Ĉasado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Mi blinde pafos, eble trafos"

~ Zamenhof pri ĉasado
Paginas

"Niaj malamikoj estas inventemaj kaj rimedo-havaj, kaj ankaŭ ni"

~ Tigro pri ĉasado

"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"

~ Meduzo

"Kiu fuĝas, tiu estas ĉasata"

~ Marteno Lutero (Reĝo) pri ĉasado

"Viroj estas kiel ĉashundoj, se ili ne plu volas ĉasi, ili subite ree ĉeestas"

~ virino pri ĉasado

"Jes ja, ŝajne"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ĉar ĉiuj ĉesis ĉasi ĉimpanzojn ĉirkaŭ Ĉilio"

~ ĉiuj pri ĉaso
9556
Ĉasado estas la serĉado, sekvado, kaptado, mortigo kaj utiligo de ĉaseblaj sovaĝaj bestoj. Preskaŭ ĉie en la mondo ekzistas leĝoj, kiuj reguligas, kiam kiu rajtas ĉasi kion - Ĉasado nepermesata nomiĝas "ŝtelĉasado".

Enhavo

[redakti] Lerteco

6097

Du ĉasistoj sidas en la ĉasgvatejo. Unu el ili esploras la regionon per teleskopo:

-- Diru, ĉu tiu domo apud la vojo, estas la via?
-- Jes.
-- Vidu jen, tiu biciklo, apogita al la barilo, ĉu ne estas tiu de la leterportisto?
-- Sed jes.
-- Vidu jen, ĉu tiuj ne estas via edzino kaj la poŝtisto?

Rigardas-rigardas la alia ĉasisto:

-- Ho, diable, sed jes, tiuj estas nepre ili. Vi estas tre bona celpafisto, ĉu vi farus, se mi bele petas vin, ke vi pafus la kapon de mia edzino kaj la kojonon de la poŝtisto?

La alia enrigardas en la teleskopon de la pafilo kaj ekparolas:

-- Se mi bone vidas, ŝajnas, ke nun mi sukcesos per unusola pafo...

[redakti] Ĉasado al Tigroj

1f2eccca9 o

Du ĉasistoj interparolas:
- Hieraŭ mi ĉasis tigrojn.
- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- Ho jes. Mi vidis neniun tigron.

[redakti] Danĝeroj

Parvenuo invitas sian amikon al ĉasado.

-- Venu al mi dimanĉon. En mia biena arbaro mi organizos ĉasadon.
-- Amiko, mi partoprenas nur ĉasadon de grandaj ĉasbestoj. Mi alkutimiĝis ĉasi tigrojn. Mi ŝatas ĉasadojn kun vivdanĝero.
-- Tiam nepre venu! Vi certe ĝuos. Mi kutimas organizi ekscitajn ĉasadojn. La pasintan fojon mi trafis bruste mian bofraton. Li kuŝas jam du monatojn en danĝero de morto. Tial li ne ĉeestos.


[redakti] Alie

Eŭropa turista grupo subite haltas.

-- Jen!... Sinjoro gvidanto, kiaj paŝosignoj estas ĉi tie?
-- Tigro lasis ilin. Plenkreska tigro.
-- Ĉu? Tre interese... Tre interese.
-- Ni havas feliĉon trovinte tiel belajn freŝajn piedsignojn. Sensacie! ... Ni disiĝos al du direktoj. La grupo sekvu la beston, mi serĉos ghian ekirejon. Mi jam vidis multajn sovaĝajn bestojn. Ĝis!

[redakti] Ĉasado al ursoj

5f361 o
-- En mia junagho mi ofte ĉasis ursojn.
-- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
-- Jes, mi renkontis ilin neniam.

[redakti] Ĉasado kun hundo

-- Mi esperis sukceson. Tial mi multekoste aĉetis birdoĉasistan hundon.
-- Ĉu ĉi tiun? Kaj?
-- Tamen mi ne estas kontenta. Certe oni inside trompis min. Aŭ eble mi estas tro malforta ĵeti ĝin sufiĉe alten... Mi ne scias. Bedaŭrinde.

[redakti] Ĉasado al vulpoj

5 o

Ĉasisto:

--Vulpo estas tre ruza besto.
--Ĉu ne nur laŭ la fabeloj?
-- Ne. Mi spertis. Mi pelis tutan tagon vulpon de mateno ĝis vespero. Kiam mi fine tamen sukcesis mortpafi ĝin, montriĝis, ke ĝi ne plu estis jam vulpo, sed hundo.

[redakti] Ĉasado al leono

— Kiam mi vojaĝis en Afriko, precize je noktomezo mi aŭdis teruran blekon de leono. Mi elkuris el la tendo, prenis rapide la pafilon kaj mortpafis la leonon en nokta ĉemizo…

— Nu, tion mi tamen ne kredas! Kiel povis esti la leono en nokta ĉemizo?

[redakti] Denove en Afriko

Du karabenistoj ferias en Afriko, kaj iras por ĉasi leonon. Mortiginte leonon, ili forlasas sian ĵipon atingas la leonon, prenas ĝin per la kolhararo kaj trenas ĝin al la veturilo. Indiĝeno, vidinte ilin, diras:
- Se vi trenas ĝin per la vosto estas pli facile.
Ili dankas lin, prenas la leonon per la vosto kaj komencas treni ĝin. Post duonhoro unu diras al la alia:
- Certe, treni la leonon per la vosto estas pli facile, sed tiel ni malapudiĝas ĉiam pli de la ĵipo.

[redakti] Heroa ĉasado

-- Foje en la dezerto neatendite aperis antaŭ mi tute proksime granda leono. Mi estis sola, kaj ne havis pafilon, nur akran ĉasistan tranĉilon. Tamen timo ne forpuŝis mian prudenton. Mi tuj ekagis. Rapide, majstre mi fortranĉis ĝiajn gambojn, poste la voston.
-- Nekredeble! Ĉu ne la kapon? Kial?
-- Mi vidis, ke la kapo estis jam fortranĉita pli frue.
57 os

[redakti] Ĉasado al rinocero

Du ĉasistoj veturis al Afriko per aeroplano. La aeroplano forveturis, kaj ili ĉasadis tie du semajnojn. Post du semajnoj la aeroplano reveturis por forporti la ĉasaĵojn. La piloto firme asertis:

- Du rinoceroj estas certe tro granda pezo por la maŝino. Mi entreprenas nur unu.
- Sed pasintjare alia piloto entreprenis du.
- Do, vi konvinkis min. Se alia piloto entreprenis, mi ne estas malpli kojon-hava.

La aeroplano leviĝis, sed post kelkaj kilometroj ĝi falis. Feliĉe neniu mortis.

- Kie nun ni estas? - demandis la piloto.
- Proksimume du kilometrojn malproksime de tiu loko, kie mi pasintjare falis.

[redakti] Ĉasado al anaso

4179

Iu ĉasisto aĉetis novan ĉashundon. Por provi ĝin li iris ĉasi anasojn. Li pafis unu, sed ĝi falis en la lagon. La hundo ekiris sur la akvo, kaj alportis la ĉasaĵon. La ĉasisto ne kredis siajn okulojn. Li pafis alian anason. La hundo denove iris sur la akvo, kaj alportis ankaŭ tiun. La sekvan tagon la ĉasisto kunvokis sian amikon, por kontroli, ĉu li ne freneziĝis. Li denove pafis anason, la hundo denove iris sur la akvo kaj alportis ĝin. La amiko diris nenion. La ĉasisto jam ne povis deteni sin, kaj demandis:

- Ĉu nenion eksterordinaran vi rimarkis koncerne la hundon?
- Nu, se vi tiel demandas, tiu hundaĉo eĉ naĝi ne povas.

[redakti] Interlingvaista lupo

Un chassator sta in su posto, attende un lupo persequent de persequetores. Alora un grande lupo curre directe a ille e crita per human voce:

- Non fusila! Isto es io! Ci es qualcun magia! Lupos verteva homines a lupos, e nunc

illes in human aspecto perseque nos. Le chassator esseva stupefacet. Esque lupos frequentemente parla? E le chassator permitteva al lupo currer. Le salvat lupo curre e pensa: "Mi matre esseva juste quando diceva, que studiar linguas es utile. Nunc isto salvava mi vita."

[redakti] Ĉasado al leporo

Ĉasisto: Diablon! Denove forkuris la leporo. Mi opinias, ke mi pafis iom tro maldekstran.

Servisto: Ne, grafa moŝto, la pafo estis perfekta, nur la leporo estis iom tro dekstre.

42 o

[redakti] Ĉasado al alko

Du volapukistoj decidas ĉasi alkojn en la nordo de Kanado. Ili informiĝas pri la plej bonaj lokoj, luas aŭtomobilon kaj fusilojn, kaj iras ĝis la vojfino, lasas la veturilon, kaj daŭrigas piede. Ili piediras dum horo, kaj subite ili vidas alkon. Per unu pafo la afero estas farita. Ili ekprenas la alkon per la vosto kaj ektiras ĝin al la veturilo. Sed la alka felo krochiĝas ĉe la neĝo, kaj post du horoj ili faras nur centon da metroj. Ĝuste tiam preterpasas loka ĉasisto:

"Ho, sed ne faru tiel! Tiru per la kornoj, tiel la felo ne kroĉiĝos kontraŭ la neĝo, kaj glitos pli facile. Necesas tiri lau la direkto de la felo!"

La volapukistoj decidas sekvi tiun bonegan konsilon, kaj fakte, post nur kelkaj minutoj, unu el ili komentas: "Jes ja, li pravis ke estas multe pli facile ĉi tiel. Sed do, vidu kiel ni malproksimiĝis de la veturilo...."


[redakti] Ĉasado al elefanto

Ĉasisto fanfaronas kun sia kundancantino:

-Pasintjare, en Afriko mi mortigis dekduon da elefantoj.

-Ĉu vi piedpremis ankaŭ ilin?

[redakti] Honesteco

Amikoj babilas pri siaj ĉas-aventuroj.

"Jes ja!" fanfaronas ulo. "Mi iam en unu tago pafis 999 skolopojn!"

"Ho ho!" moke ridas la amiko. "Kial vi ne simple diras ke estis 1.000 skolopoj?"

"Ne ne! Eĉ pro unu skolopo mi ne mensogas!"

[redakti] Amuza ĉasado

Avo festas sian centan naskiĝdatrevenon, kaj kun sia multenombra geneparo kaj gepraneparo, li rememoras sian junecon.

"Kiam vi estis juna," demandas unu pranepo, "kiuj estis viaj preferataj distroj."

"Ho, facile," respondas Avo. "Mi preferis virinojn kaj ĉasadon."

"Kaj kion vi ĉasis?"

"Virinojn."

[redakti] Grandaj Ĉasistoj