Ĥtulho
El Neciklopedio
"Ph'nglui mglw'nafh Cthulhu R'lyeh wgah'ngal fhtagn."
~ Adoristo de Ĥtulho
"Domi suae in urbe R'lyeh Chtulhu et somniat et exspectat' significat"
~ la Papo pri la supra diraĵo
"Mi ne komprenas!"
~ Usonano
"Tranĉ! Jen por vi!"
~ Adoristo
"Ĉu li iam ajn kombas tiujn tentaklojn? Li aspektas al mi kiel maljuna ebria kosmonaŭto kun senbriligita medalo el la Milito de la Mondoj."
~ Marsanino pri Ĥtulho
Laŭ unu skolo de kreada scienco, la Granda Ĥtulho (el la rljeha [ˈχɬʊl.ɬuː] aŭ per latinaj literoj Cthulhu) estas la tentaklulo, kiu kreis ĉiajn vivulojn, por ke ili dancu, kriegu, mortigu unuj la aliajn, kaj amuziĝu multe.
Enhavo |
[redakti] Kial oni kredas je li?
Nu, por la adoristoj, neniu pruvo necesas; kaj por nekredantoj neniu pruvo sufiĉus.
[redakti] Nomoj
Laŭ malnovaj manuskriptoj, la vera nomo de Ĥtulho estas malprononcebla de homoj. Estas sekve multaj tradiciaj formoj de prononco kaj skribo de Lia nomo: Cthulhu ut Tulu, Clulu, Clooloo, Cthulu, C'thulhu, Cighulu, Cathulu, Kathulu, Kutulu, Kthulhu, Q’thulu, K'tulu, Kthulhut, Kulhu, Kutunluu, Ktulu, Cuitiliú, Thu Thu, et aliis modis scribebatur. Malgraŭ tio, oni pensas ke la plej taŭga formo estas la portugala vorto Entulho.
[redakti] Argumento el dizajno
Tamen, ofte citata pruvo estas la argumento el dizajno.
Laŭ tiu argumento, la ekzisto de akraj ungegoj, dentegoj, kaj venenaj pikiloj estas forta indiko por freneza dizajno; alivorte, por la ekzisto de dizajninto, kiu ege amas doloron kaj sangverson.
[redakti] Ĉu li kreis la homon?
Nur la homo ne havas naturajn armilojn.
Sed la kreinto donis al la homo tian menson, ke li povis antaŭ longe inventi la bumerangon. Tiu armilo tre taŭgas, ne nur por ĉasado kaj batalado, sed ankaŭ por sinmortigo. Se ĝi ne trafas alian ulon, ĝi revenas, kaj trafas la kapon de la ĵetinto.
Kaj pli ĵuse la sama homa menso inventis la atombombon.
Kia kreinto povus krei menson tian?
[redakti] Katolika vidpunkto
Oni demandis al eminenta katolika teologo, Jozefo Ratvizaĝo, pri la dokumento Voko de Ĥtulho.
Li respondis trankvile:
"Jes, mi legis. Fascina teksto... Sed, en la fina ĉapitro, la mirinda estulo estas perforte mortigita, kaj poste li revenas al la vivo. Tia afero povas okazi en mito, certe. Sed ĉu povas en historio?"
[redakti] Vatikana Manuskripto
Malgraŭ la opinio de la nuna Papo estas tre malnova manuskripto en Vatikana Biblioteko pri Ĥtulho, kiu diras:
- Cthulhu deus horribilis et sinister et antiquissimus apparet. Antiquissimis temporibus deus ex cosmo ad terram planetam pervenisse narratur.
- Nostra aetate deus una cum aliis deis dormit in urbe R'lyeh in Oceano submersa. Et sunt homines qui etiam nostra aetate deum venerentur. Pars cultus est carmen "Ph'nglui mglw'nafh Cthulhu R'lyeh wgah'nagl fhtagn" Latine dicens 'Domi suae in urbe R'lyeh Chtulhu et somniat et exspectat.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Rljeha lingvo
- Naturo
- Ĥtulha ludo
- Gne
- Zamenhof (la vera kreanto, laŭ Esperantistoj)