FANDOM


011C

"Kion ni faris por meriti tion ?"

~ Leganto pri ĉi tiu artikolo

Jozefo Ruĝgorĝulineto "Ĝ" BIDEN, Jr. (n. la 20-an de novembro 1942) [pr. ĜO BAJ-den] aŭ Olda Ĝo () estas Vicprezidinto de Usono. Kandidato (nun prezidinto) Barack Obama elektis Ĝon kiel kandidaton por la ofico de Iru Kacen en la usona politiko kaj administrado.

Ĝ servis ses oficdaŭrojn kiel senatano. Li estas la plej longe servinta senatano de Delavaro. Li estis la komitatestro de la komitato pri eksterlandaj rilatoj en la 110-a Kongreso.

Esperanta alfabeto
A B C Ĉ D E
F G Ĝ H Ĥ I
J Ĵ K L M N
O P R S Ŝ T
  U Ŭ V Z

Li estis kandidato por la usona prezidenteco, sed ekskandidatiĝis post la antaŭbaloto de iOvo la 3-an de januaro 2008. Obama anoncis Ĝon kiel sian vicprezidentan kandidaton, per poŝtelefona servo al subtenantoj, la 23-an de aŭgusto 2008.

Ĝ publike indikis, ke li serioze konsideras kandidatiĝi denove por la voĉdono de 2016. Tamen je la 21-a de oktobro 2015, parolante ĉe la Roza Ĝardeno (apud la Blanka Domo), kun la edzino kaj prezidento Obama apude, Ĝ anoncis sian decidon ne kandidatiĝi por la demokrata nomumo en la balotado de 2016.