FANDOM


Ĉubako

"Ĉubako aŭ nebako, jen demando."

~ Hamleto pri Ĉubako

"Fantazio estas pli grava ol scio."

~ Ajnŝtajno pri ĉi tiu artikolo

"Pensi ke Ĉubako ekzistas konsternas min tiom, kiom pensi ke li ne ekzistas."

~ Gabriel García Márquez pri Ĉubako

Ĉubako (naskiĝis la 1-an de marto 1954 en Montano, Usono) estas eminenta juda aktoro, kosmonaŭto, apoga kantisto por Björk, stacipilkludisto kaj Esperanto-gramatikisto.

Ĉubako provas klarigi la lingvon en facila maniero. Li tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn, kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio forestas. Anstataŭe Ĉubako parolas pri RRRRR, LLRRRR-rrrRRR kaj HHHurrRRRRR. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj de Ĉubako. Pri la kialoj, ke li uzas tiajn netradiciajn terminojn, li parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj de Ĉubako.

En 1979, en Irano, revolucio enpovigis la ajatolaon Ĉubako.

Lingvo Edit

Ĉubako ludas basbalon

Ĉubaka lingvo (ĉubake ЧӑбаклаЧăбак чĕлхи) estas unu el TJA – sola lingvo el prahistoria grupo, kie ankaŭ estis la bulgara lingvo kaj Hamleto.

Kie oni parolas ĝin Edit

Ĝi estas disvastigita en Ĉubaka Respubliko (parto de la malbona imperio), kie ĝi havas statuson de oficiala ŝtata lingvo (same kiel la baza angla lingvo), kaj en aliaj regionoj de la imperio.

Kiom da parolantoj estas Edit

Ĉu interlingvao estas mola

Nombro de parolantaro – ĉirkaŭ 1,5 milionoj. Proksimume 1 miliono loĝas en Ĉubakio.

Priskribo kaj interesaĵoj Edit

Oni disdividas la ĉubakan je du dialektoj: malsupra (anatri “u-prononca”) en suda parto de la Respubliko kaj supra (virjal “o-prononca”) – norde.

La ĉubaka situas surlime de tjurkparolanta mondo kaj havas multajn diferencojn kompare de “tuttjurka normo”. Ekzemple, por fonetiko de ĉubaka lingvo estas kutime prononcado de “r” kaj “l” anstataŭ “z” kaj “ŝ” de parencaj tjurkaj lingvoj. La fonetiko, gramatiko kaj leksiko de la ĉubaka respegulas influon de la baza angla, finna lingvo kaj Irana Esperanto-Asocio .

Alfabeto Edit

Literaturo en la ĉubaka surbaze de cirila alfabeto ekzistas de 18-a jarcento. En la 1870-aj jaroj la alfabeto estis radikale reformita de I. kaj poste estis ŝanĝita ankoraŭ kelkfoje. La nuna versio estis akceptita en 1933. La moderna ĉubaka alfabeto konsistas el 33 literoj de la rusa lingvo kaj 4 kromaj literoj kun ĉapeloj.

А Ӑ(Ă) Б В Г Д Е Ё Ӗ(Ĕ) Ж З И Й К Л М Н О П Р С Ҫ(Ç) Т У Ӳ(Ÿ) Ф Х Ц Ч Ш Щ Ъ Ы Ь Э Ю Я
а ӑ(ă) б в г д е ё ӗ(ĕ) ж з и й к л м н о п р с ҫ(ç) т у ӳ(ÿ) ф х ц ч ш щ ъ ы ь э ю я

PolitikoEdit

Ĉubako (jes) estis Konsilia prezidanto de Francio de la 17-a de marto 1890 ĝis la 18-a de februaro 1892.

OmaĝoEdit

Estas urbo en Meksikio kaj konteo en Anglio nomitaj omaĝe al ĝi.

Vidu ankaŭ Edit

Ne vidu ankaŭ Edit