1887
El Neciklopedio
(Alidirektita el 1787)
"Ĵuri per la barbo de l' profeto"
~ Zamenhof pri sia barbo
"Mi ne rememoras pri tiu antaŭ"
~ Paŭlo la Apostolo pri 1887
"Danĝera!"
~ Tigro pri 1887
"La ĵurnalo "The New York Times" havas bonajn fortajn fotojn"
~ Meduzo pri 1887
"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"
~ konservativa anonimulo pri 1887
"Mi ne konas vortojn adekvatajn por diri al vi dankon"
~ leganto al verkisto de ĉi tiu artikolo
"Mi, do ne malŝparos pli da tempo nek vortoj pri tiu idiotaĵo"
~ mi
"No, ne vere"
~ idisto
En la sanktega jaro 1887 post Kristo, la jaro plej grava en la historio, aperis ne nur Esperanto sed ankaŭ Sherlock Holmes kaj la unua tempomaŝino kaj okazis, interalie:
Enhavo |
[redakti] Eventoj
[redakti] Esperantujo
- 26-a de julio: Zamenhof lanĉas sian "Unuan Libron" (pri Esperanto). Ekesto de Esperanto.
- La Socio por la Abolo de ks estis fondita.
- Nieuwe Binnenweg 176 (domo de la Centra Oficejo de UEA ekde 1962) estis konstruita.
[redakti] Mondo
- Dua Volapukista Kongreso; fundata la Internacia Akademio de Volapuko.
- Francisko Valdomiro Lorenz eklernis Volapukon
- Jetio vidita unuafoje
- 6-a de januaro: Ulises Heureaŭ iĝis (je dua fojo) prezidento de Domingo.
- 6-a de marto: Unua Presbiterana eklezio en Brazilo.
- 15-a de marto: kreita Episkopujo de Monako.
- 23-a de marto: NGC 5459 eltrovita.
- 26-a de marto: Ĉinio cedis Makaon al Portugalio.
- 4-a de junio: Rafael Wenceslao Núñez Moledo iĝis (je 3-a fojo) prezidento de Kolombio.
- 10-a de junio: NGC 5509 eltrovita.
- 26-a de junio: fondita la "Clube Militar" en Rio-de-Ĵanejro.
- 20-a de septembro: Encikliko 'Vi è Ben Noto' de Papo Leono la 13-a.
- 24-a de septembro: Sankta Jose Maria Rubio iĝis paŝtro.
- 29-a de septembro: Emil Berliner ekhavis patenton de gramofono.
[redakti] Naskiĝoj
- 12-a de januaro: Saldanha Jorge de Carreira, portugala esperantisto (m. 1970)
- 14-a de januaro: Friedrich von Amerling, aŭstra pentristo (n. 1803)
- 23-a de januaro: Miklós Kállay, ĉefministro de Hungario (m. 1967)
- 3-a de februaro: Georg Trakl, aŭstra poeto (m. 1914)
- 5-a de februaro: Zigfrīds Anna Meierovics, ĉefministro de Latvio (m. 1925)
- 8-a de februaro: Heinrich Spoerl, germana verkisto (m. 1955)
- 13-a de februaro: Géza Csáth, hungara verkisto (m. 1919)
- 17-a de februaro: Leevi Antti Madetoja, finna komponisto (m. 1947)
- 5-a de marto: Heitor Villa-Lobos, brazila komponisto (m. 1959)
- 9-a de marto: Leoplod Berger, ĉeĥa esperantisto (m. nekonata)
- 23-a de marto: Josef Čapek, ĉeĥa verkisto (m. 1945)
- 22-a de aprilo: Ooi Manabu, japana esperantisto (m. nekonata)
- 24-a de junio: Frigyes Karinthy, hungara verkisto (m. 1938)
- 28-a de junio : Leon Rosenstock, pola esperantisto (m. nekonata)
- 7-a de julio: Marc Chagall, superrealisma pentristo (m. 1985)
- 16-a de julio: Anatolo Koch, ukraina esperantisto (m. nekonata)
- 22-a de julio: Gustav Hertz, germana fizikisto (m. 1975)
- 29-a de julio: Rafel Israels, nederlanda esperantisto (m. nekonata)
- 17-a de aŭgusto: Karolo la 1-a (Aŭstrio), lasta imperiestro de Aŭstrio (m. 1922)
- 23-a de aŭgusto: Fridriĥ Arturoviĉ Cander, pioniro de raketflugado (m. 1933)
- 1-a de septembro: Blaise Cendrars, svisa-franca franclingva poeto (m. 1961)
- 2-a de septembro: Robert Lockhart, brita spiono (m. 1970)
- 6-a de oktobro: Le Corbusier, svisa modernisma arkitekto (m. 1965)
- 30-a de oktobro: Georg Heym, germana poeto (m. 1912)
- 31-a de oktobro: Chiang Kai-shek, Prezidento de Respubliko de Ĉinio (m. 1975)
- 1-a de novembro: L.S. Lowry, brita pentristo (m. 1976)
- 10-a de novembro: Arnold Zweig, germana verkisto (m. 1968)
- 15-a de novembro: Georgia O'Keeffe, usona pentristino (m. 1986)
- 17-a de novembro: Bernard Montgomery, brita feldmarŝalo dum Dua Mondmilito (m. 1976)
- 21-a de novembro: Joseph Mary Plunkett, irlanda esperantisto kaj ribelanto en la Paska Ribelo (m. 1916)
- Julia C. Isbrücker, rusia botanikisto kaj genetikisto.
- Arkimedo, barata matematikisto.
- Boris Kotzin, sovetia esperantisto kaj nevo de L.L. Zamenhof (m. 1958)
[redakti] Mortoj
- Ivo Lapenna, nederlanda verkisto
[redakti] Esperanto-libroj eldonitaj en 1887
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Meĵdunarodnyj jazyk: predislovie i polnyj uĉebnik / Dr. Esperanto. - Varŝava: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Jezyk miedzynarodowy: przedmowa i podrecznik kompletny : por Poloj / Dr. Esperanto. - Warszawa: Kelter, 1887. - 40 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Langue internationale: préface et manuel complet : por francoj / Dr. Esperanto. - Varsovie: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
- Zamenhof, Ludwik Lazar: Internationale Sprache: Vorrede und vollständiges Lehrbuch: por germanoj / Dr. Esperanto. - Warschau: Gebethner et Wolff, 1887. - 48 p., 1 faldfolio
