Ŝarko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Banado kun ŝarko
"En ĉiu brusto estas sia gusto"
~ Zamenhof pri alia afero

"For de mi estu ellaborado de reguloj por ĉiuj"

~ Milokula Kato

"Ŝarko portas siajn dentojn,
En vizaĝ', por nutri sin.
Maĉjo portas la tranĉilon,
Sed ne vidas oni ĝin."

~ Bertolt Brecht "Mackie Messer"

"Jes ja, ŝajne"

~ Hans-Georg Kaiser

Ŝarko estas granda fiŝo, kiu havas kartilagon anstataŭ oston. Ĝi ankaŭ havas dentojn grandajn akrajn. Ŝarkoj ofte manĝas homojn. Sed homoj eĉ pli ofte manĝas ŝarkojn.

107q2hw.jpg

Enhavo

[redakti] Anatomio

La ŝarko havas naĝilon sur la dorso. Ĉi tiun naĝilon oni nomas la "dorsa naĝilo". Vidu: Dorso.

[redakti] Konduto

La ŝarko ĉasas aliajn fiŝojn, marajn mamulojn, krokodilojn, kaj esperantistojn. Ĝi estas allogata de sangoverso, kaj pro tio ofte troviĝas en kinejoj.

[redakti] SOS

Kial, kiam ŝipo sinkas, oni krias "Unue virinoj kaj infanoj!"?
Ĉar poste la ŝarkoj ne plu malsatas....

[redakti] Scienca signifo

Sarkojkajtogroj.jpg

Troviĝas laguno en la Pacifiko, kie la insulanoj nutras sin nur per ŝarkoj, kaj la ŝarkoj nutras sin nur per insulanoj. Darvino vizitis la lagunon, kaj tie malkovris la ekvilibron de la naturo. Bone, tie ĉi oni devas meti kelkajn liniojn, sed, mi ne scias kion skribi plu.

[redakti] Ŝarkoj kaj kosmonaŭtoj

En la fruaj jaroj de la spaca vetkuro, kiam usonaj kosmoŝipoj paraŝutis en la maron, la ŝipanaroj ofte estis perditaj pro ŝarkoj.

[redakti] Kultura signifo

1331355324291.png

Frato Ŝarko (Frère Jacques) estas fama franca kanto. Jen traduko...

Frato Ŝarko, Frato Ŝarko,
Ne dormu. Ne dormu.
Manĝu la delfenojn. Manĝu la delfenojn:
Tri, du, 'nu. Tri, du, 'nu.

Maĉjo Tranĉilo (Mackie Messer) estas germana

Ŝarko havas siajn dentojn,
Kaj ĝi portas en vizaĝ'.
Portas Maĉjo la tranĉilon,
Tamen ne sen kamuflaĵ'.

[redakti] Malsamo

1804330610 n.jpg
-- Panjo, ĉu mi povas naĝi en la maro?
-- Por vi estas malpermesite, char tie estas multaj ŝarkoj.
-- Sed ankaŭ paĉjo naĝas...
-- Jes, sed li havas vivasekuron.

[redakti] Sekura konsilo

Ni rekomendas, ke vi zorge kontrolu la banujon por ŝarkoj, antaŭ ol vi banas vin.

[redakti] Evitilo

Turisto sur la plaĝo aĉetis kremon, kiu naŭzas ŝarkojn. Post kiam li ŝmiris sin, demandis la vendiston:

-- Ĉu vere nun jam ne manĝos min la ŝarkoj?
-- Sed eble jes. Nur kun abomeno, sentante fortan naŭzon dume.

[redakti] Vidu ankaŭ


Vikipedio havas pedantan artikolon pri la ŝarko.
wikia