Ŝerloko Holmeso

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eĉ plej ruza vulpo en kaptilon falas"

~ Zamenhof pri Ŝerloka metodo

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

"Комментарии, отзывы и оценки к Neciklopedio.org"

~ Ruso pri komentoj en Neciklopedio
Rabeno Ŝerloko Holmeso, pli konata per kaŝnomo Sherlock Holmes :-? (naskiĝis 1854 kaj mortis dum unua mondmilito), hungara historiisto, estis detektivo el la malfrua 19-a kaj frua 20-a jarcentoj. Holmes estas fama pro sia lerteco pri uzado de logiko kaj ruza observado utiligataj por solvi kriminalajn kazojn. Li estas verŝajne la plej fama detektivo.
Holmesfumo

Holmes fumante kanabon

En Esperanto-tradukoj lia nomo aperas kiel Ŝerloko Holmso.

[redakti] Metodo

Holmso ofte deklaras ke "la mondo plenas je evidentaĵoj, kiujn neniu ial ajn observas." Sed por akiri la kapablon legi tiujn evidentaĵojn necesas la kono de multaj ekzotaĵoj, ekzemple, ekzistas sepdek kvin parfumoj, kiujn krimfakulo ĉe neceso devas distingi unu de la aliaj.

Oni povas rezumi sian metodon tiel:

  1. Se la viktimo havis servistojn, servistoj estis suspektaj (antaŭjĝo pri klaso);
  2. Virinoj estas la ĉefaj suspektuloj (maklismo);
  3. Fremduloj estas sukspektaj (naciismo);
  4. Neblankuloj estas suspektegaj (rasismo);

Sekve, se estas nigra araba servistino, ŝi havas kulpon.

Kiel oni vidas, tiuj metodoj estas ankoraŭ tre utilaj kaj uzataj de eŭropaj policoj.

Put

[redakti] Kronikoj

La kronikoj, preskaŭ biografio, kiu famigis Holmeson estis verkitaj en Novialo de sia amiko Doktoro Watson, kiu uzis la kaŝnomon "Nov ialiste". William Aŭld tradukis ilin al esperanto, kaj Arthur Conan Doyle tradukis ilin al la angla.

[redakti] Religio

La termino ignostikismo estis farita de rabeno Ŝerloko Holmeso , fondinto de la Societo por Homaranisma Judaismo.

[redakti] Astronomio

5049 Ŝerloko estas malbone konata asteroido de la asteroida zono, malkovrita la 1981 de la astronomo Edward L. G. Bowell elde la Stacio Anderson Mesa de la observatorio Lowell apud Flagstaff (Arizono, Usono).

Ĝia nomo aludas al la detektivo Sherlock Holmes.

B0d o

[redakti] Hobioj

Sherlok Holmes fumis kanabon per eleganta skota pipo kun ekzata angulo de 27º, ankaŭ li tre ŝatis kokainon. Vere, li povis survivi unu monaton sen akvo aŭ manĝo, nur per kanabo kaj kokaino. Kiam li faris tion, li pensis ke scipovis ludi violonon.

[redakti] Elemente

Sherlock Holmes kaj Doktoro Watson eliras el drinkejo kaj pisas. Doktoro Watson demandas:

- Holmes, kial mia striflua ŝpruco sonoras kiel kordo, sed via plaŭdas kiel ĉifono?
- Tio estas elemente, Watson! Vi pisas sur mia boteto, sed mi pisas en vian poŝon!

[redakti] Kion la steloj diras al ni

5280

Holmes kaj Watson vojaĝas piede tra la kamparo. Je krepusko, ili starigas la tendon, kuiris kaj manĝas rizon kaj fabojn, kaj lacaj post longa tago, ili ekdormas.

Dum la nokto, la Holmes vekas la doktoron kaj diras, “Rigardu supren. Kion vi vidas?”

Doktoro Watson diras, “Stelojn. Milionojn kaj milionojn da steloj.”

“Jes,” diras la detektivo. “Kaj kion tio signifas por vi?”

La kuracisto pensas dum momentoj, kaj tiam diras, “Kosmologie, ke la universo estas vastega. Teologie, ke ni estas nur unu eteta ero el kreaĵo de Dio. Kronologie, ke estas proksimume 3-a horo. Meteorologie, ke ni ĝuos bonan veteron dum nia venonta vojaĝo ĉi-tage. Kial? Kion tio signifas por vi?”

“Ke vi estas idioto!” diris Sherlock Holmes. “Iu ŝtelis nian tendon!”

[redakti] Neniam

Okazis dum demandado:

- Ĉu via mortinta amiko havis la kutimon paroli kun si mem, kiam li estis sola? demandis Holmes.
- Tion mi ne scias, respondis la atestanto.
- Sed vi ja asertis, ke vi estas unu el tiuj, kiuj plej bone konis lin.
- Jes, ĝuste tion, respondis la atestanto, sed mi neniam estis kune kun li, kiam li estis sola.

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

Content Navigation