Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso
El Neciklopedio
"Por kio bonas fiŝkolbaso,
sen poemo pri melaso?
Nu, vi fiŝsenostigisto,
estas mi Esperantisto.""Ĝi estas nek viando, nek fiŝo"
~ Zamenhof pri fiŝa kolbaso
"La mensogo estas kiel neĝobulo, ju pli longe oni ruligas ĝin des pli ĝi grandiĝas"
~ Lutero pri tiu ĉi artikolo
"Mi tre ĝojas!"
"Oni povas trovi ĝin en preskaŭaj ĉiuj vilaĝoj en Japanio"
~ Meduzo pri Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso
"Ĉio havas finon, sed la kolbaso havas du da ili"
La Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso estis magazino pri la klasika kuirarto de Atlantido.
Enhavo |
[redakti] Ilustraĵoj
Oni memoras la ĵurnalon grandparte pro la bildoj, ekz. "Tri lesbaninoj kun unu salamo".
![]()
![]()
![]()
[redakti] Lingvoj
Kvankam la enhavo estas plejmulte en la angla, kelkaj fietaj skribaĵoj aperis en Latino, Volapuko, aŭ eĉ Esperanto, sendube por eviti cenzuradon.
[redakti] Legantaro
La magazino popularis ĉefe en Brazilo, kaj legantoj estis tiaj homoj, kiaj rigardas televidajn seriojn el Aŭstralio.[redakti] Kritika pritakso
La graveco de la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso estis agnoskita de la Tempoj Suplemento pri Alta Edukado, per la sekvantaj vortoj…
"La serĉo por elstare malfamaj ĵurnaloj jam ĝenis legantojn, kiuj konas Esperanton. Pluraj kontaktis nin, post kiam oni kandidatigis la aŭstralian publikigaĵon Esperanto sub la Suda Kruco; kaj ili sciigis nin, ke la ĵurnalo estas nek akademia, nek, laŭ ili, malfama... Ni volus pardonpeti al la legantoj de Esperanto sub la Suda Kruco, kaj ni atendas plendojn el abonantoj de la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso kun preteco."
[redakti] Jaro de Fiŝa Kolbaso
Oni deklaris 1952 "Jaro de la Fiŝa Kolbaso" kaj 1962 "Jaro de la Blanka Kolbaso" sed nenio okazis, ambaŭfoje.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Por pli da informoj pri longaj dikaj aĵoj, vidu: Zepelino.
[redakti] Ekstera ligilo
Longa dika artikolo en la angla, kun citaĵo el la Tempoj pri la Ĵurnalo: