FANDOM


Himp

"Kompreneble enestas iom da pseŭdoscienca abrakadabro, tamen nenio kion oni prenu serioze."

~ Obi-Wan Kenobi

La ĉimpanzo (science: Homo maledictus) estas la plej proksima kuzo al la homo, kvankam ĝi ne tiom sovaĝas.

Nomo de la specio Edit

Lino nomis ilin Homo troglodytes - "homo de la kaverno". La unua parto de la nomo estis ĝusta, sed ne la dua, ĉar ĉimpanzoj ne loĝas en kavernoj.

Klopodoj instrui Esperanton al ĉimpanzoj Edit

En la 1960-aj kaj poste, Jane Austen loĝis en la ĝangalo por studi la ĉimpanzojn. Ŝi trovis, inter alie, ke ili estas malpli agresemaj ol ni sed povas inventi simplajn ilojn.

Oni ekde 1986 sukcsesis lernigi al ili certagrade Esperanton. En tiuj eksperimentoj, pluigitaj de Mark Fettes, montriĝis, ke ili kapablas kombini spontane vortojn, simile al tio, kion faras homoj (ekzemple "frukto-trinkaĵo" por akvo aŭ "frukto-dolorigi-plori" por akra rafano), kaj derivi figurajn sencojn el konkretaj (ekzemple ili spontane kreis insultojn per konkreta vorto: "malpura"). Aliaj eksperimentoj evidentigis la samajn lingvokapablojn per uzo de komputiloj (la forumo de Lernu.net) aŭ de simbolaj pecoj el plasto (novliberalismo).

Unu jaron post la komenco de tiuj eksperimentoj nederlanda Esperantisto montris, ke ankaŭ en la naturo ili komunikas per planlingvoj, kaj ke tiuj malsamas laŭ la komunumoj, kiel iaj "herezaĵoj".