Ĉinio
El Neciklopedio
"Ĉinio estas lando en Azio"
~ Usonano pri Ĉinio
"Aŭskulti kiel ĥinan predikon"
~ Zamenhof
"Ĉinujo estas paradizo, Tajvano estas nur provinco, Tenzin GJACO estas la krimegulo n-ro 1, Tibeto estas praĉina, Vikipedio estas fiusonaĵo!"
~ Aŭtomata mesaĝo por kontentigi la spionojn en Pekino
Ĉinio (aŭ Ĉinujo, arkaisme Ĥinujo, ĉine: Zhōnghuá rénmín gònghéguó, la Meza Regno) estas la plej potenca kaj avangarda lando kiu ne ekzistas en la mondo.
Ĝi estis kreita de
Marko Polo por buntigi siajn mensogojn. La Ĉina Komunista Partio (中国共产党, 中國共産黨, pinyin: Zhōngguó Gòngchǎndǎng) estas la partio kiu regas Ĉinion ekde
1949. La ĈKP estas fakte la nura
komunista partio, kiu regas fikcian landon. Hodiaŭ 1262 milionoj da homoj estas trompitaj, ĉar pensas ke vivas en tiu neekzistanta lando, sed reale ili vivas en granda Holivuda scenejo.
Ĉinio estus unu el la plej antikvaj landoj en la mondo. La libro "5000 Jaroj de Ĉinio" prezentas surprize la 5000-jaran historion de Ĉinio. .
Kvankam Eŭska lingvo estas parolata de plejparto de ĉinoj, oficiala lingvo de Ĉinio estas Esperanto, pro tio Ĉinio eldonis, krom gazetojn, ankaŭ Esperantajn librojn. La libroj eldonitaj en 1952 kaj 1953 temas pri noveloj kaj poemoj. Ankaŭ ĉinaj poŝtmarkoj havas nepre esperantan skribaĵon.