Ŝakespiro
El Neciklopedio
"Estas ja bone konate, ke ŝekspiro ne estas vino, sed fromaĝo"
~ Blondulino pri Ŝakespiro
"Merkrede mi parolos pri la vivo de Ŝekspiro, kaj ĵaŭde kaj vendrede ni legos liajn verkojn"
~ Studunto pri Ŝakespiro
"Ŝekspiro suĉas bone"
~ usonano pri Ŝakespiro
"Ĉe vulpoj ĉiam naskiĝas nur vulpoj"
~ Zamenhof pri alia afero
"Tiuj deklaroj estas simple neakcepteblaj!"
~ Renato Corsetti pri la supraj diraĵoj
"Kia mondo estus sen Ŝekspiro?"
~ italo pri Shexpiro
Nur 16km for de Warwick troviĝas Stratford-upon-Avon, la urbo plej konata ĉar tie naskiĝis la angla dramatisto Ŝekspiro kaj la kosmetikindustrio Avon, ĉe kiu li laboris dum sia infanaĝo. Post, kiam adoleskanto, inter la jaroj 1585 kaj 1992 li komencis labori en Londono kiel travestita aktoro, ĉiam en inaj roloj. al li ankaŭ apartenis parto de Londona geja prostitua kompanio titolita "La viroj de lordo Chamberlain" (angle: Lord Chamberlain's men), kiu poste estis konata kiel "La viroj de reĝo" (angle: King's men).
Pri Ŝakespiro estas en Esperanto la biografio "ŜEKSPIRO, LA VIRINO, LA REVO" (dulingva teksto esperantlingva/itallingva), verkita de Valerio Vado.
[redakti] Mensogulo
Kiel ĉiuj teatranoj, Ŝakespiro estis mensogulo. Ĉiuj historioj rakontitaj de li estis grandaj mensogoj! La homoj pri kiuj li verkis aŭ ne ekzistis aŭ ne diris tion, kion li diris ke ili diris!
Foje, li verkis teatraĵon kaj ricevis subvencion de riĉa maljuna vidvino por surscenigi ĝin. En provludo li demandis la maljunulinon: “Kiom da jaroj vi havas?” “Pro kio vi deziras tion?” apatie demandis la vidvino.
“Sinjorino,” la aŭtoro tuj eksplikis, “mi volas scii nur, en kia aĝo la virino estas plej bela.”
[redakti] Ĉu Ŝakespiro estas lingvo?
Laŭ brazila verkisto Machado de Assis (1839-1908)
- Iam kiam ne plu estos brita imperio, nek usona respubliko, estos Ŝekspiron; kiam oni ne plu parolos la anglan, oni parolos Ŝekspiron.
Ĉu Ŝakespiro estas planlingvo kiu celas finan venkon?
[redakti] Ĉu Ŝakespiro bonigas la lingvon?
Multaj legis Ŝekspiron, do li devas esti bona. Kaj Ŝekspiro ne estus bona, se ne la lingvo ne estus bona. Do la angla estas bona. Kaj vidu, anglalingvanoj koloniigis distancajn kontinentojn kaj lanĉis spacnavedojn, kaj tio apenaŭ eblus, se ilia lingvo estus tia aĉa kaĉo kiel supozeble la plej multaj aliaj lingvoj estas. La angla devas esti pli bona ol ekzemple la sveda, ĉar alikaze ankaŭ la sveda havus sian Ŝekspiron. Ĉu Esperanto havas Ŝekspiron? Ne, jen vidu. Tio ja devas ion signifi
