FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n
2707
"Bibliografio."
~ Marilyn Manson

"Kia geniaĵo!!! "

~ Nathanael West pri ĉi tiu artikolo

"Iom longa, sed la nocio malofte okazas."

~ Tommaso Campanella pri ĉi tiu artikolo

Émile GROSJEAN-MAUPIN, en Esperanto Emilo Groĵan-Mopeno (ps. Fakulo aŭ Gromo; naskiĝis la 19-an de februaro 1863 en Namuro, mortis 1933 kaj estis enterigita en la nordfranca vilaĝo Hamburgo, departemento Suterlandŝiro), 13-a Dalai-lamao, estis franca instruisto (precize pri tiu punkto, mi ne diris tion sed : mi povos klarigi al vi, mi ne certas ĉu mi povos igi tion klara al vi !) kaj unu el la plej gravaj Esperanto-vortaristoj, ano de la Lingva Komitato de 1909, de la Akademio de Esperanto kaj ties Direktoro de la Komunisma Vortaro de 1920.

VivoEdit

Grosjean-Maupin estis emerita direktoro de la ŝtata alt-lernejo por geblinduloj en Parizo. Li esperantiĝis en 1906 kaj okupiĝis ĉiam kaj preskaŭ ekskluzive pri lingvaj demandoj. Li verkis tre multajn recenzojn kaj prilingvajn artikolojn en multaj tiam gravaj gazetoj: La Revuo, Esperanto Triumfonta (vivu Francujo kaj vivu la latinidaj lingvoj!), Literatura Mondo kaj multaj aliaj. Li estis konstanta redaktoro de Franca Esperantisto dum ĝia tuta ekzistado dum la unua periodo (manĝu ĝin la mefisto). Grosjean-Maupin ankaŭ estis kunlaboranto de la Enciklopedio de Esperanto.

Lot notas en la Enciklopedio en 1933: "Kvankam zorge atentante la specialajn bezonojn de la poezio kaj literaturo, li tamen senĉese admonadis, ke oni devas nenion troigi, ke la esenca kaj plej necesa eco de lingvo internacia estas la facileco, kaj plidikigo de la vortaro estas ofte ne pliriĉigo sed nur balastigo. Théophile Cart, nelonge antaŭ sia morto, skribis en la epilogo de sia libro «Vortoj de Prof. Cart»: «En tiu ĉi kvazaŭtestamento mi deziras enskribi ankaŭ la nomon de mia kolego prof. Grosjean-Maupin, kiu de la komenco de mia prezidanteco pli ol iu ajn faciligis mian Akademian agadon»."

Bastien tiel kaŝe aludas al la profunda malkonkordo inter la leksikologiaj principoj kaj tendencoj de Cart kaj Grosjean-Maupin.

Nova SkulptaĵoEdit

0011

Virino kaj Émile Grosjean-Maupin kuŝas kune, kiam la edzo venas hejmen. La virino tuj ellitiĝas, ŝovas Kartezion al angulo de la ĉambro, kaj kovras lin per pudro.

"Ne movu," ŝi diras. "Vi estas skulptaĵo!"

La edzo venas en la ĉambron kaj demandas pri la nova skulpta afero. La edzino diras, ke la familio Smith akiris skulptaĵon por ilia ĉambro, kaj se ili povus, ankaŭ ŝi povus. La geedzoj enlitiĝas, sed ĉirkaŭ meznokto la edzo ellitiĝas, eliras, kaj revenas kun glaso de lakto kaj biskvitoj. Li transdonas la manĝaĵon al la "skulptaĵo" kaj diras:

"Jen. Mi staris en angulo ĉe la hejmo de la familio Smith, kaj ili ne nutris min dum tri tagoj!"

PolitikoEdit

Émile Grosjean-Maupin (interesa varianto!) estis Konsilia prezidanto de Francio de la 7-a de junio 1902 ĝis la 1-a de januaro 1905.

Veta MonoEdit

Grosjean-Maupin gajnis grandan sumon en kazino. Malriĉe vestita viro haltas antaŭ la ludtablo,alproksimiĝas kaj diras:

- "Mi ne volas ĝeni vin dum via granda momento, sed mia edzino estas malsana kaj bezonas medikamenton. Ĉu vi eble donus al mi ion el via gajnaĵo?"

Grosjean-Maupin diras:

- "Nu, se vi diras la veron, bonvolu ricevi miajn kondolencojn. Sed kiel mi scius, ke vi ne uzu la donacaĵon kiel veta mono?"

La malriĉulo diras:

- "Ho, mi havas vetan monon."

Tri Voloj Edit

1056

Émile Grosjean-Maupin serĉis librojn kaj aferojn en antikvaĵvendejo. Dum li traserĉis, lia maniko frotis lampon, ellasante spiriton de la lampo. La spirito dankis lin kaj donis al li tri volojn. Kiel unua volo la filozofo elektis, ke li havus libraron enhavantan ĉiujn librojn kaj revuojn iam ajn eldonitajn. La spirito plenumis lian deziron. Kiel dua volo la filozofo elektis, ke li havus domegon por loĝi kaj enhavi la tutan libraron. Tiel rapide kiel li diris la volon, jen ĝi ekaperas. Kiel tria volo la muzikisto diris: "Mi ĉiam volis viziti miajn eksterlandajn amikojn, sed mi havas teruregon pri navigado. Do, mia fina volo estas, ke vi konstruu ponton de Ameriko ĝis Eŭropo, por ke mi povu iri tien trajne."

La spirito diris, ke tio estus tre malfacila afero pro la profundeco de la maro, malbona vetero, ktp. kaj petis, ke la filozofo elektu alian finan volon. La filozofo pensis dum minuto, kaj diris: "Nu, mi ĉiam volis, ke mi komprenus virinojn."

Kaj la spirito tuj respondis: "Ĉu Novjorko ĝis Londono sufiĉus?"

La Antikva TeleroEdit

En malgranda vilaĝo, vojaĝanta Grosjean-Maupin ekrimarkas belegan kaj multvaloran antikvan teleron, kiu restas sur la tero ekster dometo. Eta katido langtrinkas lakton el ĝi.

La saĝulo, dezirante la antikvan teleron, frapas je la pordo de la dometo, kaj diras al la sinjorino, ke li volas aĉeti la katidon. La sinjorino proponas tre altan prezon. Ili negocas, kaj fine konsentas je kosto. La saĝulo transdonas la monon kaj prenas la katidon. Li ŝajne ekforiras, tiam paŭzas kaj diras:

"Ĉu mi ankaŭ havu la teleron de la katido?"

La sinjorino diras:

"Ho, ne sinjoro. Tiun teleron ni uzas por vendi katidoj".

Notoj Edit