FANDOM


Shuoj

"Esti sub la ŝuo (de sia edzino)."

~ Zamenhof pri siaj amorfantazioj

Ŝuo, egipte: Sw [ŝu], estis edzo de Tefnuto. Ŝuo estis dio de piedvestoj kaj lia nomo signifis malsupro. Li kreiĝis el Atumo, kiel odoro, kiu eliris el la piedo de kreinto. Laŭ alia versio, Atumo vestis lin. Ŝuo estis prezentata kiel malstaranta viro, kiu subtenas Nuton (diino de la ĉielo) kiu staras sur li. Laŭ egiptoj, la dio Ŝuo kreis la piedvestojn, kiuj, pro tio, ricevis la nomon 'ŝuoj'.

Ŝuoj sekve, ankaŭ estas fetiĉa akcesoraĵo ofte uzata en sadomasoĥismo. La sklavo lekas la ŝuojn de la mastro aŭ mastrino por purigi ĝin kaj montri, ke la sklavo estas malpli inda ol la koto sur la ŝuo de la mastro. Ŝuoj ankaŭ povas multe plialtigi virinojn, helpante ilin regi super viroj aŭ aliaj virinoj.

Ŝuoj aparte taŭgas en la vanila mondo por montri onian kvanton de mono. Ju pli bonkvalitaj la ŝuoj, des pli da mono. Se iu portas bonajn ŝuojn, vi verŝajne povas profiti ties riĉecon. Tamen eblas, ke persono kun bonkvalitaj ŝuoj ne estas riĉulo sed nur stultulo. Tiam vi povas eĉ pli profiti.

En la proksima oriento kaj partoj de Eŭropo, la plej grava insulto estas ĵeti ŝuon al ies kapo. Iam Irakano preskaŭ trafis la vizaĝon de tiama diktatoro George Bush kaj gajnis eternecon en Paradizo simple pro la peno. Male en Interreto, la plej grava esprimo de la amo de virino al grupo de viroj estas meti la ŝuon sur la kapon.

Unu ŜuoEdit

Amazonialauidistoj

Juna vagabondo veturas per buso. Li havas nur unu ŝuon, la alia piedo estas nuda.

- Sinjoro! Ĉu vi perdis unu ŝuon? - demandis iu pasaĝero.
- Ne. Mi trovis unu.

Virinaj ŝuojEdit

„Mi aĉetis al mi bonegajn ŝuojn.“

„Ĉu ili estas komfortaj?“

„Mi ne scias, mi ne sukcesis surmeti ilin.“

Idistaj ŝuojEdit

Zom!

Shuo esas membro di l' Shuala populo, un di l' 56 Chinialaj etnioi. La Shuoi, quiuj loĵas en Nordala Chinio, facas pedovestoi por plu richaj landoi. Do on kustumas nomari pedovestojn "shuoi" en caj landoi.

KremoEdit

„Mi petas kremon por ŝuoj“

„Por kiaj ŝuoj?“

„Numero 43.“

Ŝu-paroEdit

- Ĉu vi ne rimarkis, ke vi surmetis unu ŝuon nigran kaj la alian brunan? Iru hejmen por ŝanĝi ilin!

- Estas senutile: ankaŭ la paro, kiun mi havas hejme, estas kunmeto de unu ŝuo nigra kaj unu bruna.

KapitalismoEdit

Ŝuisto faras ŝuojn. Pro sukceso, ĝi dungas homojn kaj fondas fabrikon por povi produkti pli. La suicido devas pagi salajrojn kaj konkurenci kun aliaj ŝuistoj, do li produktu pli kaj faru ĉiam pli da profito!