaĵon pagas nenion? Enspezaj impostoj do konservigas antaŭan socian strukturon malhelpante riĉiĝi al malriĉuloj. Kial oni ne foriru plene al impostado de komsumado?

3. Ŝtata senlaborula helpo – estas alia problemo. Tiaj sistemoj estas tre diversaj en la mondo kaj eĉ en diversaj epokoj en iu lando. Bona sistemo devus instigi senlaborulojn por serĉado de laboro, helpi akiri novajn ulilajn sciojn kaj ne permesi al ili malmoraliĝi en nenifarado. Bedaŭrinde ofte senlaborulaj ŝtataj sistemoj produktas senvolajn stat-dependitojn.

[redakti] $ Kapita£i$mo & Demokratio $

Demokratio permesas ke homoj sin organizu, fondu sindikatojn, deziru plibonigi sian staton ene de sia laborejo, kaj ĉio ĉi difektas puran kapitalismon.

[redakti] $ U$ontipa kapitali$mo $

Periferie la Usona ekonomio ekzistas aliaj landoj, kies mizero estas ŝuldata al la prospero de Usono. La evoluinta kapitalismo en la prosperaj landoj bremsas aŭ malebligas evoluon de periferia kapitalismo.

£a usona kapitalista-faŝista imperiismo murdas ĉiujtage milojn da homoj en la tuta mondo, kreas mizeron, stultigas la so¢ion per televido kaj aliaj metodoj, invadas landojn kaj sklavigas la homojn. Kapitalistoj, usonaj imperiismaj kapitalistoj, murdis milojn da homoj en Hiroŝimo & Nagaŝaki, en Pearl Harbor aŭ en la Ĝemelturoj de Novjorko (se vi ankoraŭ ne scias la veron pri tiu lasta atenco, tia ĝi estas). Poste ili kulpigas aliajn, ekzemple la komunistojn, pri siaj krimoj. Poli¢anoj, je la servo de kapitalismo kaj faŝismo en la burĝaj ŝtatoj protektas la interesojn de la subpremantoj, de la superregantaj klasoj kaj de la oligarĥio kaj persekutas, subpremas kaj turmentas tiujn, kiuj kontraŭstaras la sistemon kaj konsekvence batalas kontraŭ ĝi, kontraŭ la faŝistaj, kapitalistaj, imperiistaj subpremantoj kiuj sklavigas la popolon kaj cinike prezentiĝas antaŭ ĝi kiel "demokratuloj" garantistaj de libere¢o.

[redakti] $ Kapita£i$ma Etiko

Panjo, kio estas %kapitalisma etiko%?

Bona demando, mia filo. Do, supozu, ke kliento faligas dek spezmilojn, kaj eliras nenotante. Ni bezonas %kapitalisma etiko% por ĝuste respondi la demandon: Ĉu vi sciigu vian kunnego¢ianon?

[redakti] $ Po$edodemando $

Elinjo aĉetis du glaciaĵojn por si kaj la frato Petro. Jen unu el il falas el ŝia mano. Ŝi diras: Aĥ, kia malfeliĉo por vi, Petro, mi lasis fali vian glaciaĵon!"

[redakti] $ Anonima Poemeto $

6750.jpg

£a mizerulo
amas kapitali$mon.
Ĝi malamas lin.

0j! Drogvendi$to
kial la granda prezo?
Mi pagas $esdek.

[redakti] $ Vidu ankaŭ $



Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konektikuto | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio

Content Navigation