1908

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1908

"Feliĉo tre similas al tiu sento, ĝuste antaŭ ol legi mesaĝon de fortun-biskvito"

~ Ĉino pri 1908

"Savu la teron - ĝi estas la nura planedo kun ĉokolado"

~ blondulino

Ĉi tiu jaro estas superjaro komenciĝanta merkrede (neniu ligilo montras kalendaron).


En la jaro 1908 post Kristo okazis, interalie:

[redakti] Eventoj

  • Funkciis 28 pli-malpli fortaj kluboj.
  • Aperis ses numeroj de scienca kaj arta revuo monata "Ŝtelo Kataluna" kaj eldonita en rubo Igualda.
  • La parlemento de ŝtato Maryland faris leĝon permesantan la enkondukon de E en la lernejojn de tiu ŝtato;
  • Ch. Barit publikigis propran sistemon: „L' Espero“ kaj Rudolf Sprotte du verketojn: „Simpla st. sistemo“ (Charlottenburg) kaj „Aoro“ St. interracia. Lernolibro por uzo en la lingvoj E., angla, franca, germana, rusa, hispana. (Berlin).
  • Pastro Aug. Frohus (Poppenburg-Hannovero) publikigis alfaron de la germana sistemo Scheithauer.
  • Oficiala organo de TEBA estis „La Bontemplano“, aperinta ĉe A. Stark, Magdeburg kiel aldono al „Germana E-Gaseto“.
  • La st. eltrovinto Heinrich Roller (Berlin) aperigis verkon „Kompleta lernolibro de E. st. laŭ la Rollera tutmoda sistemo, uzebla por ĉiuj lingvoj“.
  • Oni eldonis gazeton La Biblia Tradukisto, ties celo estis baldaŭ kunmeti plenan tradukon de la Biblio.
  • D-ro S. Kimel, dentkuracisto, komercis unuan ursan instruadon en Bukureŝto.
  • Nerdolando estis kreita, dum la 4-mila Universala Kongreso de Esperanto en Dresdeno.
  • Lasta ĉefkunveno de Islanda Esperanto-Asocio.
  • UEA fondiĝis.
  • Infera prokurejo konstatis, ke en Kocito estas 2107 forlasitaj ŝipoj.
  • Ponjo publikigita.
  • Cezaro diris publike ke la virinaj politikistoj de la dekstro estas pli belaj ol la maldekstraj.
  • Parlamento de Nepalo voĉdonis la proponon aboli la Esperanton post jaroj de ties tirania regado.
  • Estas fondita Interna Scienca Socialismo Esperantista, (ISAE) sub prezido de Sébert, kaj kies oficiala organo estis la Scienca Revuo. Tiu socialisto rapide ricevis kuraĝigojn de mutaj sciencistoj de ĉiuj landoj.
  • Nova Katolika eklezio fondita.
  • Kreita FBI
  • Tuta mondo falas en financan krizon pro falego de alkoholaj vendoj post la morto de Boris Jelcin.
  • La Esperantistoj de Bilbao publikigis dum iuj monatoj litografite revuon "Bilbao Esperanto-ista".
  • Wucher aperigis kajeron dulingvan: germanan kaj Esperantan pri Duobla Librotenado.
  • estas fondita EG en Funchal, kie ankaŭ nun funkcias grupo.
  • En Lvovo estis ankaŭ fondita la unua „Teknikista Grupo de E-istoj“, kies animalo estis W. Giercuszkiewicz.

[redakti] Naskiĝoj

1613

Tute alia jaro

[redakti] Mortoj

Content Navigation
Aliaj lingvoj