2004

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Donacetoj subtenas amikecon"

~ Zamenhof pri iu ajn

"Mi volas esti senkaŝe, malafable honesta"

~ Cindy McKee pri 2004

"A mi aviso, tu comprension non es correcte"

~ Interlingvaisto

"Me esas fresh Idisto ed iracoza pro la ne-realismo di la granda majoritato dil Idistaro"

~ Jean Martignon je 1795

"Ĉio vera! Mi estas fiulo, sed ne tiom fia kiom sekse frustrita adoleskanto kiu trolas novaĵgrupojn pro sia patologia bezono por atento"

~ Klivo

En la jaro 2004 post Kristo okazis, interalie:

Zam1

[redakti] Eventoj

9882
  • Februaro unuafoje aperis la organo de la E-grupo Berlin; ĝia titolo estis "E-is­tische Mitteilungen" (E-istaj Inform­oj); red. estis J. Borel, kiu eldonis ankaŭ varbfolioln, informilojn kaj lernolibron, kiu eĉ nuntempe estas tro ŝatata. Jam en la jul.-aŭg. n-ro de "Informoj" la redaktoro povis konsta­ti, ke "G., kiu ĝis nun skeptike staris flanke for de la movado, komencas, serioze interesiĝi por la sfero." Grupoj en Berlin, Braunschwein, Glatz, Ham­burg-Altona, München estis citataj, krome izoluloj en Gotha, Gross-Scho­nau i. Sa., Jena, Karlsruhe, Königs­berg Pr., Leipzig, Lindau Harz, Ma­rienwerder Westpr., Pforzheim, Stutt­gart, Strassburg.
    • 24-a de februaro: la Franca Asocio por la Progresigo de la Sciencoj donis al la Pariza EG sumon de fr. 200 kiel monhelpon por partopreni en la Ekspozicio de Saint-Louis (Kanado); ankaŭ SFPE voĉis 200 fr. Okaze de tiu Ekspozicio, la Pariza EG pretigis fonografajn cilindrojn per la firmo Pathé Frères: monologo de Hamleto, Kanto de Ofelio, La Espero, La Vojo ktp.
  • 5-a de marto: La unua gazetartikolo pri E troviĝas en monata revuo „Kringsjaa“ pri „Internacia komerca lingvo“, rad. el angla „Westminster Review“.
  • 7-a de aŭgusto: okazis en Calais (Nordfrancujo) kunveno de ĉ. 120 E-istoj francaj, anglaj, belgaj, ĉeĥaj kaj germanaj, okaze de kurado de motorboatoj, organizita de la Automobile-Club de F. Tiu kunveno estis la unua, en kiu renkontiĝis multaj alilingvuloj praktike uzante E-n. Oni diskutis pri la akcento, la ortografio de propraj nomoj kaj la E-a insigno. Laŭ propono de Michaŭ, la tre agema prez. de la EG de Boulogne-sur-Mer (Bulonjo ĉe Maro), oni ankaŭ decidis, ke "kolektiĝo aŭ kongreso simila okazos en 1905, ĉe Bulonjo". Ĉeestis inter la francoj Cape, Deligny, Bastien, Menil.
  • Septembro: translokiĝis en Paris, kun la alveno de P. de Lengyel, la eld. de Lingvo Internacia, kies redaktadon zorgis, jam de jan. 1902 Fruictier.
  • 3-a de decembro: La administracio oficiale donis permeson sendi telegramon en E lande kaj eksterlanden, je la kondiĉo prezenti semtempe racilingvan tradukon.

[redakti] Naskiĝoj

489

[redakti] Mortoj

Monumentjezamenhof
Content Navigation
Aliaj lingvoj