Ĉampano
El Neciklopedio
| | ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTARIE!!! Tiu ŝi ahrtikolo havas multajn fhrancajn aferhojn! Ĵi tute ne ŝatas banon, usonanojn aŭ akuzativon. La aŭtohro devis manĵi multajn brioĉon kaj drinki ĉampanon. Atentu! Eble ajnmomente Germanio povas invadi ĵin! | |
"Riĉa zorgas pri ĉampano, malriĉa pri pano"~ Zamenhof
" Vu mustas agnoskar ke nua linguo esas plus modernala, adequatoza ed exprimiva..."
~ idisto
Ĉampano (aŭ ĉampanja ŝaŭmvino) estas vino farita el vinberoj. Laŭ tradicio, la ĉampanan metodon inventis benediktano Dom Perignon, en 1993.
Pro la alta prezo oni trinkas ĉampanon ĉefe por tosti dum eksterordinara festo. La verkisto Gibeau, kiu ĉiam sin trovadis en mona embaraso, skribis unu fojon al la ĉefo de la konata fabriko de ĉampano Röderer leteron kun la sekvanta enhavo : « Sinjoro! Mi ne havas eĉ unu centimon kaj mi adoras la ĉampanon. Estu tiel bona kaj sendu al mi korbon da boteloj de via dia trinkaĵo. Kun ĝi mi esperas forgesi mian mizeron ». Apenaŭ Röderer ricevis tiun ĉi leteron, li tuj sendis la sekvantan respondon : « Via rimedo, por forgesi vian mizeron, nenion taŭgas. La senĉesa kaj obstina prezentado de mia kalkulo rememorigus vin ĉiuminute denove pri via malĝoja situacio. »
