Ĝenovo
El Neciklopedio
| PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!! Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj la Mamma Camorra se la prende con te, kaco! | |
"Siamö padani abiamö ün söniö nel cuöře, brüžare il třicölöre, brüžare il třicölöre!"
~ Faŝisto pri Ĝenovo
"En nia vilaĝo estis jam bariloj. Kial? Por ke la dombestoj ne vagadu dise"
~ ĝenovano pri Ĝenovo
"Pardonon. Pri ĉi tiu afero mi ne povas skribi en Esperanto"
~ Meduzo
"Tre interesa ! mi atendos senpacience la sekvon"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
Ĝenovo [ĵз'nævo] (Aurelia allobrogum) estas urbo proksima al Ĝenevo kaj najbara al Ĝenivo, iom malproksima de Ĝenavo kaj Ĝenuvo. Ĝenovo estas ĉefurbo de la samnoma kantono Ĝenovo, ĉe la okcidenta rando de lago Lemano, kie elfluas la rivero Rodano. Je la 31-a de decembro 2007 ĝi havis 185.726 enloĝantojn. La plejparto el ili parolas la francan, kiu estas la oficiala lingvo de la urbo kaj kantono.
Aliajn aferojn mi tute ne scias kaj ili ne gravas al mi.
Enhavo |
[redakti] Historio
La pravilaĝon fondis la kelta popolo de la Alobrogoj. Cezaro vokis tiun vilaĝon Geneva (Bellum gallicum, 1:7). En 414 ĝi fariĝis 22-a kantono de la Svisa Konfederacio.En la Mezepoko ĝi estis unu el la italaj Maraj Respublikoj kune kun Venecio, Amalfi kaj Pizo. La Ĝenova Respubliko, kiu ampleksis la hodiaŭan Ligurion kaj koloniojn en Mezoriento, Grekio, Nordafriko kaj Korsiko, apartenis al la napoleona Unua Franca Imperio ĝis 1813. Finfine en la jaro 1915 ĝi estis aneksata de Piemonto.
Aliajn aferojn mi tute ne scias kaj ili ne gravas al mi.
[redakti] Alpa Raso
La supera alpa raso, kiu loĝas en nordo de Italio, estu unu el la subkategorioj de la historia antropologia koncepto de eŭropeca kaŭkaza raso. Ĝi difiniĝis per antropologoj fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento, kaj tre konatis tiam, kvankam nuntempe la termino estas apenaŭ plu uzata. La "alpa raso" priskribu la gvidajn ĝeneralajn korpajn trajtojn de la nuntempaj etnaj populacioj de iuj partoj de centra, suda kaj orienta Eŭropo kaj iuj partoj de centra kaj okcidenta Azio: anoj de tiu raso havu prefere rufe brunajn harojn, estu iel malpli altaj, havu malpli larĝajn ŝultrojn, kaj havu iom malpli helan haŭton ol tiuj karaktizitaj anoj de nordia raso.
[redakti] Esperanto
Unua Esperanto-grupo aperis tie en 1910, La Ĝeneva societo de esperanto "La Stelo", kies nomo estas tre originala. Unua organizo por instruado de Esperanto estis "Liguria Instituto de Esperanto" starigita en Ĝenovo en 1910 de doktoro Alfredo Stromboli, kiu en tiu jaro fervore propagandis, starigante en 1911 la asocion IEA, kiun li prezidis, kaj la 2-an nacian kongreson en Ĝenovo en 1911.
Aliajn aferojn mi tute ne scias kaj ili ne gravas al mi.
[redakti] Pardonu!
Diras turisto al ĝenovano:
-- Pardonu min, mi serĉas la stacidomon.
-- Mi pardonas vin, serĉu ĝin trankvile!
