El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Neniu vidas, kio lin insidas"

~ Zamenhof

"Restez tranquila, nam existas nula helpo-linguo neutra plu bona ed apta kam Ido"

~ Idisto

"Ok Nun i estas paroli en mia regula lingvo! Multe multe pli amuza ol tiu stulta english! "

~ Nazio pri secreta lingvo
Rondo.png

Jen cirklo anstataŭe 卐.

Svastiko 卐 (sanskrite स्वस्तिक) aŭ hokokruco 卐 estas simbolo tro abomeninda por montri en ĉi tiu paĝo.

En Germanio, la leĝo malpermesas politikan uzon de la svastiko, sed permesas "religian uzon".

Ĉu oni ne komprenas, ke tia "religia uzo" estas paganismo? Ĉu ne komprenas, ke paganismo estas la utero mem de politiko nazia kaj la holokaŭsto?

Romo parolis, afero finitas.

[redakti] 卐 Universaleco 卐

La svastiko estas interesa simbolo pro ĝia universaleco. La Teosofiistoj kaj poste la Nazioj kredis, ke ĝi estas simbolo de la Arjoj, kies lingvo kaj kulturo konkeris Eŭropon kaj grandan parton de Azio.

[redakti] 卐 Deveno de la vorto 卐

Svastiko estas vorto formita per pseŭdosufikso "-iko" (scienco), sekve ĝi signifas "scienco pri svasto", "svasto" estas la afero de svatisto, t.e., "geedziĝo". Svastiko, do estas "scienco pri geedziĝo". Aliaj akceteblaj vortoj estas "svastologio" kaj "svatoscienco". Bonalingve oni povas proponi "geedziĝoscienco".

[redakti] 卐 Distingo 卐

Svastiko estas svastiko. Iuj provas distingi inter la Nazia svastiko kaj la aliaj per la direkto de la brakoj. Tiu distingo estas senbaza.

[redakti] Nuntempe

Germanie estas serio de interkonektitaj vojoj, priskribataj kiel "iom similantaj al la svastiko", kvankam ne ĉiu konsentas. Post aktiviĝo, la aŭtoj verŝajne ekmoviĝos.




Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Svastiko.
Content Navigation
Aliaj lingvoj