Ĉevalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Koń w galopie.gif

"Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis"

~ Zamenhof pri ĉevalo, herbo, morto ktp

"La sovaĝa ĉevalo elsaligis la mollertan rajdanton"

~ preseraro pri rajdado

"Oni povas konduki ĉevalon al la akvo, sed oni ne povas devigi ĝin trinki"

~ angla proverbo pri akvo kaj ĉevaloj kaj iu ajn

"Danĝera estas bovo antaŭe, ĉevalo malantaŭe, kaj malsaĝulo de ĉiuj flankoj"

~ saĝulo pri bovoj, ĉevaloj kaj direktantoj de Esperanto-movado

"Eble ne indas kompari lingvon al... aŭto au ĉevalo"

~ Vl.Ĉernov pri lingvo, aŭto kaj ... ĉevalo

"Unufoje, kiam mi havis naŭ jarojn, mi ŝtelis la ĉevalon de la najbaroj"

~ Cindy McKee pri ĉevalŝtelado

"Mi preferas unuokulan ĉevalon anstataŭ la blinda"

~ Eŭgeno Lanti pri ĉevalo
Ĉevalo estas besto tre utila al pornografio kaj kuirarto. Antaŭ aŭtomobilo oni uzis ĝin kiel veturilo, sed hodiaŭ ne. Dancantaj ĉevaloj ankaŭ estas utilaj en cirkoj kaj oni uzas ĉevaletojn en ŝakludon.
Nudarajdo.jpg

Vi povas imagi ion, ĉu ne? (Ekzemple, ke ŝi havas vipon en la dekstra mano…)

[redakti] Antaŭ aŭtomobilo

61 o.jpg

Juna leŭtenanto ĉevalrajdis kun sia amantino tra bela parko. La leŭtenanto estis tre sinpatia kaj tre enamiĝinta, sed la ĉevalo iom tro manĝis matene, ĝia stomako ekproduktis gason, kaj subite tio fariĝis aŭdebla. La juna leŭtenanto ruĝiĝis kiel sango, li ne sciis kion fari, finfine balbutis: Pardonu! Ne gravas, respondis la belulino, mi kredis ke faris tion la ĉevalo!

[redakti] Rapideco

La aĉetanto furioze:

- Vi diris al mi ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore, kaj mi ne eĉ sukcesas farigi al ĝi kvin.

La vendisto trankvile:

- Mi certigas vin ke tiu ĉi ĉevalo faris tridek kilometrojn ĉiuhore... sed en la vagonaro, kiu portis ĝin ĉi tien el Napolo.

[redakti] Hobio

Kateheader.jpg

Tre amata ĉevaleto

PIV difinas la nefundamentan neoficialan nezamenhofan nepivan "hobio"n kiel "amata ĉevaleto"...

[redakti] Demando

- Kial oni metas la enbuŝaĵon al la ĉevalo?

- Por igi ĝin obeema.

- Ne.

- Kial do?

- Car ĝi mem ne povas meti ĝin al si.

[redakti] Utilo

Ĉevalo estas vere utila besto.

[redakti] Pornografia utilo

Kompreneble estas malmultaj manieroj de seksumado. Kamasutro diras ke, teorie, la gedioj kreis 64 formojn de seksumado, sed eĉ Kamasutro indikas nur ĉirkaŭ 30. Sekve pornografiaj filmoj kaj bildoj enuigas post kelka tempo. Por krei novaĵojn oni metas aliaj roluloj, inter ili ĉevaloj pro siaj grandegaj, bone, vi komprenis.

[redakti] Pedagogia utilo

Peĉjo revenis hejmen kaj estis demandita de sia patrino: Ĉu plaĉis al vi la viziton en la besto ĝardeno?
Peĉjo: Jes, sed estis tro multe da homoj kaj tro malmulte da bestoj. Unu besto kuris plej rapide kaj patro gajnis 65 eŭrojn. Mi ricevis glaciaĵon.

[redakti] Kuirarta utilo

En kelkaj landoj, kiel Francio kaj Japanio, la ĉevala viando estas manĝata senkaŝe, en aliaj kaŝe. Oni kaŝas ĉevalan viandon en kolbasoj, kolbasetoj kaj aliaj.

[redakti] Cirka utilo

Ĉevalo cirka, modpasinte aĝa, sintrene trotas en la sabla rondo. La penda kapo plendas pri la aĉa kadukon truda tedo en ĉi mondo.

[redakti] Komputila utilo

Oni uzis FTP-ĉevalojn por transporti dosierojn inter komputiloj antaŭ la invento de la Interreto.

5120 o.jpg

[redakti] Malofteco

Nepo: „Avo, iru kun mi en cirkon, rajdas tie belrajdantino tute nuda.“

Avo entuziasme: „Mi iros tre volonte, jam delonge mi ne vidis ĉevalon.“

[redakti] Amo

Fakte, tamen, sportemaj knabinoj amas ĉevalojn ne nur por unu aĵo. Ili ŝatas la fortajn krurojn, la glatajn varmajn flankojn, kaj la obeeman karakteron... Se la ĉevalo ne estas sufiĉe obeema, ili ŝatas uzi spronojn kaj rajdvergon por instrui.

3895 o.jpg

[redakti] Psikologia vidpunkto

Viro konfesas al psikiatro:

— Sinjoro doktoro, mi enamiĝis al ĉevalo.

— Ĉu virĉevalo, aŭ ĉevalino?

— Kompreneble, al ĉevalino, sinjoro doktoro. Mi ja ne estas nenormala.

[redakti] Alie

Nokte s-ino vekas la edzon:

— Ĵus vi kriis: Penela, Penela. Kiu estas tiu Penela, pri kiu vi sonĝas?

— He... ĉu Penela? Jes, Penela, kompreneble. Penela estas ĉevalino, dank' al kiu mi hieraŭ gajnis kvin mil stelojn ĉe vetkurado.

Li redormiĝas.

La sekvan vesperon, kiam s-ro revenas hejmen, lia edzino malmilde sciigas lin:

— Hodiaŭ trifoje telefonis via ĉevalino!

[redakti] Proverbe

Viro sen virino – ĉevalo sen brido.

[redakti] Saltado

Rajdas prodo sur ĉevalo, galopas. Autaŭ li aperas kavo 5 metra.
- Mi estas prodo, mi transsaltos!
Transsaltis, plu galopas. Denove kavo aperas, 10 m.
- Mi estas prodo, mi transsaltos!
Plu veturas. Nova kavo, 15 m. - Mi estas prodo, mi transsaltos! Transsaltis. Rajdas, rajdas. Sekva kavo estas 20 m.
- Mi estas prodo, mi transsaltos!
La ĉevalo haltas ĉe la rando
- Vi estas prodo, do mem saltu!

3f086d22ca o.jpg

[redakti] Bona ĉevalo

0f92e oa.jpg

Foje en iun drinkejon eniras ĉevalo. Ĝi demetas ĉapelon kaj palton, mendas glason da viskio kaj unu sandvichon. Ĝi plezure drinkas kaj manĝas, poste pagas kaj foriras, ege kontenta, kaj promesinte sekvan tagon reveni. La drinkejestro, ŝokita kaj konsternita, kuras telefoni al sia amiko, direktoro de cirko.

- Ĉi tie estas TIA peco por via cirko! Venu morgaŭ, vi vidos!

Sekvan tagon la cirk-direktoro atendas en la drinkejo. Vespere la ĉevalo eniras, denove mendas viskion kaj sandvichon. La direktoro apudsidiĝas:

- Pardonu pro la ĝeno, ĉu vi volas gajni iom da mono? Kiom vi nun salajras?

- Nu, ĉirkaŭ 300 dolarojn, - la ĉevalo respondas.

- Ni proponas al vi 1000 dolarojn, plus senpagaj loĝigo kaj manĝigo!!

- Sed kie necesas labori?

- Estas proksime, en cirko.

- En cirko?!?! Nu, mi certe konsentas labori en cirko kontraŭ 1000 dolaroj, sed diru: por kio vi bezonas programiston en cirko?

[redakti] Kuracilo

- Diru, sinjoro, kial estas tiel ruĝa via kapo kaj ŝvelinta via gorĝo?

- Tre doloras la gorĝo la ĉevalon.

- Nu, kaj?

- La veterinaro preskribis duonpoteton da pulvoro. Li donis ankaŭ gumtubon por meti ĝin en la buŝon de la ĉevalo, kaj tra ĝi mi blovu la pulvoron en la gorĝon de la ĉevalo.

- Nu, kaj?

- Antaŭ ol mi, blovis la ĉevalo! :DDD

[redakti] Lingvo

Lingvo de ĉevaloj havas fonetikon konvenan al henado. La aŭtoroj asertas, ke la fonetiko estas iom simila al germana.

Multaj vortoj signifantaj malvirtojn ne ekzistas en la lingvo, ĉar en la socio de ĉevaloj ne ekzistas tiaj malvirtoj. Vortoj signifantaj ion malbonan havas sufikson prononcatan proksimume kiel jahu, kaj samtempe jahu estas vorto signifanta homon.

Ĉevaloj ne havas skribon.

[redakti] Ĉevalo kaj aliaj bestoj

[redakti] Ĉevalo kaj Azeno

Profesoro de zoologio N. tre ne amis, kiam la studentoj malfruis al la komenco de la lekcio kaj tiam, interrompante sian legadon, li ĉiam esprimadis sian malplezuron al la malfruinta studento. Unu fojon, kiam la profesoro legis pri ĉevalo, eniris en la legejon iu malfruinta studento. Al la miro de la studentoj, kontraŭ sia kutimo la profesoro nenion diris al la studento kaj daŭrigis sian legadon. Fininte la legadon pri ĉevalo, li diris : — Nun, sinjoroj, post la « ĉevalo » ni transiru al la « azeno », kaj, turninte sin al la malfruinta, li diris : Mi petas, sidiĝu. — Ne maltrankviligu vin, sinjoro profesoro, respondis la studento, mi povas aŭskulti azenon ankaŭ starante. [A. Grünfeld.]

4f824 oca.jpg

[redakti] Ĉevalo kaj porko

Eom24.png

En iu farmo malsaniĝas ĉevalo. La veterinaro diras al la kamparano:

-- Mi donis al ĝi medikamenton, sed se eĉ post tri tagoj ĝi ne resaniĝos, oni devas ĝin mortpafi.

La porko aŭdinte ĉion avertas la ĉevalon:

-- Leviĝu!

Sed la ĉevalo estas tro elĉerpita por tio. La duan tagon la porko denove diras:

-- Leviĝu rapide! Vi havos problemojn!

Sed la ĉevalo estas ankoraŭ tre elĉerpita. La trian tagon la porko denove diras:

-- Leviĝu, ĉar se ne, oni mortpafos vin!

Streĉante ĉiujn siajn fortojn la ĉevalo leviĝas. Vidante tion la kamparano ĝoje diras al la familio:

-- Tion ni devas prifesti -- ni buĉos porkon.

[redakti] Poneo

Kelkajn tagojn antaŭ Kristnasko la malgranda knabino diras al sia patrino: "Panjo, mi deziras por Kristnasko poneon."

La patrino tuj respondas: „Nu, en ordo, kara mia, morgaŭ matene ni iros al la frizisto, kaj tie vi petu lin, ke li tondu al vi poneo-frizon."

[redakti] Logiko

Vi ŝatas rajdi sur ĉevalo. La plej bela ŝakfiguro estas ĉevalo. Konkludo: Vi ŝatas rajdi sur la plej bela ŝakfiguro.

[redakti] En lernejo

Pol estas ses-jara knabo, en la unua lernejo-klaso. Rilate al lia aĝo, li estas mense tre vigla, aliavorte: li havas tre viglan menson.

"Patro", li diris en iu vespero, kiam li venis hejmen, "nia instruisto estas stulta."

"Kion vi rakontas, Pol? ", demandis la patro, "stulta li estas? "

"Jes, jes", ridis la knabo, "li ne scias kio estas ĉevalo."

"Kial vi opinias tion? ", plu-demandis la patro.

"Nu", eksplikis la fileto, "hodiaŭ, ni havis lecionon pri desegnado. Tiam, mi desegnis ĉevalon; kaj poste, li demandis min: "Kio estas tio? "

[redakti] Scienco

Spite al malesto de skribo, ĉevaloj havas iomajn sciencajn sciojn.

Astronomio de ĉevaloj probable estas limigata al studo de ŝajnaj movoj de Suno kaj Luno. La aŭtoroj asertas, ke "maksimuma atingo de ilia astronomio" estas fakto, ke ili "komprenas naturon de eklipsoj". Ili kalkulas jarojn kaj monatojn per Suno kaj Luno. Ili ne havas nocion de semajno, pro tio, ili laboras dimanĉe.

Kio koncernas geografio, ĉevaloj scias nur sian landon, ĉar ili ne scipovas marvojaĝon. Historio de ĉevaloj entenas malmulte de eventoj kaj facile konserviĝas en memoro.

Medicino de ĉevaloj estas limigata al scioj pri kuraciloj el herboj por kuracado de vundoj kaj kontuzoj.

Ĉevaloj ne okupas sin pri filozofiaj meditoj ne aplikeblaj al praktiko.

[redakti] Laŭ aŭtomata tradukilo

La ĉevalo (scienca nomo Equus caballus) estas mamífero perisodáctilo de la familio de la équidos, herbo-manĝa, cuadrúpedo kaj de longa kolo kaj arkigita.

Al la ino de la ĉevalo al li nomas ĉevalinon kaj al la junaj ekzempleroj, ĉevalidoj. La bredado kaj uzo de la ĉevalo fare de la viro konas kiel brutobredado equina aŭ caballar.

Content Navigation