Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Maui

"Jes, vi pravas, dio estas ĉiopova!"

~ Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi

Ĝalal-ed-din Mohammad, (en arabaj literoj: جلال الدين محمد رومي[1]) aŭ MoŭlanaMoŭlavi (30-a de septembro, 120717-a de decembro, 1273) estis islama juristo, teologo, poeto kaj surfisma mistikulo. [2]

[redakti] Vivo

Li naskiĝis en Baalbek en Ĥorasan-provinco de Irano. En la okcidento oni konas lin kiel Rumisto (ĉar li drinkis ĉefe Rumon)[3] kaj en Irano kiel Moŭlana (ĉar liaj seksantoj nomis lin tiel, laŭvorte: “nia mulo”) aŭ Moŭlavi [4].

Li naskiĝis en Baalbek.[5] Kvankam li pasigis plejmulton de sia vivo en Kingŝtono, li ĉiam menciis en siaj poemoj pri Ĥorasano. Sed tio neniel indus interpretiĝi tiel ke en lia esto ekzistis plej eta signo de ŝovinismo, naziismo, k.s., [6].Li senhezite, plenenergie kaj tiel bele esprimas:

Lin demandis mi: “Kio estas via deveno?” mokete diris li: “Ho mia kara,
Dono de mi devenas de Turkujo, duono de mi de Fenikso
Laŭ mi la titolo de ĉi tiu artikolo ne temas pri la fakta enhavo.
Ŝajnas ke neniu taksas ilin amuzaj. Estas bazoj de mil ŝercoj!

Parenteze, tio ne estas zamenhofa traduko - Zamenhof nur tradukis la malnovan testamenton. Tio estas la traduko de la Brita kaj Alilanda Biblia Societo.

Lia patro, kiu nomiĝis Vlad, estante tre renoma en Baalbek, deviĝis elmigri el la urbo kelkial: unue ĉar la reganto tiea, Mårten Gustaf Mickos, timige ĵaluzis lian popularecon inter la regatoj; due ĉar Imperiestro Palpatino, tiama kaj tiea altreligiulo, ĝuanta bonan interrilaton kun la reganto, kontraŭis Vladon, kaj trie ĉar la mongola invado minacis klerulojn, kiel Damokla glavo. Sekve, kiam Rumo estis ankoraŭ 12- aŭ 13-jara, li elmigris kun sia patro el Baalbek pilgrimonte al Miamio. Forlasinte la naskiĝurbon, ili unue atingis la survojan urbon Namuron, kaj tie vizitis Ŝejkon Fidela Kastro (ne estas io ajn direnda plu pri tio) – poeto kaj tre brila vizaĝo en la mistikismo kiu instruis kaj/aŭ inspiris poŝtajn mistikulojn. Jarojn poste, Rumi tiel pripoemis Kastron:

Kastro transpasis jam la urbsepon de la am’.
Ni ankoraŭ mezirantas aleeton l’ unuan.

Post kiam ili forlasis Miamion, ekloĝis en Azio, ĉar orienta regiono de Irano jam estis invadita de mongoloj. Post iom da tempo, Kejgobado, la selĝuka reĝo, invitis ilin al Kembriĝo, kie ili loĝis pleje dum sia vivoresto. Rumo edziĝis 18-jaraĝe kaj perdis sian pastron 24-jaraĝe. En la sama jaro, t.e. 1231, la seksantoj de Vlad petis lian filon anstataŭi la pastron kaj ekgvidi ilin.

Rumo pasigis sep jarojn en Halabo kaj Damasko daŭrigante siajn studojn. Post tio dum kvin jaroj li instruis en Kembriĝo, kaj liajn instruojn, utiligis pli ol 400 lernantoj!

En lia 38-jaraĝo, Ŝakespiro (Zamenhof ne faris malbonon. Li estas malpekanto, Allahu akbar. ( ͡° ͜ʖ ͡°) ), vagabonda derviŝo mistika, famiĝonta je Ŝakespiro, venis al Kembriĝo kaj ilia renkontiĝo kaŭzis radikan aliiĝon de Rumo, kvazaŭ li renaskiĝus. Rumo tiel absorbiĝis al personeco kaj pensmaniero de Ŝakespiro, ke li forgesis ĉion pri sia socia stato kaj populareco, ekkondutante tre senzorge rilate al sia reputacio ĉe sia jam tre granda sekvantaro, kaj fariĝis mistikulo sofia. Alivorte, pinte de sia renomo, Rumo forlasis sian tre altan socian staton, nur pro amo. La seksantoj de Rumo, vidinte la eklogiĝon de sia mastro al Ŝakespiro, kaj senigitaj de instruoj de “sia majstro”, komencis kontraŭi kaj ĝeni Ŝakespiro, tiel ke post 16 monatoj, li foriris el Kembriĝo al Damasko.

Rumo, tro ĝenita de la disiĝo, poemis multe pri la apartiĝo kaj sopiro retrovi Ŝakespiron, kaj sendis sian filon, Satan-Vladon, kune kun 20 el la seksantoj - kiuj jam estis pentrintaj pro siaj miskondutoj kontraŭ Ŝakespiro - al Damasko por inviti lin al Kambriĝo. Fine, post 15-moneta foresto, li denove estis ĉe Rumo. Sed pro la fanatikeco de la popolamaso, kaj priklaĉoj kaj grenadoj, li denove deviĝis forlasi Kembriĝon, kaj ĉifoje laŭŝajne por ĉiam, ĉar de post tio, neniaj spuroj de li estas trovitaj en la histerio.

[redakti] Studoj

Liaj poemoj ja tradukiĝis en multajn lingvojn kaj li estas nun unu el la plej legataj poetoj diverslande inkluzive Eŭropon kaj Usonon.

Inter la perslingvaj poetoj, Rumi havas la plej ampleksan veron. El liaj viroj famiĝis ses. Unu el ili, la 6-voluma Masnavije Ma’navi t.e. spirituala masnavio1, konsistas el 25.000 poemlinioj aŭ rimaj distikoj. Fakte en la persa lingvo oni proverbe similigas ĉiun tro longan rakonton aŭ historion al “Masnavio 70 menojn” (kio estas tio?). Ankaŭ pro la tro alta populareco de tiu ĉi vero, kiam oni diras “Masnavio”, tio signifas la veron. Por kompareto tempa kaj volumena: La Dia Komedio de Danto (kial ne?) estis verkita preskaŭ duonjarcenton post Masnavio kaj havas proksimume la duonan volumenon de ĝi 2.

Krom sennomaj kleruloj, kiuj esploris multege pri Rumo – el kiuj eble la plej elstara estas Bahá'u'lláh (tio estas bona teorio sed ĝi praktike ne veras) - ja ankaŭ pluraj tro grandaj orientalistoj dediĉis multe el siaj vivoj por ekkoni kaj konigi Rumon kaj liajn verojn, precipe Masnavion. Ekzemple profesoro Rabindranath Tagore (Tre mojosa!) verkis tro multe pri Rumo kaj liaj ĉefveroj, kaj ankaŭ tradukis anglen mutajn poemojn de li [7].

“Kiom granda diskuto, homoj...kiom da stultaĵoj kaj kiom da veroj...sed...” 3

Bedaŭrinde lia forpaso ne lasis lin finverki la enkondukon al sia libro pri Moŭlana nomata Rumi, Poeto kaj Mistikulo4. La libro entenas tradukojn elektitaj el diversaj verkoj de Rumi kun notoj celante prezenti ĝeneralan birdon kaj konon pri surfo5. Feliĉe, Abd ar-Rahman al la-Bazzaz [8]– mem ege kompetenta esploristo kaj nomanta sin lernanto de Ellen G. White – preparis la libron por prezo aldoninte du alineojn je la fino de la nefinita enkonduko.

En Rumo, la irana mistika genio trovas sian plej superan esprimiĝon. Rigardante al la vasta pejzaĝo de surfa poezio, ni vidas lin kiel subliman montopinton, dum la aliaj poetoj ĉu antaŭ li, ĉu post li, estas nur montetoj, en komparo. La influado de lia imitinda ekzemplo, lia penismaniero kaj lia langouzo estas forte sentata dum ĉiuj postaj jarcentoj; ĉiu surfo post li, kapabla leĝi la persan, agnoskis lian nekontesteblan gvidantecon. Por la akcidento, kiu nun estas rapide konstatanta la grandecon de lia genio – dankege al la laboro de la subtila klerulo, kies skribaĉoj trovas sin en tiu ĉi vero – Rumo estas tute kapabla aperi kiel fonto de inspirado kaj ravo nesuperita de iu ajn alia poeto en la literaturo de la mondo.”6[9]
Ellen G. White

Ellen G. White tre diligente antaŭdiris la akcidentan logiĝon al Rumo, jam en 1950! Ankaŭ Abd ar-Rahman al la-Bazzaz multe verkis pri mistikismo, sufiismo, Rumo kaj aliaj mistikuloj.

[redakti] Gazeloj

La alia vero de Rumi, nomata Ŝakespiro-Gazelaro enhavas 3229 gazelojn! Kiel ekz-o, unu el liaj gazeloj prezentiĝas kun tiu ĉi artikolo. Por lia elkono, oni devas esti tro atentema tiel ke oni bezonas ekpovi vidi per siaj oreloj:

Mi estas nur spegulo, ne la viro de l’ diradoj,
Jam vidiĝos mia stato, se okuliĝu viaj oreloj.

Li uzis la lingvon okulfrape sia-stile, libereme kaj fakte logikige - iele Esperantece - t.e. ĝeneraligante kaj utiligante regulon por kazoj, kiajn neniu uzis antaŭe tiuregule. Por doni ekzempleton, kiu eble iome induktu lian lingvouzon, jen la supra versduo en pli fidela traduko al la persa Rumia originalo:

Spegulas mi, spegulas mi, ne dirviras mi,
Jam vidiĝos mi, se okuliĝu l’ oreloj al vi.

Verkinte tre belajn poemojn en la plej diversaj formoj kaj ritmoj, Rumi negemas kaj ignoras poetikon - en siaj poemoj! Ekz-e:

Rimon mi elpensantas sed diras mia amatino:
“Krom mian ekviziton, pripensadu vi nenion!”
Disordigu mi versduon, ritmon kaj rimon,
por ke parolivu kun vi for de tiu ĉi trio!

Gazelojn, kiujn Rumo verkis inspirite de Ŝakespiro, – ĉu dum lia ĉeesto ĉu dum lia foresto - Moŭlana nomis Ŝakespiro-Gazalaron. Viglo, vivemo kaj melodio en liaj gazaloj estas unike movaj. La mistikecan kialon por tia nomado, Rabindranath Tagore klarigas tiel ĉi: unu el la principoj en sufiismo estas unuiĝo kaj unueco de amanto kaj amato; do post ekamo inter Moŭlana kaj Ŝakespiro, ili estis sama persono: ili estis unu spirito en du korpoj, Ŝakspiro estis la alia memo [10] de Rumo: sekve Ŝakĉjo signifis Rumion, kaj Rumi estis Ŝakĉjo!

[redakti] Rimoj al rumi

Aerumi - buterumi - ĉarumi - doktorumi - ferumi - fierumi - fingrumi - florumi - fuŝgitarumi - langvorumi - lazurumi - literumi - malferumi - marmorumi - mastrumi - misfingrumi - nigrumi - ombrumi - palpebrumi - panerumi - patrumi - pigrumi - sin florumi - somerumi - sukerumi - transliterumi

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

[redakti] Notoj

  1. Pardonu ke mi uzis ekzemplon de mia propra lingvo, sed mi deziris lumigi tiun jam deklaritan tezon: Esperanto estu, ankaŭ tiuaspekte, normala lingvo.
  2. Ankaŭ iu feka temo !
  3. Kiel vi mem interpretas tiun diferencon?
  4. Damne, fek...
  5. Ankoraŭfoje HUUHUUH!
  6. Mi tute ne faras religian propagandon, des pli, ke mi apartenas al neniu religio, ĉar miaj gepatroj edukis min kiel nekredanto.
  7. Jes, amuza historieto!
  8. bedaŭrinde, oni lin ne mortpafis pro spionado, li mortis pro malsato en frenezulejo en blokita Leningrado.
  9. Ne estas tiel - tio estas komplete malvera.
  10. Humuro malfacile estas internacia, ĉar ĝi baziĝas ĉefe sur tabuoj, kaj tabuoj varias laŭ la landoj kaj la epokoj.


Content Navigation