Ŝako
El Neciklopedio
"Ne el ĉiu ligno oni faras violonon"
~ Zamenhof pri ligno uzita por fari ŝakpecojn
Ŝako estas nerda ludo invetita de Vulkanoj.
La bazaj reguloj estas:
- Venkas la ludanto, kiu unue perdas ĉiom da la proprajn pecojn.
- Se mankas leĝaj movoj al ludanto, venkas la ludanto, kiu havas la plej malmultajn pecojn sur la tabulo.
- Nur peonoj estas en la eka pozicio. Kiam la ludo komencas, ludantoj arbitre metas iliaj pecoj sur la tabulo.
- Ambaŭ ludantoj ludas samtempe, sen alternado.
- La reĝo estas traktata kiel iu ajn de la aliaj pecoj.
- Peono rajtas rangaltiĝi al iu ajn peco alie de peono—eĉ al reĝo. (Do estas eble, ke ludanto havos plurajn reĝojn sur la tabulo!)
- Arokado estas nevalida movo.
- Se ludanto povas kapti iun ajn pecon de la kontraŭulo, tiu devas kapti ĝin.
[redakti] Atomoj
La nombro da pozicioj de la ŝakpecoj sur la ludtabulo superas la nombron da atomoj en la Universo.
[redakti] Komputilo
La komputiloj povas analizi inter 6 kaj 8 milionoj da ludmovoj en la ŝako... sekunde.
[redakti] Pecoj
En ŝako estas pecoj, kiuj havas malsamajn nomojn kaj funkciojn:
Ŝak-pecoj:
Fluganto fariĝas drako, oblikvulo fariĝas draka ĉevalo, kaj aliaj pecoj fariĝas orgeneraloj (same kiel soldatoj fariĝas damoj).
