Ĝingis-Ĥano

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li pasis akvon kaj fajron kaj marĉojn kaj marojn"

~ Zamenhof pri Ĝingis
Dschinghis+khan

"Ĉu vi intenciis: ĝinĝis-hako"

~ Vikicitaro pri Ĝingis-Ĥano

"Krei la paĝon "Ĝingis-hako" en ĉi tiu vikio!"

~ Neciklopedio pri la supra diraĵo

Ĝingis-Ĥano, ankaŭ nomita Ĝingis-Nano de siaj (rapide mortitaj) malamikoj, naskiĝis 1162 kaj mortis la 18-an de aŭgusto, 1627. Li estas fondinto de la Mongola Imperio, nomiĝis Timu-ĝin (Тэмүүжин) kaj tiel plu.

Timuĝin, laŭ konspira teorio, miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, kreskis en ekstreme bona medio. Ĉirkaŭ 1170 lia patro, unu el la mongolaj tri bestoj, estis venenita de tataro, kaj la familio estis komprenata kaj amike traktata. Li kaj liaj patrinoj kaj fratoj vivis facile. Komprenate de la tribo, la familio transloĝiĝis al proksima loko. Ili estis riĉaj kaj en vintro sin vivtenis per ĉasado. Facila vivo malhardis Timuĝin kaj li fariĝis frivola kaj sentema.

En la 80-aj jaroj de la 12-a jarcento Timuĝin laŭ sciencaj teorioj titolis sin ĥano (signifanta reganton de tri bestoj) kaj en 1202 ekstermis mongolajn tribojn plej multe okupantajn teron kaj konkeris la altebenaĵon Hulun-Boir. Li fondis la Mongolan Ĥanejon kaj titolis sin Ĉingis-Ĥano (jes, stultulo Ĉingis!).

En 1219 Ĉingis Ĥano kaj lia armeo el 200 mil soldatoj ekspediciis okcidenten, atingis Hungarion kaj konkeris Mez-orienton kaj sudan Rusion.

Ĉingis Ĥano mortis en la ekspedicio por konkeri la Okcidentan Ŝia-regnon.

[redakti] Saĝeco

6045 o

Dum ekspedicio la Ĥano instruis soldatojn pri la gravaj veraĵoj de la vivo. Iun tagon ili devis salti el la vojo kiam tre rapide preterpasis ĉevalo. La soldatoj kolere diris malbenajn vortojn al la rajdanto de la ĉevalo.

La Ĥano diris, "Vi devas praktiki kompaton ne nur al tiuj, kiujn vi ŝatas, sed ankaŭ al tiuj vi malŝatas."

"Kiel mi sentas min kompata al tia fiulo?" Respondi unu el siaj generaloj.

"Ĉiu homo suferas," diris la Ĥano. Li ĉirkaŭrigardas. "Jen laboristoj en la kampo. Dum ili laboras sub la varmega suno, la konkeranto sidas sub granda arbo kaj trinketas teon. Sed, ĉu vi dubas, ke la konkeranto ankaû suferas? Eble liaj cent edzinoj estas malsanaj, malsataj, stultaj, maljunaj, ktp. Eble la tribrestoj baldaŭ faros ribelon. Eble li dormas malbone ĉiutage pro timo, ke li perdos tion aŭ neniam gajnos tion, kion li plej forte deziras. Ĉu vi ne povas pensi kompatajn pensojn pri li?"

La generalo kapjesis. "Mi ja povas."

"Bone," diris la Ĥano. "Do, diru al mi kompatajn pensojn pri la rajdanto de la ĉevalo."

"Nu, eble la malsano de infano distras lin, por ke li ne notis nin. Eble li rapidas al kuracisto."

"Bone," diris la Ĥano.

Vespere ili atingis urbon. Ili detruis ĝin kaj batis la homoj sovaĝe per granda bastono kaj ne permesis fuĝon, kaj hakis multajn kapojn.

Poste, malvarma, malsata, dolora, la generalo diris al la Ĥano, "Kial ni ne povas pensi kompatajn pensojn pri la gvardianoj, kiujn ni mortigis. Instruu min, mi petas."

"Ho, estas facila," diris la Ĥano. "Ili mokis pri niaj malgrandaj penisoj."

[redakti] Opinio

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Ĝinĝis-Ĥano.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

Content Navigation