Ĝangalo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
276 n
"Kiu timas bestaron, ne iru arbaron"
~ Zamenhof pri ĝangalo

"evidente ni estas ankoraŭ ĉe la eniro de la ĝangalo"

~ Renato Corsetti pri Ĝangalo

"Ka vu volis dicar: sangalo"

~ ida vikipedio pri ĝangalo

"La oficiro sendis patronon en la arbaron, por eltrovi, ĉu la malamikoj jam okulis ĝin"

~ preseraro pri ĝangalo

"Ĝangalo promesas reveni en aŭgusto"

~ Libera Folio pri ĝangalo, julie 2007

"Mi ĵus hazarde vizitis al paĝaro http://ĝangalo.com kaj vidis ka ĝi ne funkcias"

~ iu ajn pri Ĝangalo

"Ĝojas min, ke plaĉas al vi!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Bastarda kiel multo altbrovaroga devenanta el la triangulo Piĉkamaĉhaupentala"

~ Milokula Kato

Ĝangalo' (el la hindia ज۬गल ĝaṅgal = arbaro, tra la angla jungle) estas densa arbaro de varma, malseka klimato. Ĉirkaŭ 6% da la landmaso de la Tero klasifikiĝas tiel, kiel ĝangalo. Brazilano Flavio Rebello estris ĝin, li pretis vendi ĝin ĝis decembro 2006. La vendoprovo ne sukcesis.

Ĉirkaŭ 6% da la landmaso de la Tero klasifikiĝas tiel, kiel ĝangalo. Ĝangaloj estas vitalaj por apogi la ekologiajn sistemojn de la Tero kiel ili scias ĝin. Ĉirkaŭ 40% da tutaj specioj loĝis en ĝangala ĉirkaŭaĵo.

206

[redakti] Praarbaro

Ĉu vi scias kion signifas "praarbaro"? Arbaro, kie la mano de l'homo neniam metis sian piedon :-)

[redakti] Praarbaro kaj virino

Praarbaro estas arbaro, kie viro neniam metis sian piedon. Virgulino estas virino, kie viro neniam metis... (ho, mi forgesis kion mi volis diri!)

[redakti] Ĝangalo kaj Esperanto

4558 o

Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, Ĝangalo estis unu el la plej grandaj kaj popularaj esperantlingvaj arbaroj, sed la populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Ĝangalo.

Ĝangalo aperis mistere en la reto en januaro 2003. Ene de kelkaj semajnoj ĝi iĝis tre konata en Esperantujo pro la apero de novaĵoj (en la unua jaro averaĝe kvar ĉiutage), kaj pro la poste aperantaj aldonaj servoj.

3809 o

En decembro 2004 la portalo kolapsis dum du semajnoj pro la kreskegantaj alklakoj.

La portalo decidis renovigi sian aspekton en 2005 kaj la nova aspekto aperis komence de junio de 2005. Antaŭ la apero dum 2 monatoj ne funkciis la portalo.

La nova pli alloga portalo kostis pli ol la antaŭa. Tial la redaktistaro decidis ke por kelkaj servoj oni devas pagi. Oni povis iĝi abonanto, kaj tiel ĝui ĉiujn pagendajn servojn (ekzemple blogo). La novaĵoj daŭre legeblis senpage.

Krom la novaĵ-bendo Ĝangalo.com enhavis ankaŭ blogaron, forumon, kolekton de ligoj kaj multajn aliajn servojn. Ĝangalo.com estis ankaŭ promociejo de Internacia Televido.

En oktobro 2006 Flávio Rebello publikigis en Ĝangalo ampleksan artikolon pri sia seniluziiĝo rilate la Esperanto-komunumon. Laŭ li la celo de la Ĝangalo ne estis nur krei grandan kaj interesan arbaron, sed "sproni la movadon en novan eraon, en novan senton, en fortan vokon per flugiloj de facila vento rilate sin mem kaj ankaŭ rilate la neesperantistojn". Pri la malsukceso de tiu revo laŭ li kulpis la esperantistoj, sed vere, oni ne povas publikigi aferojn ene ĝangalo kaj esperi ke iu ajn iru tien por legi ĝin!

Kutime personoj kiuj forlasas iun agadon en Esperanto pledas kontraŭ la esperantistoj. Jam fifamas la adiaŭaj mesaĝoj de eksaj aktivuloj verdaj, kiuj kulpigas ĉiujn en la movado krom sin mem pro la problemoj kaj senelirejoj, kiujn ili renkontis laŭlonge de sia vojo labori por Esperanto. Ne estos tia mia kazo, li asertas.

Ĉar Rebello krome bezonis pli kaj pli da mono por sia televida projekto ITV, li anoncis ke Ĝangalo estas vendata. Tamen neniu aĉetanto aperis. Senspure malaperis ankaŭ la granda televida projekto ITV, al kiu esperantistoj donacis dekmilojn da eŭroj. Krome surprize malaperis el la reto la persona paĝaro de Flávio Rebello.

Dume la evento-sciiga ĉefa parto ne plu estis renovigita, sed en la blogaro aperis novaj enskriboj. La situo de la portalo estas iom nebula ankoraŭ en marto de 2007. Estis anoncite ke la retportalo refunkcios en septembro 2007, sed neniaj novaj mesaĝoj de la "nova administranto de Ĝangalo" sekvis la unuan anoncadon.

[redakti] Praktikado

Hambre

Iu ĉasisto en Afriko estis survoje ree al la tendejo en vespero, kiam grandega leono elvenis el la ĝangalo, en distanco de nur sep metroj. Kiam la leono eksaltis, la ĉasisto pafis per sia lasta kuglo kaj maltrafis. La leono saltis tro longe kaj surteriĝis kvin metrojn malantaŭ la ĉasisto, kiu nun sukcese forkuregis al la tendejo.
En la posta tago la ĉasisto iris el la tendejo, por ekzerci sin iomete pri pafado al proksimaj celoj. Li aŭdis strangan bruon en la arbustaro kaj esploris pri tio. Estis la leono, kiu…ekzercas sin pri longsaltado.

[redakti] Nerda noto

En multaj lingvoj de la hindia subkontinento, inkluzive de hindia anglalingvo, la vorto ĝenerale signifas iu ajn sovaĝan, nevartindan, aŭ nekultivindan kamparon, inkluzive de arbaro, veprolando, aŭ dezerto-pejzaĝoj.

[redakti] Literaturo

Pri la temo, Wolfram Diestel verkis la originalan verkon Perversoj el la Ĝangalo.

Aliaj lingvoj