Aĥrimetujo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi


Aĥrimetujo
Esperantista Respubliko de Stultlando
Stultulando; CCộng Hoà Xã Hội Chủ Nghĩa Aĥrimet

2642.jpg 400px-WikiProject Scouting fleur-de-lis dark svg.png
Flato Flago Blazono
Devizo: "Ni venkis Usonon!"
Himno: "La Espero"
4721.jpg
Ĉefurbo Pekino
Plejgrada urbo Hanojo
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Aĥrimeta lingvo
Tipo de Ŝtato Komunisma liberplena monarĥio
Suprema Gvidanto Trương Tấn Sang
Suprema Edz(in)o 0011.jpg
Naciaj Herooj Rambo; Marko Polo; Konfuceo
Krima kvociento 0 %
Monunuo Ĉingo lingo
Klimato Tre libera
Religio Tre libera socialismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 100%!
Inteligenteca kvonciento Tre granda


"Bono posedata ne estas ŝatata"

~ Zamenhof
Initial.jpg

"Al ĉiu sia propra estas ĉarma kaj kara"

~ Zamenhof pri aŭtoro de tiu artikolo
Nenio.png

Arĥimetoj

"Bonfaron oni facile forgesas"

~ Zamenhof

Aĥrimetujo estas tre antikva lando kie loĝas aĥrimetoj, parolas la aĥrimetan kaj kredas je Aĥrimeto kiel fondinto de tiu fama kaj tre konata lando.

[redakti] Geografio

Tie vivas birdoj, sirenoj, fiŝoj, ĉevaloj kaj arboj, krom endanĝeritaj demonoj kaj anĝeloj. Ilia lando troviĝus en la oka kontinento de la mondo, Atlantido.

[redakti] Etnoj

Aĥrimetoj estas plurala substantivo (je la barbo de Bofronto!). Ĝi estus nomo de unu el la popoloj plej antikvaj en la mondo, propralingve Д£ζÌњÆŊ.

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! mi preferas daŭre ne kompreni tion.

Bonan tageron!

[redakti] Historio

Tiu nacio, ho akuzativulo, estis fondita de Aĥrimeto, freŝa kaj avida komencinto kiu envenas plena per ideoj plibonigi la lingvon, sed kies argumentoj suferas pro tuta manko je akuzativo, en la jaro 32.000 a.Z.

Aĥrimetujo estis princlando ĝis la jaro 1120 kiam la reĝo de Ruzio donacis teritorion por memregado al lia amanto Aĥrimeto la 2-a. En 1976 forpasis la lastan reĝon de la aĥrimeta dinastio kaj estiĝis demokratia republiko. Ekde tiu jaro ĝi apartenas al la internacia organizo Malunuiĝintaj Nacioj.

[redakti] Aĥrimeto

Aĥrimeto estas ulo citita de stultulo neciklopediisto en artikolo Aĥrimetujo. Guglo ne scias pri ĝi, ankaŭ ne Vikipedio. Laŭ Guglo estas kanzono en albana lingvo en kio aperas la verso bukur bukur hallall akrimeto (se tiu estas vera verso, albana lingvo estas ridinda). Sekve, Aĥrimeto estas tute certe stultaĵo de iu, kiu ne legis la averton " kiel redakti, kaj kiel esti ridiga, ne nur stulta, ĝuste same kiel ni".

[redakti] Alia spuro

Paĝo en germana lingvo diras:

Ileidedum lietamiesche tindsch lupitie esu teuneichill 'achrimet meib aubeimeli ennib. Iwe wastietu beimieto alostiedu Beibeu ruziew

Sekve, archrimet estas io en la germana.

Laŭ aŭtomata tradukilo de Google, tio signifas:

Ileidedum lietamiesche tindsch lupitie esu teuneichill 'achrimet meib aubeimeli ennib. Iwe wastietu beimieto alostiedu Beibeu ruziew

La mistero daŭras.

[redakti] Politiko

La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Arĥrimetoj.

[redakti] Religio

Ĉu?

[redakti] Lingvoj

Ĝia lingvo estas la aĥrimeta, ĝi apartenas al la altantida familio de ĝojkriaj lingvoj hodiaŭ vaste parolataj de Sirenoj, centaŭroj kaj atlantidanoj kaj tiel plu. Skorzoneroj!

[redakti] Kulturo

Loĝantoj de Aĥrimetujo tre interesiĝas pri matematiko, astronomio kaj muziko, sed estas stultaj pri praktikaj problemoj. Sur vestaĵo de aĥrimetoj ofte estas pentritaj geometriaj figuroj, astronomiaj objektoj, muzikiloj. Manĝaĵoj ofte estas produtitaj je formo de muzikiloj aŭ regularaj figuroj.

[redakti] Vuldiĝemo

Kial la aĥrimetoj havas vundetojn kaj grataĵojn en la vizaĝo?

Ĉar dimanĉe ili provas manĝi per forko kaj tranĉilo.

[redakti] Seksuma vivo

Aĥrimetino telefonas al la konsultejo de la ginekologo:

- Doktoro, hodiaŭ mi estis en via konsultejo. Ĉu mi ne forgesis mian kalsoneton tie?

- Ne, vi ne forgesis ĝin ĉi tie.

- Do, eble, mi forgesis ĝin en la konsultejo de la dentisto!



Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singaporo - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato
Content Navigation
Aliaj lingvoj