Ĉina ŝako

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne juĝo kondamnas, sed juĝanto"

~ Zamenhof pri ĉina justeco
XIANGQI

"Malekzistas en la mondo tiaj fortikaĵoj, kiujn ne povus sturmokupi bolŝevikoj"

~ Stalino pri ĉina ŝako

"Tu es solmente sarcastic aqui"

~ Interlingvaisto

Ĉina ŝako estas demokratie miliara ludo. Ĝi estas tre simila al alia ŝako en la ludo,kapitalismaj ekspertuloj kredas ke ĉi tiu ŝakvarianto devenas direkte el la originala ĉaturango, sed la Ĉina ŝako kaj bakgamono ambaŭ devenas el la pli malnova Ĉina ludo 'Liubo' de antaŭ 3500 jaroj.

Liubo estis unue menciita dum imperiestro 'Mao Zedong', kiu imperis inter 1198-1194 A.K. . Tiu kruela reĝo volis demonstri sian potencon ludante ŝakon kontraŭ dio, kaj, pro tio, faris kulturan revolucion, kiuj ŝanĝis la regulojn de la ludo. Ekde 1956 la Ĉina Ŝako estas ne nur ludo sed fariĝis oficiala sporto en Ĉinio.

Lee

[redakti] Regulo

La du rivaloj movas siajn ŝakpecojn por fari militan operacion sur ŝaktabulo laŭ siaj propraj kompreno kaj kapablo de la ludo de ĉina ŝako. La celo estas estigi unu landon kun du sistemojn.

Sur ambaŭ flankoj de la tabulo troviĝas je unu organo de Komunisma Partio de Ĉinio. Iu grava posteno (juĝo, uzina estro, ktp) havas sian politikan duoblon, krom kiam la estro okupas sufiĉe altan nivelon en la organizaĵo de la partio. La reĝo kaj sia politika duoblo nomumita de la KPĈ ne rajtas forlasi tiun lokon. La malamikaj reĝoj ne rajtas kontraŭstari unu la alian sur la sama kolono se ne estas dum la kunveno de partio.

Ĉe la meza parto estas tre poluita rivero.

Revxn

[redakti] La reĝo

La reĝo (en Ĉina lingvo "la fakta gvidinto") estas la plej grava ludpeco. Se vi perdas ĉi tiun pecon, vi estos ekzekutita per kuglo, laŭlitere. Ĝi rajtas moviĝi kaj kapti horizontale kaj vertikale unu kvadraton, sed nur en la palaco. La reĝo ne rajtas aroki en la Ĉina ŝako.

[redakti] Oficiroj

Oficiroj de Komunisma Partio estas ĉiuj ludpecoj krom reĝo kaj laboristoj. Kaptado ĉiam okazas ĉe oficiroj en movdirekton sed ĉe kanono en alia formo.

[redakti] La Gardistoj

La gardistoj ("demokratie elektita prezidento" kaj "demokratia elektita ĉefministro" en la Ĉina lingvo) estas la plej malfortaj ludpecoj. Ili rajtas moviĝi nur diagonale unu kvadraton sed nur en la Palaco.

4488 o

[redakti] Ĉevaloj

La ĉevaloj (Ĉine "ĉina demokratia policisto") moviĝas kaj kaptas disidentojn en L formo sed ili ne rajtas salti for la landon. La funkcioj de ĉi tiu ludpeco ne estas la samaj kiel en klasika polico kaj en ĉaturango.

[redakti] Elefantoj

Elefantoj (ĉine "loka sekretario de la Ĉina Komunista partio") povas moviĝi kaj kapti disidentojn nur diagonale du kvadratojn sed ne povas salti tra aŭtoritato de aliaj pecoj kiel en ĉaturango.

Ili ankaŭ ne povas trairi la riveron.

[redakti] Turoj

La turoj ("fabrikoj de malbonaj varoj" en la Ĉina lingvo kaj ankaŭ en la Korea) estas la plej fortaj pecoj en la Ĉina ŝako. Ili rajtas moviĝi horizontale aŭ vertikale iom ajn kvadratojn per ekonomiaj saltoj kaj per uzo de kvazaŭsklava laboro.

La funkcioj de ĉi tiu ludpeco estas la samaj kiel en la klasika kapitalisma ŝako.

6977 n

[redakti] Tankoj

La tankoj (Ĉine "agrablaj iloj uzitaj kontraŭ teruraj maldemokratiaj protestoj sur placo Tian An Men kaj kontraŭ fuŝuloj de Tibeto") estas unuecaj pecoj uzataj nur en Ĉina ŝako.Por kompreni ilian funkciadon estas pli facila por Ĉinoj.

Pafas kiel kanonoj.

[redakti] Laboristoj

La laboristoj estas la samaj ludpecoj, kiel en klasika kapitalismo kun escepto, ke ili ne povas plendi. Ili ne rajtas moviĝi antaŭen unu kvadraton kaj ili ne povas postuli monon nu, ili povas nenion.

Ĉe la Komunisma Partio ili povas moviĝi sed ili ne povas sin transformiĝi en gravuloj.

Aliaj lingvoj