Ŝato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Nson

"Malŝparulo ĝuas nelonge, avarulo neniam"

~ Zamenhof pri ŝato

Ŝato estas, kiel amo, filozofiaĵo.

Se oni rigardas en PIV, oni trovas ke fakte oni ne devus uzi la vorton tiel ofte kiel ni emas. Laŭ PIV oni amas ĉion, kio plaĉas al la spirito, korosensoj; oni ŝatas tion, kies valoron oni opinias granda; ekz: kiel kuracisto mi ŝatas la gadoleon, sed persone ĝin mi tute ne amas. Pro nacilingvaj kutimoj, multaj uzas ŝati anstataŭ ami, kiam la objekto ne estas personnomo, ekz.: ŝati kafon, sukeron, danci. Tia uzo, kvankam ofta, estas kontraŭa al la Zamenhofa difino kaj uzado, kaj krome ne kongruas kun la senco de malŝati. Malgraŭ PIV, ĉiuj tamen uzas ŝati laŭ la malrekomendita maniero.

[redakti] Etimologio

La etimo de ŝati estas "schätzen" (germana) kiu mem devenas de Schatz (trezoro). La origina signifo estas "alte taksi". Estas interese scii, ke la ideo "alte" malaperis en kelkaj esprimoj en la germana. Nuntempe, "schätzen" povas esti tradukita diversmaniere, depende de la kunteksto: estimi, aprezi, ŝati, taksi, opinii.

[redakti] Opinio

Laŭ mi la vorto "ŝati" la signifon "ŝati" havas. ;-). Se mi diras, ke mi la aspekton de domo "ŝatas", mi fakte "ŝatas", ne "aprezas" aŭ "aprobas". La sama afero validas se mi diras, ke mi ion "malŝatas" . Mia opinio fakte baziĝas je "efektiva lingvouzo" de tiuj kiuj uzas la lingvon Esperanto.

[redakti] Alie

Se la manĝaĵo (ĵus manĝita) ne plaĉas al vi, vi ne povas diri "mi ŝatas la manĝaĵon" parolante pri la manĝitaĵo.


En restoracio:

_ Mi aprezas la manĝaĵon, ĝi estas fajne kaj ĝustnivele spicita, ne tro ne maltro.

_ Ordinare mi ne ŝatas ĝin sed vi pravas: ĉi tiu tre bongustas.

_ Hejme mi ne povas tiajn proponi ĉar ne ĉiuj aprezus la spicojn, bedaŭrinde.

_ Ja, ĉe ni tiun manĝaĵon sen la spicoj mi fojfoje proponas, ĝi taŭgas al tiuj kiuj ŝatas manĝadi.

Aliaj lingvoj