Ĉupakabro
El Neciklopedio
" Oni tondas ŝafinojn, -- tremas la ŝafoj"
~ Zamenhof pri ŝafaro atakita de ĉupakabro
Chupacabras [ĉupakabras] estas monstro kiu atakas kortbestojn, kiel kokojn, anasojn kaj kaprojn (ĝia nomo signifas kaprosuĉanto), por suĉi ilian sangon. Laŭ la rilatoj, ĝi similas al senvosta dupeda dinosaŭro. Ĝia kapo estas ovforma kun longa mentono. Ĝiaj okuloj estas ruĝaj, malgrandaj, ĝi havas malgrandan nazon kaj malgrandan buŝon kun akraj dentoj. Ŝajne, ĝi havas longajn harojn sur la korpo, kiuj povas ŝanĝi la koloron.
Oni pensas ke ĝi estas kosmdevena besto, aŭ scienca eksperimento, sed seriozaj biologoj, kiel Charles Darwin teorias ke ĝi evoluiĝis tutnature el Godzilo.