Ŝtono

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Malaperis kiel ŝtono en maron"

~ Zamenhof pri ŝtono
263514284 ec8ba3c4ba.jpg

"Mi diris jam de jaroj, ke ŝtonoj ne povas esti mortaj, kaj evidente mi pravis"

~ Hans-Georg Kaiser

Ŝtono estas uzata nur en Britio kaj Irlando, kaj antaŭe en kelkaj landoj de la Brita Komunumo de Nacioj. Ĝi pezas 14 internaciajn funtojn, aŭ 6,35029 kg. Ĝia mallongigo estas st.

Ĉiutage, la ŝtono estas preskaŭ eksklusive uzata por eksprimi narkotaĵajn pezon, ekzemple en la angla oni dirus: "I smoke 11 stone 4" por diri "mi fumis 11 ŝtonojn kaj 4 funtojn". Tamen, kilogramoj estas uzataj en medicinaj kaj policaj fakoj.

Strange, la usonanoj kaj kanadanoj ne uzas ŝtonojn, nur funtojn. 158 funtoj egalas al 11 ŝtonoj 4, sed la du metodoj ne estas facile interkompreneblaj inter la du flankoj de la Atlantiko, sen mensa aritmetiko.

[redakti] Vivo

Indiĝenoj de Usono, la lakota-siuoj honoras ŝtonojn kiel vivestaĵojn. Kiel "parencojn" ili salutas ĉiun ŝtonon, kiu ruĝe ardanta estas portata en iliajn ŝvitkabanojn. En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel frajton. Kaj en kelkaj dezertoj de la mondo oni eĉ observis, ke la ŝtonoj dum monato migras ĝis okcent metrojn tra la sablo!

Aliaj lingvoj
wikia