Aŭstralia viando-pasteĉo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kio pasis, nin forlasis"

~ Zamenhof pri tute alia afero

"Mirakloj ne okazas, oni devas ofte ŝvite por ili labori"

~ Stanislaw Rynduch pri uzo de ŝvito en aŭstralia viando-pasteĉo

La klasika aŭstralia viando-pasteĉo estas kuirarta triumfo ne sufiĉe konata alilande…

Pasteĉo

Analizo de tipa pasteĉo.

[redakti] Kia viando?

Kian viandon oni uzas?

Fakte, neniu el la supraj!

La aŭstralia viando-pasteĉo ne enhavas viandon ian ajn. Ankaŭ vegetaranoj povas manĝi.

[redakti] Kia miraklo?

Jesuo faris vinon el akvo. Sed kiu hodiaŭ scipovas fari manĝaĵon al salita ŝlimo kaj bakita kartono? Nur la aŭstraliaj pasteĉistaj firmoj.

[redakti] Kion manĝi kun ĝi?

Oni tradicie manĝas kun multa belega tomata saŭco (ne la aĉa keĉapo, kiun manĝas nur usonanoj kaj aliaj fremduloj).

[redakti] Vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj