1981

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kaŝu malbenon kaj faru bonan mienon"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Mi devas konfesi, ke mi ne ĉion komprenis"

~ Aleks Kadar pri ĉi tiu artikolo
En la jaro 1981 (MCMLXXXI) post Kristo okazis, interalie:
66uk.jpg

[redakti] Eventoj

Esperanto-Fiesta-07.jpg
  • 666-a Universala Kongreso de Esperanto en Braziljo.
  • Kreita planlingvo Gloso.
  • Germanio: granda germana lingvokonkurso por lernejanoj rifuzas akcepti konkursaĵojn en Esperanto, ŝajne origine pro la iama ĉeforganizinto de la konkurso, profesoro pri la angla lingvo, kiu okupiĝis interalie pri la rolo de la angla kiel internacia lingvo.
  • Reviziita la Bulonja Kredo.
  • Francio : François Mitterrand fariĝas la nova prezidento de la Franca Respubliko (li estas la unua maldekstra prezidento en la Kvina Respubliko, t.e. ekde 1958).
  • Andoro : La ĉefministra posteno establitas.
  • Tutmonda Kongreso por Internacia Helplingvo, en kiu estis kreita la eŭska;
  • La Granda Festo de la Hundoj, en Egiptio, kie pli ol dek mil hundoj el ĉiu parto de la malnova mondo partoprenis. Tie oni disdonis multajn premiojn, i.a. "La Plej Bolkruĉa Hundo", "La plej Kukurba Hundo", kaj "La Plej Neekzistanta Hundo";
  • La Balotado por la Prezidenteco de la Teokracia Respubliko de Britujo, dum kiu okazis unu el la plej polemikaj politikaj varbadoj de la epoko. Tiam venkis la malantaŭdekstra kandidato Henri Poirot, kun pli ol 99.5% el la balotiloj.Tiu estis la lasta prezidanto de la Respubliko, kiu poste falis sub la povon de la Maljunaj Sinjoroj, sekreta organizo kiu celis la disvastiĝo de dolĉaĵoj kaj kretoj.
  • La vendo de Stonehenge de la ajnuoj al la keltoj, por la prizo de ses bilionoj, kvarcent dudek tri milionoj, kvincent okdek naŭ mil, ducent sepdek unu grajnoj de hordeo. La ŝtonegoj estis transigitaj el Japanio al Britujo danke al la telecinetaj povoj de Liu Hui, la fama ĉina matematikisto.

[redakti] Naskiĝoj

[redakti] Mortoj

Monumentjezamenhof.jpg

Pardonon pro la eraroj, mi estas komencanto

Content Navigation
Aliaj lingvoj