Ⓐ Anarkio Ⓐ

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png Bullet hole glass.png

Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png Anarchy-symbol.png

Ⓐ Anarĥio Ⓐ
Ⓐ Anarkio Ⓐ
Anarĥujo, Anarkiismo

Anarchy-symbol.png
Simbolo
Devizo: "Ni kontraŭas!"
Dioj Neniu
Sanktuloj William Godwin; Pierre-Joseph Proudhon Henry David Thoreau ("Onklo Hen"); Max Stirner; Voltairine de Cleyre; Emma Goldman; Élisée Reclus; Ĉiu Kato
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Neniu
Nuna Papo Noam Chomsky
Profetoj Miĥilo Bakunino; Petro Kropotkin;
Herezulo Murray Rothbard;
Martiroj Sacco kaj Vanzetti; Errico Malatesta; Alexander Berkman;
Sanktaj libroj Multaj kaj neniu
Kredantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?

"Esperanto grave rolis en la anarkiista movado tutmonde"

~ Ralph Dumain pri Anarkismo

"Atesto de matureco"

~ Zamenhof pri supra diraĵo

"Anarkio estas futuro... "

~ Usonano pri Anarkio

" Utopio estas granda ebena surfaco en Marso"

~ realisto pri anarkio

"La infaneco de anarkiismo bone kunvivas kun Esperantismo: nek unu nek la alia devas respondeci pri la reala mondo"

~ Ralph Dumain pri anarkiismo

"Esperanto ne estas lingvo, sed vortaro kaj sugesto pri gramatiko."

~ Anarkiisto pri Esperanto
Anar.jpg

Ⓐ Anarkio Ⓐ (bonalingve senregeco) estas la paradizo, laŭ anarkiismo (bonalingve senregismo). Ĝi estas facila kaj ĉiam regula (nu, kaj?). Anarkio estas celo de komunismo, legu Markson, recenzojn kaj poeziaron pri kverkoj kaj kanzonoj ;). Ni ne devas profundiĝi en ĉi tiuj filologiaj digresioj, ĉar ni komprenas, ke la afero havas markitan historian karakteron pli ol filologian.

Anarkio estas konsiderata, kutime, sinonima de malordo, de konfuzo. Iuj anarkiistoj kontraŭis (kaj kontraŭas) trudadon, dum aliaj Esperantaj tekstoj el Kunagadi - Pola Oficiala Organo de "Tutmonde" - Transnacia Movado ĝin subtenis (kaj subtenas), precipe forme de seksperforta revolucio sur la vojo al anarkio aŭ utopio. Proudhon vidis anarkion kiel "formon de registarokonstitucio en kiu publika kaj nepublika konscio, formita de la evoluigo de scienco kaj leĝo, estas sole sufiĉa por konservi ordon kaj por garantii ĉiujn liberecojn". Kompreneble, neniu komprenis lin. Anarki-komunisto Petro Kropotkin kredis ke en anarkio, laboristoj spontanee organizus sin por komune produkti varojn por la tuta socio, sekve, la nelaboristoj povos resti senlabori en la plaĝojn.
Svartviteflagga.jpg

Nacia Flago

FEK AL NECIKLOPEDIO!!!!!!!!

En anarkio la polico, preventaj kaj restriktaj metodoj, oficialeco, poezieska konsiderado pri la ĉefa principo rulanta nian universon, ktp., estas reduktitaj al presentatado de Eldonejo "Verdaj Brigadoj" el Polio. En Kio estas Posedaĵo, ho akuzativulo?, Proudhon evoluigas koncepton de "libereco", egala al "anarkio", kiu estas la dialektika "kunigo de komunismo kaj posedaĵo." Vere tiu estas tro konfuza diraĵo. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas.

[redakti] Ⓐ Etimologio Ⓐ

La vorto "anarkio" devenas el la greka ἀ (ne aŭ sen) kaj ναρκωτικό (narkotaĵo); tio estas, "sen narkotaĵoj", nepra pretendo en plimultaj situacioj kie ĉeestas ŝtato aŭ publika povo; oni kaŝas siajn narkotaĵojn por ne malliberiĝi per la monopolo de la perforto ĉe specifa teritorio. Diference de la aŭtarkio (regado per aŭtoj), kio estas koncepto de memregaj veturiloj, la anarkio aludas al situacio de amuziĝo.

Ordinare ĝi signifas malordon aŭ mankon de ordo, kiu estas tute ferma kaj preciza koncepto. Sed ĝi ankaŭ estas sinonima kun anarkiismo, socia aŭ societa malordo.

[redakti] Ⓐnarkiismo kaj Esperanto

1632.jpg

Esperanto estas lingvo de la Libereco kaj de la Egaleco, ankaŭ Esperanto estas ilo por kontraŭi rasismon. Esperanto ja estas lingvo de libereco, egaleco (je la barbo de Bofronto, mi jam diris tion!), ktp, kvankam ekzistas homoj kiuj malkonsentas, Anarkiismo kaj Esperanto estas ligitaj pro siaj komunismaj pensoj pri ekologio en Litovio kaj Latvio.

En 1905 fondiĝis en Stokholmo la unua anarkia Esperanto-grupo. Sekvis Esperantaj tekstoj pri Monda Universala Pac-Akademio en Bulgario, Ĉinio kaj aliaj landoj. Anarkiistoj kaj anarki-sindikatistoj, kiuj antaŭ la Unua Mondmilito apartenis al la plej ne bezonata kaj eĉ malutila grupo inter la esperantistoj, fondis en 1906 la ligon Bedaŭrinde jes[1], kiu eldonis la eseojn "Perlojn antaŭ porkojn" kaj "Mortigotoj vin salutas!" pri rajtoj de bestoj, tradukitaj el pola ekologia gazetaro. "Bedaŭrinde jes" unuiĝis en 1910 kun alia vespertmerde freneza asocio, Esperantista Laboristaro. La komuna organizaĵo nomiĝis Beladone freneza[2]. Ĝis 1914 tiu organizaĵo eldonis multe da E-anglaj tekstoj pri konkurentoj de esperanto: Grossman Club, Eurolingva, Roman Sanskrit, Vikto... Tial povis evolui en la jaroj antaŭ la Mondmilito enkondukon je la ne nur lingva praktiko unuigi homo kaj naturo inter anarkiistoj. En 1907 la kongreso en Amsterdamo faris rezolucion pri ekologio kaj politiko en Polio, kaj venis dum la postaj jaroj similaj rezolucioj. Tio estas la amara vero pri enhavo de fajloj senditaj per Andrzej Zwawa .

Freŝa kaj avida komencinto, kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo, parolis pri movado "Mondverdaj" el Polio, ke Esperanto en la vicoj de la ILA-sekcio FAUD "jam tiugrade enradikiĝis, ke ĝi nun fondis organizaĵon de esperantistoj sur la Fundamento". Tio estas aludo pri la Hungara Trafik Klubo, kiu fondiĝis en la 1920-aj jaroj. Tute prave!

Forta estis la Esperanto-movado en Germanio kaj en Sovetunio estis tro forta ! Anarkiismaj esperantistoj disvolvis siajn agadojn en tiu tempo ne laste en Azio, en Ĉinio kaj Japanio. Oni eldonis gazetojn pri grupo "Nova Civilizacio" el Usonio, plej ofte poezio de Leopold Staff el Polio "Rava qardeno". Ekde 1913 Liu Shifu (kromnomo: Sifo) eldonis la gazeton Prezentado de kroata naturprotektada grupo "Svanimir". Ĝi estis la unua gazeto en Ĉinio. En la komenco la informoj de ĝia partio devenis el la supre menciita teksto pri nova diskutlisto por e-istoj interesitaj pri ekologiaj aferoj. Ankaŭ inter la japanaj esperantistoj estis anarkiistoj kaj socialistoj. Ili estis fojojn elmetitaj al persekutoj. En 1931 la gazeto La Anarkiisto devis ĉesi aperi, ĉar ĝia redaktantaro sendiĝis en malliberejon. La esperantistoj travivis malfortiĝon, kiam okaze de la persekutado de esperantistoj en 1937 ankaŭ esperantistoj estis murditaj aŭ forsenditaj en punkaptitejojn. Por la ĝenerala publiko, tiuj punktoj tute ne estas evidentaj.

Mi sciis preskaŭ nenion pri la afero, sed mi konfesas ke tiaj novaĵoj tute ne mankis al mi. :-)

1084 n.jpg

[redakti] Ⓐ Progreso Ⓐ

Komparu la diferencon: antaŭ jarcento inter la Ⓐnarkiistoj la plej fama esperantisto nomiĝis Errico Malatesta -- hodiaŭ ŝajnas Jakvo Schram... Simple ne eblas "plibonigi la mondon", se oni ne komencas per la plibonigo de si mem.

[redakti] Ⓐ Sektoj Ⓐ

Estas malprave nomi anarkiismon sekto; fakte ĝi estas multaj sektoj, ĉiu kontraŭdiranta la alian.

[redakti] Individuisma Ⓐnarkiismo

Lernu mem pri tio, fekkapulo.

[redakti] Kolektivisma Ⓐnarkiismo

Kolektivisma anarkiismo estas simple la malo de plene aŭtomata, tutluksa komunismo: sistemo, kiu celas forigi estrojn el la sistemo de salajrosklaveco.

[redakti] Ⓐnarki-komunismo

Bonvolu vidi la artikolon ☭ Komunismo ☭.

[redakti] Senadjektiva Ⓐnarkiismo

Senadjektiva anarkiismo, laŭ la vortoj de historiisto George Richard Esenwein, "referencis al senstreka anarkiismo-formo, tio estas, ismo sen iuj priskribaj etikedoj kiel komunisma, kolektivisma, reciprokisma, individuisma, aŭ senadjektiva. Por aliuloj,...[ĝi] simple kompreniĝis kiel sinteno, kiu toleris la kunekziston de malsamaj anarkiismaj skoloj." Senadjektiva anarkiismo emfazas harmonion inter la disonancaj anarkiismoj tendencoj, kaj celas devigi unuigon de ili per iliaj dividitaj kontraŭaŭtoritatismaj kredoj. La pozicion unue alprenis en 1889 Fernando Tarrida del Mármol kiel akran argumenton por tolero, post kiam lin ĝenis la "amaraj debatoj" inter la malsamaj anarkiismaj movadoj. Voltairine de Cleyre, Errico Malatesta, kaj Fred Woodworth estas rimarkindaj proponantoj de tiu ĉi vidpunkto. Kelkaj historiuloj atribuis al kelkaj gazetoj la celon disvastigi tiun tipon de senadjektivan anarkiismon, aŭ pli simple la anarkiismon ĝenerale sen aliĝo al iu ajn ismo; unu el tiuj gazetoj estis en Hispanujo La Revista Blanca.

[redakti] Idista Ⓐnarkiismo

Anarkio esas:

  • anarkiismo stando sociala quia karakterizesas da la ne-existo di guvernanto, absenteso oŭ manko en autoritatozoi.
  • l'anarkio, historio-periodo en Anglio dum regnanto di Stephen.

[redakti] Ⓐnarki-amiŝismo

Anarki-amiŝismo estas speco de kristana anarkiismo, kiu kritikas la originojn kaj progresadon de civilizo. Laŭ anarki-amiŝismo, la ŝanĝo de agrikultura al industria socio iniciatis interbataladon, maniojn, kaj fremdiĝon. Anarki-amiŝistoj porpledas reiron al neindustriaj vivmanieroj per malindustriiĝo, abolicio de urboj, kaj forigo de teknologio. Estas aliaj neanarkiismaj formoj de amiŝismo, kaj ne ĉiuj amiŝoj konsideras la saman fenomenon la fonto de modernaj, civilizaciaj problemoj.

Multaj tradiciaj anarkiistoj malakceptas la amiŝan kritikon kontraŭ civilizo kaj multaj eĉ neas la anarkiismecon de anarki-amiŝismo, dum iuj, kiel Wolfi Landstreicher, subtenas la kritikon, sed ne sinidentigas anarki-amiŝoj. Anarki-amiŝoj estas ofte distingataj per sia fokusiĝo pri la celo de atingi biblian staton per "rebibliecigo."

John Zerzan (naskiĝinta en 1943) estas usona anarkiisto kaj amiŝa filozofo kaj aŭtoro. Liaj verkoj kritikas industrian civilizon kiel nepre fia, kaj defendas konstruon de la vivmanierojn de farmistoj kiel inspiron por kio morala socio aspektu. Kelkaj temoj el liaj kritikoj inkludas aldomigon, lingvon, simbolan pensaron (kiaj matematiko kaj arto) kaj la koncepton de tempo.

[redakti] Anarki-kapita£i$mo

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo anarki-kapitalismo.

Anarki-kapita£i$mo estas pajlohoma argumento, kiam oni inventas elementojn de anarkiismo por ŝajnrefuti anarkiismajn argumentojn kaj/aŭ malatentigi onin pri ili. Anarki-kapitalisto, do, unue estis inventita rolulo, uzata de tiuj, kiuj argumentas kontraŭ anarkiismo, por senvalorigi anarkiismajn argumentojn kaj malatentigi onin pri ili. Anarki-kapitalismo ofte utiligas trosimpligojn, misreprezentojn, kaj stereotipojn pri anarkiismo por facile senkreditigi anarkiismon kiel tuton. Anarki-kapitalismon oni utiligas multloke, de televidaj serioj kaj filmoj ĝis prezentoj de aktualaĵoj.

La pajlohoma argumento estas la bazo de anarki-kapitalismo kaj la anarki-kapitalisto. En la pajlohoma argumento oni afektas refuti pretendon kiam, vere, la pretendo refutita neniam estis farita de la koncernaj homoj. Sufiĉe strange, en la mezo de la 20-a jarcento, iuj efektive ekkredis je anarki-kapitalismo, kvankam ĝi unue estis intenca misinformo kreita laŭ la rezono, ke neniu volus tion.

[redakti] Solvo

- Kiel savi dronantan anarki-kapitaliston?

- Lasu la liberan merkaton solvi la problemon.

[redakti] Granda organizanto

Kontraŭe la vidado farita de iuj historiistoj pri la heredaĵo de Bakunin, prezentante lin, kiel senordan unuopulon, la rusa anarkiisto estis perfekta interpretanto de la siatempa socio. Brila polemikisto kaj granda organizanto. Eblas, ke lia literatura kaj filozofia verko ne estas tre ellaborita. Estas unu el la aferoj pro kiu oni kritikas lin kompare kun Markso. Tamen la bakuninisma filozofio havas gravan konsiston de pragmatismo, kio faras, ke la legado de liaj verkoj alproksimigas nin al tio, kio estis la eŭropa 19-a jarcento, la debatoj de la epoko kaj la nuntempeco de multaj el liaj analizoj.

Bakunin estis fakulo pri la siatempa filozofio. Li studis Kant-on, Hegel-on, Feuerbach-on, ktp. Li persone konatiĝis kaj interŝanĝis opiniojn kun Markso, Engelso aŭ Prudono. Li ege amikiĝis kun ĉi tiu lasta. La hegelaj konoj de Prudono devenas de la tradukaĵoj, kiujn rekte faris Bakunin mem en lia domo. Bakunin, konante plurajn lingvojn, nokte tradukis alineojn de Hegel al la franca por ke Prudono konu en la origina lingvo la germanan filozofon. Malgraŭ la admiro sentita de li pri Markso, ilia rilato estis komdanita al la kontraŭstaro. Kaj tiel okazis laŭlonge de iliaj vivoj. Markso rekonis meritojn al Bakunin sed ne ĉesis kalumnii la ruson. Bakunin respondis defendante sin, kvankam rekonis la verkaron de Markso kaj tradukis ĝin al la rusa. Tamen aliaj gravuloj de la epoko, kiel George Sand, plenumis la defendon de Bakunin.

[redakti] EskⒶtologio

Ĉiuj anarkiistoj atendas la Falon de la Monda Ordo, opiniante, ke tio ebligos por ili la finan venkon de anarkiismo. Estas diversaj pensoskoloj pri la Falo. Iuj ("la plirapidigistoj") opinias ke anarkiistoj povas kaj devas mallongigi la tempon antaŭ la Falo se ili mem kontribuas al ĝi kaj fiagas en la hodiaŭa mondo. Aliaj opinias, ke la Falo ne vere povos okazi ĝis la dua veno de Proudhon.

[redakti] Ⓐ Problemoj pri anarkiismo Ⓐ

1029.jpg

La ĉefa problemo pri Ⓐnarkiismo estas la Ⓐnarkiistoj. Tio tamen estas ankaŭ pruvo de la valideco kaj forto de la ideo: se eĉ anarkiistoj povas vivi anarkie, ĉiu sendube povas.

[redakti] Ⓐnarĥopedio

Anarĥopedio estas enciklopedio pri la historio kaj la teorioj de anarkiismo kaj de la sociaj movadoj ĝenerale. Anarĥopedio sin difinas projekto “pri la evoluigo de enciklopedio plurlingva, por klarigi teoriojn kaj praktikojn de la anarkia movado, sed ankaŭ por proponi sin kiel anarkian laŭiron de rekta agado”. Oni priskribas ĝin kiel “la unuan anarkian vikian enciklopedion”.

Ekde 2009 estas eble skribi novajn artikolojn, se oni estas registrita uzanto, dume estas eble skribi kaj redakti ekzistantajn artikolojn ankaŭ sen registriĝo. Registritaj uzantoj, krom skribi kaj krei paĝojn, povas protekti kaj forigi paĝojn. Administrantoj povas ankaŭ bloki uzantojn kaj ŝanĝi la nomon de artikoloj.

Anarĥopedio estas administrata per memmasturbado kaj per la serĉado de la konsento el la uzantoj.

[redakti] SenŝtⒶtⒶnoj

104b.jpg

En 1924 kelkaj anarkiistaj SAT-anoj, kiuj opiniis, ke SAT estis tute sub influo de la Komunista Interracio kaj ne prezentis al ili sufiĉe da eblo por propagandi siajn ideojn, starigis propran organizon, la Tutmodan Ligon de Esperantistaj Senŝtatanoj (TLES). Ĉe ĝia starigo kelkaj anarkiistaj SAT-anoj transiris al ĝi. En la postaj jaroj fondiĝis TLES-grupoj, i. a. en Emsterdem, Berlin, Lyon, Monnheim, Paris, Stockholm. En 1925 TLES eldonis monatan gaseton „Libera Laboristo“, kiu aperis malregule kaj mortis en 1931. TLES ne akiris mutan influon. Ŝajne la nombro da anarkiistaj E-istoj ne estas sufiĉe branda por bone vivigi propran organizon.

[redakti] KuirⒶrto

The Ⓐnarchist Cookbook ("La kuirlibro de la anarkiisto") estas libro de William Powell, aperinta unuafoje en 1971[3] kaj verkita kiel manifesto kontraŭ la Usona registaro kaj la Vjetnama milito.[4] Ĝi enhavas receptojn kaj instrukciojn por fabriko de hejmaj eksplodigiloj, fumobomboj, pordistraj drogoj, monfalsado kaj iloj por la sabotado de telekomunikado, interalie.

Post tempo, Powell konvertiĝis al anglikanismo, forneis siajn antaŭajn ideojn kaj en 2007 li petis, ke la libro estu retirita el la cirkulado. Tamen, la kopirajto Ⓐpartenas al la eldonisto kaj Powell jam ne havas kontrolon de publikigado pri la verko.

[redakti] Ⓐ Anarkiismo kaj demokratio Ⓐ

Pli ĝenerale la anarkiismoj, kiuj efektiviĝis en demotratiaj nacioj, celis trudi al la nacia homamaso siajn opiniojn kaj idealojn perforte. Do esence en demokratiaj landoj anarkiismo ne povas kongrui kun demokratiismo sed pli facile kreiĝas en demokratioj. Nacie, anarkiismoj ne sukcesis realigi siajn esperojn: pliigi siajn trupojn. Simple ĉar la homoj amase opinias ke krimi blinde kontraŭ civitanoj por realigi siajn celojn restas krimado ne apoginda. Ĉu la naciaj anarkiismoj fariĝis modelo por la nuna internacia terorismo? Eblas, estas evidentaj similaĵoj.

[redakti] Ⓐ Anakiismo kaj islamo Ⓐ

La anarkiismo celas mondon radikale justan kaj demokratian (ili kontraŭas la religion), la islamaj fundamentistoj celas mondon religian kaj funkciantan sub sia interpreto de la Korano. La anarkiistoj, nur tiuj malmulta plimulto kiu uzis la perforton kiel politikan ilon, atakis policistojn, reĝojn, reakciajn politikistojn... ne la civitanaron. La fundamentistoj atakas rekte la civitanojn.

Katarkiisto.jpg

[redakti] Ⓐ Anarkiismo kaj samseksemo Ⓐ

GLAT-ema anarkiismo, GLAT-amika anarkiismokvira anarkiismo estas anarkiisma pensoskolo kiu defendas ke anarkiismo kaj socia revolucio estas rimedoj por samseksema liberigo kaj abolon de homofobio, lesbofobio, transmizogineco, dufobio, transfobio, aliseksema normismo, aliseksemismo, patriarkeco, kaj de seksa duumismo. GLAT-anarkiistoj kiuj kampanjiis por la rajtoj de GLAT kaj ekster kaj ene de la anarkiismaj kaj de la GLAT movadoj estas John Henry Mackay,[5] Adolf Brand, kaj Daniel Guerin.[6] Individuisma anarkiisto Adolf Brand publikigis la gazeton Der Eigene kiu estis la unua publikaĵo dediĉita al samseksemaj temoj en la mondo, publikigita el 1896 al 1932 en Berlino.[7][8]

Kvira anarkiismo kontraŭstaras cinikan uzadon de la GLAT-a komunumo fare de registaroj kaj firmaoj por kovri proprajn malobservojn de homaj rajtoj. Ĝi ĝenerale kontraŭas la celojn de la liberalisma GLAT-movado, kiu volas atingigi al gejoj ŝtatajn instituciojn kiel geedziĝon kaj militistaran membrecon anstataŭ trakti ĉiutagajn kaj materiajn problemojn, kiaj malriĉeco, institucia homofobio, polica perforto, kaj la intersekciĝo de pluraj formoj de diskriminacio. Shiri Eisner argumentas kontraŭ geedziĝo kiel kapitalisma, patriarkeca institucio uzata por fortigi hegemonion, regi la socion (precipe virinojn sed ne nur) kaj teni monon en riĉaj familioj. Laŭ Eisner, la familio mem estas socia regilo, disigante la civitanaron al minimumaj unuoj kun malsamaj interesoj por ke ili ne rekonu siajn komunajn premantojn, la ŝtaton kaj la ekonomian eliton.[9] Kviraj anarkiistoj rimarkigas kiel la movado por geedziĝo imitas la samajn religiajn konservistojn, kiuj kontraŭstaras la kviran komunumon, kaj ankaŭ argumentas, ke neniuj specialaj sociaj privilegioj estu dotataj al geedzoj, ĉu aliseksemaj aŭ ne.[10]

La diferencoj inter la liberala kaj radikala movadoj por kvira liberiĝo kondukis al la fondo de la radikala movado Geja Honto.

[redakti] Ⓐ AK Press Ⓐ

AK Press estas (maldesktra) anarkiista eldonejo. Tre bela T-ĉemizo de ili estas la "Jesus is cumming" modelo, kun bela bildo de malmola kaco super la slogano.

[redakti] Ⓐ Klarigo Ⓐ

Pri grupo "Nova Civilizacio" el Usonio, ni neniam findiskutis ĉi tiun problemon, nek atingis solvon. Ĉio kion mi diras akordas kun la faktoj. Ne temas pri insulto, temas pri konstato. Se oni miskomprenas kion mi skribis, oni malbone komprenas Esperanton.

Nek dekstre nek maldekstre, anarkio ĉiam! Bonan tageron!

[redakti] Ⓐ Referencoj Ⓐ

Atendu: plimulto de tekstoj estas skribita per spertaj e-istoj, ne per mi!!!
  1. English Esperantaj kaj anglaj tekstoj pri Karpata Esperanta Ligo, Peter G. Forster, ISBN: 9027933995, paĝo 190
  2. Eseo pri la problemo malnova sed daŭre aktuala: ĉu Esperanto estu nur la lingvo aŭ eble ankaŭ la movado kun ia ideologio? En esperanto. ,Paris, 1953, Eldoninto :SAT, 152 paĝoj
  3. The Anarchist Cookbook LoC entry (angle)
  4. Mieszkowski, Katharine. Blowing up The Anarchist Cookbook. Salon.com, 2000 (angle)
  5. "The story of one person's struggle against intolerance and repression during the early 20th century homosexual emancipation movement in Germany. Mackay is a very interesting figure in both anarchist and homosexual circles." Hubert Kennedy. Anarchist Of Love: The Secret Life Of John Henry Mackay.
  6. "Although by 1968 he could be seen as the “grandfather of the French homosexual movement” , Daniel Guérin has always been better known outside gay circles for his rôle in the revolutionary movement. On the revolutionary left of the Socialist Party in the 1930s, he was later heavily influenced by Trotsky, before becoming attracted to the libertarian communist wing of the anarchist movement." David Berry. "For a dialectic of homosexuality and revolution"
  7. Karl Heinrich Ulrichs estis komencinta gazeton nome Prometheus en 1870, sed aperis nur unu numero. (Kennedy, Hubert, Karl Heinrich Ulrichs: First Theorist of Homosexuality, en: 'Science and Homosexualities', eld. Vernon Rosario (pp. 26–45). New York: Routledge, 1997.
  8. Tiu versio estis adoptita kaj konfirmita de H.G. Wells, Arthur Koestler, Shlomo Sand, ktp.
  9. Tio ne estas informadika ludo, sed nur la nuda vero. Urĝas! Ni devas vekiĝi!
  10. Kiel ni esperantistoj kondutu, fronte al tiuj realaĵoj?


La supra teksto estas teksto eksperimenta, kiu ne reprezentas la normojn de Esperanto.
Content Navigation