Unu

El Neciklopedio

Alidirektita el 1
Iri al: navigado, serĉi
Unu

"Unu estas la plej soleca nombro."

~ Usonano pri unu

"Ni esez realista, ni demandez la neposiblajo"

~ Idisto

"Vivi sate kaj glate"

~ Zamenhof pri tute alia afero

Unu (೧) estas la unua pozitiva entjero kaj la plej granda potenco de unu. Ĝi estas dividebla de si mem kaj unu.

[redakti] Religiaj signifoj

La Unuo, fenomeno efektive freŝdata, fariĝas ofte filozofata en fruaj kaj famaj tekstoj de Hinduismo, nome en Rigvedoj, skribitaj ekde 3500 a.K. kaj reirintaj al epoko eĉ pli antikva. Laŭ Zoroastrismo, unu estas la malo de nul, la perfekte malbona nombro. Ne ekzistas nombroj krom nul kaj unu.

Laŭ Judismo, Dio (אלוהים) estas unu (א). Sekve, unu estas Dio. Laŭ Spinoza, Dio kaj naturo ambaŭ estas unu. Laŭ humanisma Judismo, Dio ne ekzistas, sed Dio tamen estas unu. Sekve, unu ne ekzistas. Vi nur sonĝis ke unu ekzistas dum vi dormis, pigrulo. Laŭ reforma judismo, unu estas 15 dolaroj sed familio estas 25 dolaroj.

Laŭ Katolikismo, unu egalas al tri kaj tri egalas al unu. Laŭ Protestantismo, matematiko estas sorĉa herezo por kiu oni bruligu vin. Laŭ Unitaria Universalismo, unu povas egali al diversa kvanto da nombroj, dependante de viaj personaj kredoj kaj valoroj.

Laŭ Hinduismo, unu aldoneblas al iu ajn kvanto sen ŝanĝi ĝin esence; ja ju pli multe, des pli gaje. Laŭ Budhismo, unu egalas al senfineco.

Laŭ Islamo, ĉiuj sekvu unu religion se ĉiuj volas pacon. Laŭ Bahaismo, ĉiuj religioj jam estas unu, escepte de iu ajn religio, kiu venas malpli ol unu mil jarojn post Bahaismo.

[redakti] Filozofio

Unuo en filozofio (τò ἕν, unum) estas pura pratemo eksplicite pritraktita de pluraj pensuloj kiel Parmenido, Platono, Plotino, Plutarko kaj Plinio; en la priokupado ĝi estis pliistigita precipe per platonismo, kaj fine kiel sistemo de Georg Wilhelm Friedrich Hegel.

Grandlinee oni povas difinii la “Unuon” kiel unuiganta principo de la Tuto.

Content Navigation
Aliaj lingvoj