Ŝtelisto
El Neciklopedio
"Dentistoj estas ŝtelistoj, kiuj rabas monon senhonte kaj dolore. fek' al ili!!"
~ Iu ajn dentista paciento
"El la tuta rabista friponaro la malsaĝuloj estas la plej teruraj. Ili rabas de vi kaj la tempon kaj la bonhumoron"
~ Goethe pri ŝtelisto
"Apud propra domo ŝtelisto ne ŝtelas"
~ Zamenhof pri ŝtelisto
Ŝtelisto estas profesiulo, kiu ŝtelas, aŭ homo, kiu serĉas vivrimedojn en ŝtelado. Ili estas multe ŝatataj en preskaŭ ĉiuj landoj, kaj ofte estas elektataj al plej altaj postenoj de la registaroj. Oni povas konĵekti, ke en Esperantujo ne estas ŝtelistoj, ĉar ne estas politikistoj, sed, tiu ne estas vero, Esperantistoj, ofte kun siaj kongresaj sakoj kaj ŝildoj, estis certe okulfrapaj al ŝtelistoj. Kaj ili ankaŭ laboras en ĉefurboj de kelkaj aliaj apudaj ŝtatoj.
Enhavo |
[redakti] Tipoj de ŝtelo
Per ruzŝtelo la forpreno estas kaŝita per iluzio, tiel ke la viktimo nenion rimarkas.
Poŝoŝto apartenas al la stratkrimo per kiu la perpetrinto, la poŝŝtelisto, alportis al si fremdan posedaĵon. Ekde longe preferitaj kaptaĵoj estas monujoj, kaj depost kelkaj jaroj ankaŭ la poŝtelefono.
Grava nuntempa problemo estas datum-ŝtelado, per kio la ŝtelisto provas gajni certan avantaĝon per fremdaj datumoj. Ekzemple la interreta ŝteltruko (angle phishing por "pasvortojn fiŝi" - do "piŝado") estas la klopodo akiri konfidencajn informojn, kiel pasvortojn, aspektigante sin artifike kiel fidindan personon aŭ entreprenon.
(Se vi kredas ke tiun ĉi parton de artikolo mi kaŝe ŝtelis de Vikipedio, notu ke vi tute pravas!)
[redakti] Lingvaj problemoj
Ĉefo de la ŝtelistoj trudis fremdulon por ke li konfesu, kie li kaŝis la monon. Por tio, li utiligas la servon de tradukisto: - Demandu al li, kie li kaŝis la monon! - Li demandis, kie vi kaŝis la monon (tradukis la tradukisto). - Diru al li ke mi ne diros! - Li ne volas diri (tradukis reen la tradukisto). Tiam, la ĉefo de la ŝtelistoj metis revolveron sur lian kapon kaj diris: - Diru al li ke, se li ne konfesos, mi ne hezitos pafi! - Li diris ke, se vi ne konfesos, li ne hezitos pafi. Kaj li ne ŝercas! (tradukis kaj pligrandigis la tradukisto). - Ne pafu! Ne pafu! Mi konfesos! La mono estas en mia ĝardeno, sub florvazo, dekstre de mia domo! - Kion, do, li diris?! - Li diris ke vi ne kuraĝas pafi!!! (Ho, li devis paroli Esperanton...)
[redakti] En la juĝejo
Juĝanto : Kiel oni vidas el la preparaj aktoj, la ŝtelado estas via profesio! — Juĝato : Kion do vi volas, sinjoro juĝanto, ke mi ŝteladu por plezuro?
[redakti] El Historio
La reĝo Ludoviko XIV decidis inspekti la parizan urban malliberejon. Kun sia akompatantaro li eniris en unu ĉelon kaj demandis la unuan malliberulo
- Kial vi estis malliberigita?
- Oni false akuzis min, via reĝa moŝto:
- Kaj vi? - li demandis la duan malliberulon.
- Mi estas ĉi tie pro maljusteco de la juĝistoj, estis la respondo.
La tria malliberulo eč nedemandinte rapidis deklari:
- Min oni enkarcerigis, čar la juĝisto, kiu juĝis min, akceptis subaĉetaĵon de miaj malamikoj.
La reĝo malsereniĝis kaj naŭzita volis foriri. Sed antaŭ ol li foriris li ankoraŭ turniĝis al la lasta malliberulo, staranta apogiĝinta al la muro:
- Kaj kial vi estas ĉi tie?
- Mi estas ŝtelisto, via moŝto. Oni metis min ĉi tien, ĉar mi ŝtelis.
- Tiu ĉi viro estu tuj liberigita! - ordonis la reĝo al sia adjutanto kaj aldonis: - Por ke tiuj tri senkulpuloj ne malmoraliĝu de li!
[redakti] Kulereto
En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj manĝas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizaĝo; antaŭ li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko; la dua — juna homo, dande vestista, videble ĵus sidiĝinta apud la tableto; li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas la publikon. — Servanto! vokas la juna dando : tason da kafo kaj pasteĉeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite kaŝas la kulereton de sia kafo en la poŝon. Tion ĉi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu ĉi aperas. — Tason da kafo kaj pasteĉeton! La postulitaĵo estas alportita. La sinjoro manĝas.
— Se vi volas, mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas.
— Rigardu : ĉu tio ĉi estas kulereto?
— Jes, sinjoro.
— Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kaŝante la kulereton en la poŝon.
— En via poŝo.
— Ne, ne en mia, sed en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu ĉi suprensaltas.
— Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via poŝo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton.
— Nu, vi estas vera ĵonglisto, li rimarkas konfuzite.
— Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kaŝitan kulereton. [I. Lojko.]


