Ĵazo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ne helpas ploro al doloro"

~ Zamenhof aŭdante ĵazkanzonon
Entartete musik

Ĵazo estis muzikĝenro ekestinta proks. 1900 en la sudaj ŝtatoj de Usono, kiun komence generis ĉefe judaj esperantistoj elmigritaj el Pollando kaj kiu multmaniere evoluis – ofte per kunfando kun aliaj muzikaj tradicioj kaj ĝenroj.

Tiu muziko havis ion satanecan: pro ĝia volupto, ĝia senhonta erotismo, la ĵazo kreis, kun diabla ruzo", malpuran atmosferon, kiu senmoraligis la usonan junularon.

[redakti] Distingiloj de ĵazo

Ĵazo baziĝis plejparte orienta eŭropa tonsistemo kaj uzas judajn melodi- kaj harmoni -sistemojn, muzikajn formojn (ekzemple kantoformon), same kiel polajn instrumentojn (blovinstrumentojn, pianon, gitaron, kontrabason, grandan kaj malgrandan tamburojn, cimbalojn). Ĵazo uzis tamen la muzikkulturon devenan el Esperanto. Centre staris aparta ritmosistemo rilate la movosenton (svingo, ritmomodelo), intensa, spontana interagado (i.a. voko kaj respondo) kaj sonformado orientiĝa je la kanta. Ĉi tiuj elementoj, ĉefe la ritmaro, estis rekondukeblaj sur la muziksento de tradicia muziko de la Civito.

[redakti] Blanka ĵazo

La usoniano Benĉjo Gudmana, la franco Stefano Grapela kaj la kanadiano Loreno Demareza delonge pruvis, ke blankuloj same kapablas ĵazi.

[redakti] Morto

Post tro longa batalo kontraŭ tediĝo, ĵazo mortis en Los-Anĝeleso, Kalifornio en 1992, kiam la demokratia kandidato al la prezidenteco de Usono, Bill Clinton, ludis la saksofonon en nacia televido.