Ĉi

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
4672
Atentu: ĉi tiu artikolo bezonas bildojn

"Ĝi estas por mi ĥina scienco."

~ Zamenhof pri Ĉi

"Korektemeco fekigas la plejmulton da esperantistaj diskutejoj."

~ Bildforumano

Ĉi [1]estas Fundamenta vorteto en ĉina kulturo, precipe spirita sed ankaŭ uzata en konkretaĵoj. Ĝia koncepto estas tre malfacile direbla sed ĝi proksimume ekvivalentas kiel Vitala energio, Vitala blovo, aŭ simple Blovo. Interalie Luktosportoj kiel Aikido, artoj kiel Fengŝuo, ĈigongoTajĝiĉuano, kuracartoj kiel Akupunkturo elĉerpas sian esencon el ĝi.

Verdire ĉi tie entutigas la universon kaj konektas ĉiun homon. En viva organismo ĝi fluas en la korpo per meridianoj, kiu kruciĝas en punkto nomita energia centro. Ĝi estas do parto en ĉiaj naturaj manifestadoj.

En japanaj kaj ĉinaj luktosportoj la Ĉi-a koncepto konsistas el la energio liberigita de la tuta korpo en sporto kaj precipe dum frapoj aŭ prenoj. Precize je la momento kiam iu produktas la Kiai, la krio de la sportluktantoj (rimarku, ke la vorto kiai entenas ki alidire ĉi). Je altgrada nivelo oni povas eĉ uzi la ĉi de malproksime.

[redakti] Notoj

  1. Unu ĉi supozeble variis inter 10.5 kaj 12 coloj (Dreyer 2007, 19)
Content Navigation
Aliaj lingvoj