Ĉasado
El Neciklopedio
" Mi blinde pafos, eble trafos"
~ Zamenhof pri ĉasado
"Niaj malamikoj estas inventemaj kaj rimedo-havaj, kaj ankaŭ ni"
~ Tigro pri ĉasado
"Mi estas en sendanĝera loko feliĉe"
~ Meduzo
"Kiu fuĝas, tiu estas ĉasata"
~ Marteno Lutero (Reĝo) pri ĉasado
"Viroj estas kiel ĉashundoj, se ili ne plu volas ĉasi, ili subite ree ĉeestas"
~ virino pri ĉasado
"Jes ja, ŝajne"
"Ĉar ĉiuj ĉesis ĉasi ĉimpanzojn ĉirkaŭ Ĉilio"
~ ĉiuj pri ĉaso
Enhavo |
Lerteco
Du ĉasistoj sidas en la ĉasgvatejo. Unu el ili esploras la regionon per teleskopo:
- -- Diru, ĉu tiu domo apud la vojo, estas la via?
- -- Jes.
- -- Vidu jen, tiu biciklo, apogita al la barilo, ĉu ne estas tiu de la leterportisto?
- -- Sed jes.
- -- Vidu jen, ĉu tiuj ne estas via edzino kaj la poŝtisto?
Rigardas-rigardas la alia ĉasisto:
- -- Ho, diable, sed jes, tiuj estas nepre ili. Vi estas tre bona celpafisto, ĉu vi farus, se mi bele petas vin, ke vi pafus la kapon de mia edzino kaj la kojonon de la poŝtisto?
La alia enrigardas en la teleskopon de la pafilo kaj ekparolas:
- -- Se mi bone vidas, ŝajnas, ke nun mi sukcesos per unusola pafo...
Ĉasado al Tigroj
Du ĉasistoj interparolas:
- Hieraŭ mi ĉasis tigrojn.
- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- Ho jes. Mi vidis neniun tigron.
Danĝeroj
Parvenuo invitas sian amikon al ĉasado.
- -- Venu al mi dimanĉon. En mia biena arbaro mi organizos ĉasadon.
- -- Amiko, mi partoprenas nur ĉasadon de grandaj ĉasbestoj. Mi alkutimiĝis ĉasi tigrojn. Mi ŝatas ĉasadojn kun vivdanĝero.
- -- Tiam nepre venu! Vi certe ĝuos. Mi kutimas organizi ekscitajn ĉasadojn. La pasintan fojon mi trafis bruste mian bofraton. Li kuŝas jam du monatojn en danĝero de morto. Tial li ne ĉeestos.
Alie
Eŭropa turista grupo subite haltas.
- -- Jen!... Sinjoro gvidanto, kiaj paŝosignoj estas ĉi tie?
- -- Tigro lasis ilin. Plenkreska tigro.
- -- Ĉu? Tre interese... Tre interese.
- -- Ni havas feliĉon trovinte tiel belajn freŝajn piedsignojn. Sensacie! ... Ni disiĝos al du direktoj. La grupo sekvu la beston, mi serĉos ghian ekirejon. Mi jam vidis multajn sovaĝajn bestojn. Ĝis!
Ĉasado al ursoj
- -- En mia junagho mi ofte ĉasis ursojn.
- -- Kaj ĉu vi havis bonŝancon?
- -- Jes, mi renkontis ilin neniam.
Ĉasado kun hundo
- -- Mi esperis sukceson. Tial mi multekoste aĉetis birdoĉasistan hundon.
- -- Ĉu ĉi tiun? Kaj?
- -- Tamen mi ne estas kontenta. Certe oni inside trompis min. Aŭ eble mi estas tro malforta ĵeti ĝin sufiĉe alten... Mi ne scias. Bedaŭrinde.
Ĉasado al vulpoj
Ĉasisto:
- --Vulpo estas tre ruza besto.
- --Ĉu ne nur laŭ la fabeloj?
- -- Ne. Mi spertis. Mi pelis tutan tagon vulpon de mateno ĝis vespero. Kiam mi fine tamen sukcesis mortpafi ĝin, montriĝis, ke ĝi ne plu estis jam vulpo, sed hundo.
Ĉasado al leono
— Kiam mi vojaĝis en Afriko, precize je noktomezo mi aŭdis teruran blekon de leono. Mi elkuris el la tendo, prenis rapide la pafilon kaj mortpafis la leonon en nokta ĉemizo…
— Nu, tion mi tamen ne kredas! Kiel povis esti la leono en nokta ĉemizo?
Denove en Afriko
Du karabenistoj ferias en Afriko, kaj iras por ĉasi leonon. Mortiginte leonon, ili forlasas sian ĵipon atingas la leonon, prenas ĝin per la kolhararo kaj trenas ĝin al la veturilo. Indiĝeno, vidinte ilin, diras:
- Se vi trenas ĝin per la vosto estas pli facile.
Ili dankas lin, prenas la leonon per la vosto kaj komencas treni ĝin. Post duonhoro unu diras al la alia:
- Certe, treni la leonon per la vosto estas pli facile, sed tiel ni malapudiĝas ĉiam pli de la ĵipo.
Heroa ĉasado
- -- Foje en la dezerto neatendite aperis antaŭ mi tute proksime granda leono. Mi estis sola, kaj ne havis pafilon, nur akran ĉasistan tranĉilon. Tamen timo ne forpuŝis mian prudenton. Mi tuj ekagis. Rapide, majstre mi fortranĉis ĝiajn gambojn, poste la voston.
- -- Nekredeble! Ĉu ne la kapon? Kial?
- -- Mi vidis, ke la kapo estis jam fortranĉita pli frue.
Ĉasado al rinocero
Du ĉasistoj veturis al Afriko per aeroplano. La aeroplano forveturis, kaj ili ĉasadis tie du semajnojn. Post du semajnoj la aeroplano reveturis por forporti la ĉasaĵojn. La piloto firme asertis:
- - Du rinoceroj estas certe tro granda pezo por la maŝino. Mi entreprenas nur unu.
- - Sed pasintjare alia piloto entreprenis du.
- - Do, vi konvinkis min. Se alia piloto entreprenis, mi ne estas malpli kuraĝa.
La aeroplano leviĝis, sed post kelkaj kilometroj ĝi falis. Feliĉe neniu mortis.
- - Kie nun ni estas? - demandis la piloto.
- - Proksimume du kilometrojn malproksime de tiu loko, kie mi pasintjare falis.
Ĉasado al anaso
Iu ĉasisto aĉetis novan ĉashundon. Por provi ĝin li iris ĉasi anasojn. Li pafis unu, sed ĝi falis en la lagon. La hundo ekiris sur la akvo, kaj alportis la ĉasaĵon. La ĉasisto ne kredis siajn okulojn. Li pafis alian anason. La hundo denove iris sur la akvo, kaj alportis ankaŭ tiun. La sekvan tagon la ĉasisto kunvokis sian amikon, por kontroli, ĉu li ne freneziĝis. Li denove pafis anason, la hundo denove iris sur la akvo kaj alportis ĝin. La amiko diris nenion. La ĉasisto jam ne povis deteni sin, kaj demandis:
- - Ĉu nenion eksterordinaran vi rimarkis koncerne la hundon?
- - Nu, se vi tiel demandas, tiu hundaĉo eĉ naĝi ne povas.
Interlingvaista lupo
Un chassator sta in su posto, attende un lupo persequent de persequetores. Alora un grande lupo curre directe a ille e crita per human voce:
- - Non fusila! Isto es io! Ci es qualcun magia! Lupos verteva homines a lupos, e nunc
illes in human aspecto perseque nos. Le chassator esseva stupefacet. Esque lupos frequentemente parla? E le chassator permitteva al lupo currer. Le salvat lupo curre e pensa: "Mi matre esseva juste quando diceva, que studiar linguas es utile. Nunc isto salvava mi vita."