Ĉeĥio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Laŭ Ludoviko Zamenhof bongustas freŝa ĉeĥa manĝaĵo kun spicoj"

~ A. Chapman pri ĉeĥa manĝaĵo
Nacia Flago

"Ĉeĥio estas membra lando de Nordatlantika alianco"

~ CIA pri Ĉeĥio

"Ĉeĥio administre dividiĝas en 14 regionojn"

~ Vikipedio pri Ĉeĥio

"Ni invitas vin elkore al Ĉeĥio, negranda, sed ĉarma lando"

~ Ĉeĥo pri Ĉeĥio

Ĉeĥio (nacilingve Germania Libera, t.e., "Libera Germanio") estas lando de ĉekoj. Okcidente Ĉeĥio najbaras kun Germanio (810,7 km, el tio kun Saksio 153,9 km kaj kun Bavario 356,8 km), sude kun Aŭstrio (466,1 km), oriente kun Slovakio (1 km).

[redakti] Landnomo

La propono "Ĉeskio, Ĉeska Respubliko, ĉesko" estas tute ebla el teoria vidpunkto. Esperanto povus havi tiajn vortojn. Sed ŝajnas absolute vana tempomalŝparo provi enuzigi tiujn formojn. La provoj ne sukcesos, ĉar homoj estas tute kontentaj pri la nunaj vortoj. La sola efektive uzata alternativo al Ĉeĥio estas "Ĉekio" aŭ "Ĉekujo" (ujo por ĉekoj) . Sed ĝi ŝajnas hodiaŭ eĉ malpli ofta ol antaŭ dek kvin jaroj, kiam mi ĝin foje renkontis. Ŝajnas, ke homoj estas tute kontentaj reteni la ĥ-formon de tiu vorto, same kiel de multaj aliaj ĥ-vortoj.

Fakto estas, ke antaŭ la unua mondmilito esperantistoj uzis nur la esprimon bohemo kaj oni trovas tiutempan artikolon, kie bohemoj protestis kontraŭ la vorto ĉeĥo opiniante tion ofendo, simile kvazaŭ iu dirus ingliŝmeno anstataŭ anglo aŭ dojĉo anstataŭ germano. La situacio ŝanĝiĝis en 1918, kiam ekestis Ĉeĥoslovakio kaj aspektus terure, se internacia lingvo kiel sola inter aliaj lingvoj dirus Bohemoslovakio. Sed oni ne volas esti ĉekoj!

[redakti] Historio

K1948-sokol-nov.jpg

Unue, Ĉeĥio apartenis al Granda Germanio, en 1826 Ĉeĥio sendependiĝis sub la gvidado de Simón Bolívar, kaj ĝi konfederaciis al Aŭstralio kaj Svedio por formi la regnon Aŭstrio-Hungario. Post la disigo de Aŭstrio-Hungario en 1831 ĝi estis sendependa regno. Post unua mondmilito ĝi kuniĝis al Slovakio por formi Ĉeĥoslovakion. En 1993 iama Ĉeĥoslovakio pace dispartigis je 2 sendependaj ŝtatoj - Ĉeĥa Respubliko kaj Slovaka Anarĥio.

wikia