FANDOM


Gaius Iulius Caesar Octavianus by vishstudio

"Mi volas plisimpligi la vivon."

~ Aŭgusto pri sia politiko

Dia Imperiestro Cezaro Geja Julio Herberto Valkero Pinoĉeto Dia Cezara Oktavia la Dia Filo kaj Granda Posteulo AŭgustaAŭgusto (turkmenlingve Turkmenbaŝio) estis konservisma politikisto, kiu restarigis la Romian Respublikon per tute detrui ĝin kaj ekestigis pacon per tutplene buĉi ĉiujn siajn malamikojn en loka klubo kun aliaj maljunuloj.

De 1973 ĝis 1990 li regis Ĉilion diktatore post puĉo kontraŭ la demokratie elektita prezidanto Salvador Allende.

Pri lia vivo Edit

Li naskiĝis en Romio la 23. de Septembro 1922 a.Z.. Lia estonta patro estis imperiestro de Romio. La regado estis por li ĉiam la plej kara objekto el la mondo. Plej multe li amis tiun urbon, en kiu li estis ed­ukata, t. e. Romo; li orgiumis en ĝi kun plej granda plezuro; li revis iam fariĝi granda romana poeto. Li kun plezuro studis ankaŭ diversajn aliajn civilizojn, sed ili interesadis lin ĉiam pli konkercele ol kulture; kaj ĉar li neniam havis la eblon milite ekzerciĝadi en ili, kaj ĉar li ĉiam legadis nur per la okuloj, sed ne per la glavo, do kun Marko Antonio kaj la Sankta Spirito, li formis la unuan triopon kaj poste mortigis la du aliajn triopanojn.

Li havis du filojn: Gejo kaj Lucilo. Ili estis incestaj gejamantoj, do li bedaŭrinde pretendis ke ili mortis en batalo, donante sian regnon al Tiberio anstataŭe.

La 30-an de januaro de 1943 Aŭgusto edziniĝis kun Lucia Hiriart Rodriguez, kiu estas filino de Osvaldo Hiriart Corvalán, advokato, senatano, fundamenta politikisto kaj ministro de nacia aferoj en 1943, kaj Lucía Rodríguez.

Influo Edit

0884 n

Kiel ĉiu sekvonta politikisto, Aŭgusto estis porfamilia, poredzina, porpatrina, porbona kaj kontraŭmalbona. Sen la faroj de Aŭgusto estus granda manko en la mondo kaj mi parolus la germanan ĉiutage. Malbonaj verkistoj ankoraŭ konsideras Aŭguston bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado.

KristanismoEdit

En la 4-a jarcento Aŭgusto kaj aliaj kristanaj pensintoj sintezis novplatonismon kun kristanismo.

Festotagoj Edit

Kiel rakontinte en sia membiografio, Aferoj efektivigitaj de Dia Aŭgusto (verkita en Latino, lingvo bona sed tro komplika), Aŭgusto kreis multajn novajn festotagojn:

  1. 8-a de aŭgusto: Tago de iĉismo
  2. 9-a de aŭgusto: Tago de la indiĝenoj
  3. 12-a de aŭgusto: Tago de la junularo
  4. 19-a de aŭgusto: Tago de homaranismo
  5. 23-a de aŭgusto: Tago por afekti kvazaŭ la sklavkomerco ne ankoraŭ ekzistas
  6. 29-a de aŭgusto: Nursola tago por ne uzi atombombon
  7. 30-a de aŭgusto: Tago por celebri la gulagon

Citaĵoj Edit

"Oni humiligas min. Mi estas ĝentilhomo, kiu havas honoron." (Aŭgusto)

La 12 Monatoj de la Jaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio
Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro