Ĉarlatano
El Neciklopedio
Ĉarlatano estas trompisto trouzanta la tropublikan trokredemon, por vendi kuracilojn.[redakti] Ĉarlataneco
Policanoj antaŭnelonge kaptis ĉarlatanon, kiu estis vendanta sekretajn eliksarajn pilolojn, reklamataj doni eternan junecon.
Dum la polico traserĉis la dosieraron, ili rimarkis ke ĉi tiu okazo estas la kvina fojo je kiu la viro estas kaptita pro la sama medikamenta fraŭdo... antaŭe je la jaroj 1794, 1856, 1928 kaj 1983.
[redakti] Terapio
"Karulo", diras sinjorino al sia edzo, "la kuracisto ordonis al mi pasi monaton ĉe la maro kaj monaton je la montaro. Kien vi portos min unue?"
"Al alia kuracisto!"
[redakti] Ĝiboj
Fuŝkuracisto asertis, ke li povas sanigi ĉiujn kurbigitajn spinojn. "Kiom ajn via dorso estas kurbigita, ĉu ĝi similas al arĉo, al ringo aŭ al poto, venu nur al mi, mi rektigos ĝin dum mallonga tempo!"
Ĝibulo estis sufiĉe kredema akcepti ties vortojn kiel seriozajn kaj pretis lasi kuraci sin de li. La fuŝkuracisto ordonis al li, ke li sternu sin sur tabulo, metis duan sur lian ĝibon kaj poste kun sia tuta forto saltadis sur ĝi. La ĝibo fariĝis rekta, sed la viro mortis.
La filo de la ĝibulo volis akuzi la fuŝkuraciston, sed tiu diris: "Mia tasko estis rektigi lian ĝibon. Sed ĉu li mortos post tio tute ne koncernis min."
