Ŝafo

El Neciklopedio

Alidirektita el Ŝafaĵo
Iri al: navigado, serĉi

"Ŝafaro harmonia lupon ne timas"

~ Zamenhof

"VEKIĜU, ŜAFECULOJ!"

~ Frenezulo pri kio ajn

"Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo"

~ Psalmaro 100:3

"Kaj vidante la homamasojn, li estis kortuŝita pri ili, ĉar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel ŝafoj ne havantaj paŝtiston"

~ Mateo 9:36
Ŝafo

Ŝafo estas lana besto.

[redakti] Buĉado

0884 n

Pro eksuspekto oni prevente decidis buĉi 10 000 sanajn ŝafojn en Britio. Oni _analizos_ ilian sangon _post_ la amasbuĉado, por kontroli, ĉu tiu decido _estis_ necesa. Kiel diris Jesaja 53:7 : ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, ĝi ne malfermis sian buŝon.

[redakti] Esperanto

Al la ŝafo dediĉis sian atenton jam Z, kiu en 1892 aperigis en „La E-isto“ kelke da ŝafproblemoj. Same okupis sin pri la ŝafo en 1910 la „German-Aŭstria E-isto“, kies ŝafan fakon gvidis S. Steiner. En la plej nova tempo estis HDE kaj „La S­ulo“, kiuj okupis sin per la ŝafaĵoj. Gravan atenton por tiu ĉi ludo mon­tris UEA per fondo de modela ŝaf­angulo en 1921 en sia oficiala organo. Ĉi tiu ŝafangulo estis seninterrompe daŭrigata ĝis 1927. Ĝin red. per sia ŝafarto jam konata faka verkisto Fr. Hájek el Praha. La angulo reprodukt­is ne nur la kutiman materialon, sed alportis ankaŭ sufiĉe da originalaj problemoj de alta arta nivelo. Aktive partoprenis en ĝi 170 s-anoj, aparte­nantaj al 35 nacioj.

Al la 3-a kongreso de la tutmonda organizaĵo de la ŝafistoj, 1926 en Bu­dapest, estis proponite de P. Bal­kányi kaj Fr. Hájek uzi E-n por la organizaj aferoj. La propono ne es­tis por la nuna tempo akceptita, sed la organo de la federacio klarigis sin preta akcepti kunlaboraĵojn presot­ajn en E.

E montris ankaŭ novan vojon al la ŝafa problemarto, ebligante la kun­laboron de diversaj problemskoloj.

[redakti] Ŝafaro

En la ŝafaron de la tuteco ne falas la teŭrgiuloj (en Ĥaldeaj Orakoloj fragmento 153.)

[redakti] Bredado

23d764e3 o

Ŝafbredado estas gravega, pro tio, Biblio donas multaj leĝoj kaj regulojn pri tio:

Luko 15:4-7

Kiu el vi, havante cent ŝafojn kaj perdinte unu el ili, ne forlasas la naŭdek naŭ sur la stepo, kaj iras, por serĉi tiun, kiun li perdis, ĝis li ĝin trovos? Kaj trovinte, li ĝin metas sur siajn ŝultrojn, ĝojante. Kaj reveninte domen, li kunvokas siajn amikojn kaj siajn najbarojn, dirante al ili:Ĝoju kun mi, ĉar mi trovis mian ŝafon, la perditan. Mi diras al vi, ke tiel same estos ĝojo en la ĉielo pro unu pekulo, kiu pentas, pli ol pro naŭdek naŭ justuloj, kiuj ne bezonas penton.

Jeĥezkel 34:1-31

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas. Tial, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, la Eternulo: pro tio, ke Miaj ŝafoj fariĝis rabataĵo, kaj pro foresto de paŝtisto Miaj ŝafoj fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, kaj Miaj paŝistoj ne serĉis Miajn ŝafojn, kaj la paŝtistoj paŝtis sin mem, sed Miajn ŝafojn ili ne paŝtis - pro tio, ho paŝtistoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ la paŝtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn ŝafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la paŝtadon de ŝafoj, kaj la paŝtistoj jam ne plu paŝtos sin mem, kaj Mi savos Miajn ŝafojn el ilia buŝo, por ke ili ne plu estu manĝaĵo por ili...

Johano 21:17

Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, ĉu vi min amas? Petro ĉagreniĝis, ke li diris al li la trian fojon:Ĉu vi min amas? kaj respondis al li: Sinjoro, vi scias ĉion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li: Paŝtu miajn ŝafojn.

Psalmaro 23:1-6

Psalmo de David. La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

[redakti] Intervjuo

0963 n

Ĵurnalisto intervjuas ŝafiston.

- Bonvolu diri, kiom kilogramoj da herbo formanĝas ŝafo dum 1 tago?
- Kia ŝafo, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple blanka.
- Nu, la blanka formanĝas 1,5 kilogramojn.
- Kaj la nigra?
- Same – 1,5 kilogramojn.

- Bonvolu diri, kiom litroj da lakto donas ŝafino?
- Kia ŝafino, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple blanka.
- Nu, la blanka donas 3 litrojn.
- Kaj la nigra?
- Same – 3 litrojn.

- Bonvolu diri, kiom da viando enhavas unu ŝafo?
- Kia ŝafo, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple blanka.
- Nu, la blanka enhavas 10 kilogramojn.
- Kaj la nigra?
- Same – 10 kilogramojn.

La ĵurnalisto nervozas:
- Nu, la lasta demando: kiom da lano donas ŝafino, kiam vi ĝin tondas?
- Kia ŝafino, ĉu nigra aŭ blanka?
- Nu, ekzemple nigra!
- Nu, la nigra donas 500 gramojn.
- Kaj la blanka?!
- Same – 500 gramojn.

La ĵurnalisto krias:
- Kial do vi ĉiam demandas, ĉu nigra aŭ blanka?! Ja ĉiuj respondoj estas la samaj por ili!!!
- (enpensiĝinte) La nigraj... estas miaj ŝafoj...
- Kaj la blankaj?!
- Same – miaj.

[redakti] Rabado de ŝafoj

Johano 10:1-16

Vere, vere, mi diras al vi: Kiu eniras en la ŝafejon ne tra la pordo, sed aliloke suprengrimpas, tiu estas ŝtelisto kaj rabisto. Sed kiu eniras tra la pordo, tiu estas la paŝtisto de la ŝafoj. Al tiu la pordisto malfermas; kaj la ŝafoj aŭskultas lian voĉon, kaj li alvokas laŭ nomoj siajn proprajn ŝafojn, kaj elkondukas ilin. Kaj kiam li kondukis eksteren siajn ŝafojn, li iras antaŭ ili, kaj la ŝafoj lin sekvas, ĉar ili konas lian voĉon. Kaj fremdulon ili ne sekvos, sed forkuros de li, ĉar ili ne konas la voĉon de fremduloj.

[redakti] Klasikaĵo

Quid appellas agnum sine crura, caput et cauda?

Nubes.

Content Navigation