Ŝtato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
220px-Pudukkottai flag.svg

"Sango bolas, juneco petolas"

~ Zamenhof pri sango

"La ŝtato estas la ĝusta plenumanto de tio"

~ Usonano pri ŝtato

"Kion oni al sia subkonscio kiel veron komunikas, tio fariĝas vero"

~ Joseph Murphy pri Ŝtato

"Stulteco streĉas"

~ Lutero pri ŝtato

"非国民(ひこくみん)とは、萌え"

~ ĉino pri ŝtato

"La radikala burĝaro provis funkcii sen religio kaj konstrui ŝtato surbaze de racio anstataŭ tradicio"

~ Trockij
Ts

"Mi legis pri tiu temo en la franca fama ttt-ejo LinŭFr.org"

~ nerdo pri Ŝtato

"Me nule reprimandas vu"

~ idisto pri la supra diraĵo

"Ĉu ni povus afiŝi fotoj de esperantinoj belegaj? Mi volas vidi iom."

~ Enuanto pri ĉi tiu artikolo

"Ĝi fikis min pli bone ol iu ajn."

~ Oscar Wilde pri ŝtato

Ŝtatoprinclando estas, laŭ PIV, "politika formo de malorganizita socio en nedifinita teritorio, kies registaro havas super la tiea loĝantaro regantan, leĝodonan, jurisdikcian kaj absolutan povon". Saĝaj redaktantoj de sankta ReVo aldonis ke kontraste al regno, ŝtato ofte implicas rilaton al siaj ŝtatanoj (mi pro mia stulteco tute ne komprenis tion, sed tiuj estas belaj vortoj).


Bandito, banditoj entreprenis defendi homojn, tribeton kontraŭ alia bandito, banditoj, rabista bando. Promesante ankaŭ, ke li/ili mem prirabos ne tiun tribeton... (sed prefere alian). Kontrakto inter terkulturistoj kaj rabistoj (rabi ne ilin, sed aliajn) fariĝis fundamento de ŝtato...

Aĉaj idistoj, por pravigi sin, fie diras ke Stato esas instituca politika komuneso okupinta definita interna ed extera suvereneso. Tiu estas klare mensogo, ĉar nur Esperanto povas esti internacia lingvo!

Kio.100

[redakti] Ŝtatoj kaj moroj

Ŝtatoj ne estas protektantoj de gentoj, kulturoj kaj moroj. Ili estas politikaj strukturoj por la plejbono de ĉiuj ŝtatanoj.

[redakti] Religio

La religio de Ŝtato, aŭ ŝtata religio, estas religia kredo altrudita de iu ŝtato al ĉiuj civitanoj, aŭ kiu ĉiukaze ĝuas apartan rekonon institucinivele kompare kun la aliaj religioj ĉeestaj en la lando. La altrudo de la religio de ŝtato estis tre ofta en la antikva epoko, ekde la Antikva Egiptio ĝis la imperia Japanio, ĝis la Romia Imperio. Tio ne okazas kompreneble sen la interesa kontribuo de la koncerna religioeklezio kiu sendube profitas de la monopoleco.

En multaj landoj eĉ se ne estas laŭjure proklamita la ŝtateco de religio, en la praktiko oni atribuas al la praktiko, lernado, ceremoniado kaj normala funkciado de la eklezioj diversajn privilegiojn, kio fakte estas alia tipo de ŝtateco de religio.

[redakti] Biblio

1 Samuel 8:4-9

Kaj kolektiĝis ĉiuj plejaĝuloj de Izrael kaj venis al Samuel en Raman, kaj diris al li: Jen vi maljuniĝis, kaj viaj filoj ne iras laŭ via vojo; starigu do al ni reĝon, por ke li juĝadu nin, kiel ĉe ĉiuj popoloj. Ne plaĉis la afero al Samuel, kiam ili diris: Starigu al ni reĝon, por ke li juĝadu nin. Kaj Samuel ekpreĝis al la Eternulo. Kaj la Eternulo diris al Samuel: Obeu la voĉon de la popolo en ĉio, kion ili diros al vi; ĉar ne vin ili forpuŝis, sed Min ili forpuŝis de regado super ili. Simile al ĉiuj agoj, kiujn ili faris de la tempo, kiam Mi elkondukis ilin el Egiptujo, ĝis nun, kaj kiel ili forlasis Min kaj servis al aliaj dioj, tiel ili agas ankaŭ kun vi. Nun obeu ilian voĉon, tamen klarigu al ili kaj sciigu al ili la rajtojn de la reĝo, kiu reĝos super ili.

[redakti] Ŝtato kaj Eklezio

La Ŝtato estas la plej malgranda frato de la Eklezio, kaj la patriotismo, tiu virto kaj tiu kulto de la Ŝtato, ne estas alia aĵo ol spegulbildo de la dia kulto. la Ŝtato ĉiam estis la heredaĵo de privilegiita klaso. Sed por la bono de la ŝtato oni bezonas, ke estu ajna privilegiita klaso, kiu interesiĝas por ĝia ekzisto, kaj ĝuste estas la solidara intereso de ĉi tiu privilegiita klaso, kio oni nomas patriotismo. La fiziologia elemento estas la ĉefa fundamento de ĉiu patriotismo, simpla, instinkta kaj brutala. Por kompletigi la trompon, tiun solidaran intereson de la privilegiita klaso oni kaŝas per popola intereso komparante la intereson de la kokinoj de la korto kun tiu de ilia mastro, kiu manĝas ilin, sub la trompa premiso, ke ĉiuj konsistigas tiun korton.

[redakti] Privatigo

Kiam la modernaj ŝtatoj privatigas siajn servojn, ili samtempe estigas fortegajn "komunismajn" regulojn por protekti la interesojn de la publiko kontraŭ la interesoj de la kapitalo. Ekzemple la privataj telefonkompanioj en Usono devas garantii universalan servon: se ies rimedoj ne permesas telefonon, la telefonkompanio devas provizi telefonon senkoste.

[redakti] Forgeseblaĵo

Oni devas kompreni, ke estas nenia aŭtoritato super suverenaj ŝtatoj. Estas nur interesoj kaj strategiaj kalkuloj. Se suverena ŝtato taksas, ke ĝi gajnos per milito, ĝi ekmilitas. Se suverena ŝtato taksas, ke ĝi gajnos per paco, ĝi ne ekmilitos. Jen ĉio.

Content Navigation
Aliaj lingvoj