Aŭstralio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi



Aŭstralio
Sendependa Kriminala Kolonio de Aŭstralio
Aŭstralujo, Aŭstrio, Grandainsulenpacifikakvosalaregujon, Land Down Under

Eunaz Aglo
Flato Flago Blazono
Devizo: "Almenaŭ, nia lingvo estas plikonata ol Esperanto"
Himno: "Dio Savu Brition kaj, se eble, memoru nin"
Location-Austria-Hungary-1912
Ĉefurbo Vieno
Plejgrada urbo Sidney
Lingvo(j) Angla lingvaĉo
Tipo de Ŝtato Komunisma liberplena monarkio
Suprema Gvidanto Julia Gillard
Suprema Edz(in)o Kevin Rudd
Naciaj Herooj Crocodile Dundee; Nicole Kidman; Mel Gibson
Krima kvociento 100 %
Monunuo Dolaro
Klimato Ĉiam varma kaj suna
Religio Tre libera deviga aŭstraliismo
Loĝantoj 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu?
Analfabeteca kvonciento 100%
Inteligenteca kvonciento 0%


1304-eta

"Bezonas ne saĝon, ni havas la plaĝon."

~ Aŭstralia diraĵo pri bezono, saĝo, plaĝoj, kaj Aŭstralio.

"Mi spektis la filmon “Australia”"

~ Tonjo del Barrio pri Aŭstralio

"Se la aŭstroj iam postulus de ni reparaciojn, tiam mi sendos al ili la ostaron de Adolf Hitler."

~ Konrad Adenauer pri Aŭstrio, ostroj ktp

"Brava batalanto kontraŭ plado bolanta"

~ Zamenhof pri aŭstroj

"Kun pli de 2 000 Km. De longitudo, la granda rifo de koralo estas la vivanta strukturo pli granda de la Tero"

~ aŭtomata tradukilo pri Aŭstralio

"Sorto donas favoron, sorto donas doloron"

~ Zamenhof
Image026
Kontinentoj

Aŭstralio (nacilingve Noricum & Raetia, Austria; bonalingve Grandainsulenpacifikakvosalaregujon), mallonge Aŭstrio, estas tradicie germana-parolanta lando en la suda hemisfero. Aŭstrio, konata kontraŭulo de atomenergio, estas verda kampo dominata de la malvarmigaj turoj de atomcentraloj.

[redakti] Geografio

Australio

La insulo de Aŭstralio estas samtempe kontinento, ĝi estas la plej granda insulo, aŭ la plej malgranda kontinento de la mondo. Tie, inter Aŭstralio kaj Danio, troviĝas la rivero Danubo, apud kies bordoj sin paŝtas multaj kanguruoj. La insulo Plej Putra, apud la okcidenta marbordo, estas populara turista celo.

Aŭstralio situas en la Surda Pacifiko, kaj havas 7 km2 en areo, proksimume la grando de Usono. La ĉefurbo de la lando estas Vinbero.

[redakti] Fervojoj

Inter la aŭstraj urboj Innsbruck kaj Salzburg estas du fervojaj ligoj, kiuj disbranĉiĝas ĉe Wörgl. Unu kondukas tra Germanio, la alia restas en Aŭstrio, sed estas pli longa. Tamen la fervoja tarifo de la malpli longa vojo estas kalkulata laŭ la pli longa.

[redakti] Danĝera monto

Centoj da turistoj kiuj kunportis hejmen peceton de la Monto Uluruo, la granda simbolo de Aŭstralio, estas redonantaj la suveniron al la nacia parko pere de la poŝto ĝustigante, ke ĝi alportas malbonŝancon kiel ekzemple divorcojn, akcidentojn, malsanojn kaj eĉ mortojn. La monto estas konsiderata kiel sanktega de la aŭstraliaj indiĝenoj.

[redakti] Etnoj

Krom hotentotoj, vivas ankaŭ en Aŭstralio aborigenoj, bavaroj kaj aliaj etnoj.

Hit

Aŭstralia stelulo

[redakti] Aborigena vivo

En Aprilo la aborigenoj de fora regiono de norda Aŭstralio demandis al sia nova ĉefo ĉu la venonta vintro estos malvarma aŭ milda. Ĉar li kreskis en moderna komunumo li neniam estis instruita pri la antikvaj sekretoj. Do, kiam li rigardis la ĉielon li ne sciis kiel la vintro estos. Tamen, por esti senriska, li informis la tribon ke la vintro ja estos malvarma, kaj ke ĉiuj amasigu brullignon por esti pretaj.

Sed, estante praktikema, post pluraj tagoj li ekhavis ideon. Li telefonis al la Buroo de Meteologio kaj demandis, "Ĉu la venonta vintro en ĉi tiu regiono estos malvarma?" La meteologo respondis, "Ŝajnas ke ĉi tiu vintro estos sufiĉe malvarma."

Do, la ĉefo ordonis al siaj tribanoj ke ili amasigu eĉ pli da ligno por esti preparitaj. Post semajno li denove telefonis al la Buroo de Meteologio. "Ĉu ankoraŭ ŝajnas ke la vintro estos tre malvarma?" La meteologo denove respondis, "Jes, la vintro estos tre malvarma."

Refoje la ĉefo revenis al sia komunumo kaj ordonis ke ĉiu amasigu ĉiun troveblan pecon da brulligno. Post du semajnoj li ree telefonis la Buroon. "Ĉu vi estas absolute certa ke la vintro estos tre malvarma?" li demandis.

"Tutcerte jes," respondis la meteologo. "Ŝajnas plie kaj plie ke la vintro estos unu el la plej malvarmaj iam."

"Kiel vi povus esti tiom certa?" demandis la ĉefo.

La vetera spertulo respondis, "Niaj satelitoj raportas ke la aborigenoj en la Nordo senbride amasigas brullignon, kaj tio ĉiufoje estas certa signo."

[redakti] Danĝera bumerango
0308

Iu knabo en Aŭstralio tre interesiĝis pri bumerangoj; tiuj ĵetaĵoj de la indiĝenoj estas faritaj el maldika kurba ligno, kaj oni povas ĵeti ilin tiel, ke ili revenos al la ĵetinto.
La knabo do vizitis indiĝenan spertulon; tiu vendis al li bone faritan bumerangon kaj sukcese instruis lin en la arto, ĵeti la lignaĵon tiel, ke ĝi nepre revenos al la ĵetinto. Fiera la knabo veturis hejmen kaj praktikis kiel eble plej ofte.
Bedaŭrinde lia bonkora avo aŭdis pri lia favora sporto kaj donacis al li alian bumerangon. Tio kaŭzis al la knabo nervan kolapson: li ne volis riski forĵeti la unuan bumerangon.

[redakti] Bavaroj

Kutime ankaŭ ekzistas vilaĝoj kutimaj en Aŭstrio kiu ne estas kroata , hungara , slovena ktp. sed kie loĝas multaj etnaj grupoj ktp. Kaj jes , ekzistas bavaroj en Aŭstrio

[redakti] Sovaĝa Vivo

1319-eta

En Aŭstralio estas strangaj bestoj

Aŭstralio havas multajn strangajn bestojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valakio, la kombato, la kialo; aliaj interesaj bestoj estas la montotremoj, kiel la ornitorinko kaj la edzino (ne konfuzu kun la erinaco); kaj granda birdo, la enuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, sapfoj, kaj kunikloj. Kvarslando havas tre longan koralan riĉon.

Ankaŭ loĝas interesaj vivuloj en la akvoj apud la plaĝoj. Feriantoj kelkfoje trovas delfenojn, ŝarkojn, venenajn meduzojn, kaj gigantajn polpojn. Pli ofte, la ŝarkoj, meduzoj kaj polpoj trovas la feriantojn.

[redakti] Asocio kontraŭ bestofabrikoj

Asocio kontraŭ bestofabrikoj estas protekta asocio kontraŭ frenezaj scientistoj kiuj volas krei novajn bestojn. Oni trovas tiajn asociojn en Svisujo kaj en Aŭstrio, ĉar en tiu lasta lando jam ekzistas tro multaj strangaj bestoj.

La aŭstralia asocio, fondita en jaro 1992, estas separata asocio kaj ne kunlaboras kun la svisa asocio. La asocio volas postuli bestorajtojn. La magazino de tiu asocio nomiĝas "bestoprotektadon konsekvencan", en germana lingvo: Tierschutz konsequent(-n). La 3 magazinoj pro jaro havas la eldonkvanton de 25,000 ekzempleroj.

0aŭs

[redakti] Historio

Teorioj pri Aŭstralio ekzistis ekde la antikvo; multaj estas la malnovaj antikvaj priskriboj pri la antipodoj, la teroj kiuj staras en la opona flanko de la globo rilate al normala tero Eŭropo, trans la limoj de la konita mondo kaj pri ties loĝantoj: kiuj ekde Plinio la Maljuna (kaj en nia epoko Severino Boecio, plue) estis imagitaj laŭ la tuta antikva epoko kiel popoloj antropomorfaj ja jes, sed kun kelke da monstreco pro kiuj eblis ilin deklari malsamaj: ek de la unupieduloj je unika enorma piedo al la monokuloj, ekde la pigmeoj al kapenbrustuloj ... La uloj hundformaj estus la ringo unuiganta la strageculojn kun la nova homaro elaĉetita: eĉ ili estas elaĉetitaj de Kristo kvankam malsamaj... Tiel devis aperi esperantisto, duone niaspekta kaj duone bestaspekta kaj, do, kapabla esperantigi tiun fantazian homaron.

Estis konsiderinde da keltoj en nuna Aŭstralio. La plej malnova loknomo Hallstadt devenas de kelta vorto por salo.

Post sporadaj vizitoj de pornografiaj aktorinoj de la nordo kaj de eŭropaj putinoj, komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis reklamita de Germanio en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta seksumado kiel kolonio.

Dum la fruaj jaroj de historio de kolonia Aŭstralio estis multe pli da viroj ol virinoj inter prizonitoj kaj liberuloj kaj multaj prizonitoj estis apartigitaj de la aliseksuloj. Ekzistas ampleksa evidento ke estis multe da samseksa agado, especiale kutima post la servo de Guverno Lachlan Macquarie. Lesbaneco neniam estis kontraŭleĝa, nek en Britio, nek ĝiaj kolonioj, inkluzive de Aŭstralio. Tamen, leĝoj kontraŭ sodomio ekzistis ekde 1788. Dum 1796, la unua viro esti arestita pro sodomio estis Francis Wilkinson, sed la juro trovis lin senkulpa. Unu oficiala enketo dum 1822 eltrovis ke 30 virinaj enkarcerigitoj nepermesite vizitis porviran bienan prizonon ĉe Emu Plains por "preventi nenaturajn krimojn" de la viroj.

Post la revolutio de 1808, Aŭstralio sendependiĝis en 1826 sub la gvidado de Simón Bolívar, en 1831 ĝi konfederaciis al Ĉeĥio kaj Svedio por formi la regnon Aŭstrio-Hungario kaj en 1886 la konfenderacio disigis. La puno por tiuj kiuj sodomiis estis malpliigita de ekzekuto al tutviva enkarcerigo dum 1899.

Iam la pova centro de la granda aŭstra-hungara imperio, Aŭstralio post la malvenko en la unua mondmilito kaj la pactraktato de Saint Germain estis reduktita al malgranda respubliko. Post la anekso al la Hitlera Germanio en 1938 kaj sekva okupado de la venkintaj aliancitaj potencoj en 1945, la statuso de Aŭstrio restis neklara dum unu jardeko. La en 1955 subskribita ŝtata traktato finis la okupadon, agnoskis la sendependecon de Aŭstralio kaj malpermesis la aliĝon al Germanio. Konstitucia leĝo en la sama jaro deklaris la "ĉiaman neŭtralecon" de la lando kiel antaŭkondiĉo de la formarŝo de la soveta armeo. La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis novajn enloĝantojn ekde antaŭ 42 jaroj - la hotentotoj.

Inter 1996 kaj 2007, dum la servo de John Howard kiel ĉefministro, multaj penoj estis faritaj redukti la konstaton de samseks-paroj en la nacia leĝaro kaj bloki penoj de individuaj ŝtatoj konstati samseks-parojn. Ekde la komenco de lia servo kiel ĉefministro, Howard klarigis publike liajn opiniojn pri gejaj rajtoj. Dum Januario de 1997, Howard rifuzis oferi subtenon al la Sidneja Mardi Gras por Gejoj & Lesbaninoj kaj diris aperante sur la televida program A Current Affair ke li sentis seniluziigon se unu de liaj infanoj informus lin ke ili estas geja aŭ lesbanina. En intervjuo dum Aŭgusto de 2001 ĉe Triple J ( Aŭstralia radiostacidomo), li diris "Mi pensas ke mi metus min ie en la mezo de la polemiko pri gejaj rajtoj. Mi ne kredas ke samseksaj-paroj meritas la saman statuson kiel edziĝo."

Dum Julio de 1996 la registaro de Howard malpliigis la nombron da interdependecaj vizoj por malfaciligi elmigradon por samseks-paroj.

375 o

[redakti] La revolucio de 1808

Usono havis la Deklaron de Sendependo en 1776, Francio havis la Revolucion en 1789, Aŭstralio havis la Rum-ribelon en 1808.

La ribelo starigis tri bazajn homajn rajtojn:

- la rajto trinki rumon aŭ bieron la tutan vesperon,
- la rajto trinki rumon aŭ bieron la tutan nokton,
- la rajto trinki rumon aŭ bieron la tutan matenon,
- la rajto trinki rumon aŭ bieron la tutan posttagmezon.

Usonanoj festas la Deklaron de Sendependo je Julio 4. Francoj festas la Revolucion je Julio 14. Aŭstalianoj festas la Rum-ribelon je ĉiu tago de la jaro.

[redakti] Anzaka tago

En la Unua Monda Milito kontraŭ Terorismo, Aŭstralio kaj Novzelando kontribuis, subtenante liberon, la britan imperion, kaj carismon, per surteriĝo en Turkion. Kiel Rikardo la Leonkora, la aŭstraliaj kaj novzelandaj soldatoj preskaŭ venkis en pluraj bataloj, kaj poste foriris. Ne nur en Aŭstralio, sed ankaŭ en Novzelando, oni havas ĉiujaran ferion (Anzaka Tago) por memori la kampanjon, sen kiu (oni diras) Aŭstralio ne estus tio, kio ĝi estas.

[redakti] Politiko

Aŭstralio estas regata de alianco de la Australiaj Verduloj, Brunuloj, Ruĝuloj, kaj Nigruloj, kun subteno el la restaĵo de la malnova Laboristo Partio sub Julia Gillard.

[redakti] Nov-Naziismo

Nu estas tre forta novnazia politika partio, kies iama oficiala (kaj davxre neoficiala) "gvidanto" estas Joerg Haider. Kiam li preskavx fariĝis ĉefministro, Kanadio deklaris lin "persona non grata" (nedezirato).

[redakti] Diplomatio

6206 n

Kavaliro Mark Oliphant, kiu estis dum kelkaj monatoj en Nov-Jorko en la fruaj tagoj de Unuiĝintaj Nacioj kiel spertula konsilanto de D-ro H.V. Evatt ĉe la Komisiono pri Atoma Energio, eksciis plurajn diplomatiajn sekretojn. Kiam li fariĝis Ŝtatestro de Sud-Aŭstralio, li diris ke kiel diplomato li devis lerni oscedi sen malfermi la buŝon.

[redakti] Monda Graveco

Foje Andrew Peacock, Aŭstralia Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, invitis usonan ministron Kissinger viziti Aŭstralion. Kissinger diris ke li tre ŝatus tion fari. Lia edzino, Nancy, tre ĝuis viziton en la Internacia Jaro de virinoj. Bedaŭrinde, tamen, estis neniuj problemoj inter Aŭstralio kaj Usono kiuj tiom bezonas diskutadon ke vizito de Kissinger necesus. Peacock sugestis ke Kissinger venu neformale al Kanbero survoje al iu alia loko. “Sed”, respondis Kissinger, “ankaŭ je la Suda Poluso mi ne havas negocon”.

[redakti] Protektado

Aŭstralio defendis la minoritatajn rajtojn de la sudtirolanoj antaŭ UNO. UNO oficiale agnoskis tiun rolon kaj pro tio Aŭstralio fariĝis "protektopotenco" de tiu eks-aŭstrala popolgrupo. Ekzistas kontraktoj inter Italio kaj Aŭstralio en kiuj la rajtoj de la popolgrupo estas establitaj. Temas ĉefe pri regiona aŭtonomio kaj la oficiala dulingveco de la provinco Bolzano (t. e. laŭ aŭstralia kompreno la "lando Sudtirolo").

[redakti] Religio

Dimanĉe en Aŭstralio la drinkejoj, teatroj k kinejoj estas fermaj. Tiam la urboj aspektus preskaŭ dezertite, se muzikistaroj de la Savarmeo ne aŭdigus sin tra la stratoj. Tiu institucio tre prosperas ĉie tie.

[redakti] Aŭstralio kaj islamismo

En Aŭstralio oni jam komencis ion kompreni la danĝeron de islamo, kaj oni jam instruis unuan lecionon al la el-Pakistanaj "migruloj", nekontentaj pri "nemodesteco" de Aŭstralianinoj.

[redakti] Lingvaj aspektoj

La ĉefaj lingvoj de Aŭstralio hodiaŭ estas la vjetnama, la araba, la ĉeroka, kaj volapuko, sed la hotentotoj parolas la germanan. En Aŭstrio oni nun instruas la lingvojn de orienta Eŭropo kaj precipe la rusan, ĉar venas tiom da rusaj gastoj ekz. nun dum vintro por skiado. La entuziasmo favore al la instruado de la angla kiu regis ankoraŭ antaŭ kelkaj jaroj estas forblovita. Al tio aldoniĝas negativaj sentoj kontraŭ Britio kaj Usono pro la milito en Irako.

[redakti] Germana lingvo

Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 hotentotoj de pura raso, kiuj organizis naziisman movadon por konkeri la mondon.

En Aŭstrialo tamen loĝas parolantoj de malsamaj germanaj dialektoj, ĉefe bavaraj kaj alemanaj. La bavaraj dialektoj inter si dividiĝas en altbavaraj kaj malaltbavaraj. En Supra Aŭstralio oni parolas malaltbavarajn dialektojn dum en Tirolo oni parolas altbavarajn dialektojn.

La normgermana estas unu komuna lingvo, kiun multaj aŭstraloj kun sufiĉe da malfacileco parolas. La ĉiutaga kutima parola lingvo estas aŭstro-bavaria dialekto, kiu sufiĉe similas en ĉiuj regionoj de Aŭstralio (ankaŭ la grandaj urboj) por interkompreniĝi. Ambaŭ lingvoj estas minimume tiom diferencaj kiel la sveda kaj la norvega.

[redakti] Aborigenaj lingvo

Malmultaj ankoraŭ parolas la malnovan aŭstralian lingvon Strajno. Tiun Angloj kaj Nordamerikanoj kelkfoje rigardas kiel formon de la londona kokneja lingvo, ĉefe pro la fakto ke en la Aŭstralia oni prononcas la sonon “ej” kiel “aj”. Fakte estas multaj diferencoj, sed tio estas ĉefa trajto de Strajno.

La kutima aŭstralo kreskis ie en orienta aŭstralio kaj poste vivis parto de sia vivo en malaltaustralio kaj poste migris al Vieno , kaj pro personaj kaj sociaj kialoj parolas kelkajn dialektajn normlingvajn miksajojn , ja fakte estas parolanto de tiu nuna "aŭstropanto". Li ja fakte estas "Aŭstropantoparolanto".

[redakti] Esperanta dialekto

Laŭ la rusa-esperanta vortaro de A.B.Ŝevĉenko бассейн=baseno=naĝejo, sed ĉi matene ŭnu aŭstralano insistis ke baseno estas iu konstruaĵo por teni akvon aŭ kavego en la tero en kiu enfluas akvo el rivero aŭ maro!!! Ĉu mia vortaro denove erariĝas?

[redakti] Aŭstralio kaj idismo

Listo de ĉiuj idistoj en Aŭstralio:

[redakti] Malamo al la franca

La 28jara aŭstralia komikisto Mike Nayna filmis en Melbourne gravan okazaĵon pri lingva rasismo, la nokton inter la 10-a kaj 11-a de novembro en aŭtobuso de la metropolo. Grupo de francaj knabinoj troviĝinta en la malantaŭa parto de la veturilo estas minacata je morto, ĉar ili kantis kanton en sia propra lingvo. Jen la faktoj laŭ la atesto de Nayna kaj lia kulpiga video.

Senbridiĝas ĉio pro la komento de aŭstralia virino sidanta en la unuaj vicoj kiu, aŭdante la kanton en la franca lingvo, obĵetas "Aussie! Aussie! Aussie! "(glorante al Aŭstralio kaj al aŭstralianoj). La knabinoj, el la fundo de la buso, prenas ĝin kiel signon de intereso kaj komencas kanti pli laŭte. Dramaj la konsekvencoj: unue mezaĝa ebria viro parole impetas kontraŭ la francan knabinon kiu sin rimarkigis plej multe, nun identigita kiel Fanny Desaintjores, misfamigante ŝin en kreŝendo de ofendoj, ĝis kiam li nomis ŝin prostituitino kaj lesbanino. Poste familia patro, kiu pelas promenseĝeton kun infaneto, kaj alia filo kiu akompnas lin, alproksimiĝas perforte al la knabino daŭrigante la parolajn isultojn kaj minacante ŝin je morto.

Mike Nayna parolas pri tri malsamaj grupoj de pasaĝeroj kiuj partoprenis en la perforto. Unu el ili pruntedonas al la agresanto fiŝtranĉilon, dum aliaj, regataj de ekscitiĝo, rompas fenestron de la veturilo. Ĝi estas la lasta foto de la emociega video. La aŭstralia polico pridemandis du el la molestantoj, kiuj tamen estas liberigitaj sen konsekvencoj. La juna francino molestita plej malmilde konfesis ke ŝi ĉesis kanti tuj kiam ŝi rimarkis la danĝeron, "timante esti batota aŭ eĉ mortigota.

[redakti] Utilaj ĉinaj frazoj

Kvankam Aŭstralio estas multlingva lando, preskaŭ ĉiuj loĝantoj komprenas la ĉinan.

Jen kelkaj utilaj frazoj por la vojaĝanto:

袋鼠在哪里?
Dàishǔ zài nǎlǐ?
Kie estas la kangaruoj?
我要买一罐维吉麦
Wǒ yāomǎi yī guàn wéijímài.
Mi volas aĉeti bokalon da veĝemito.
我丢失了我的防鲨鱼液。
Wǒ diūshīle wǒ de fáng shāyú yè.
Mi perdis mian ŝarkforpelan haŭtkremon.

[redakti] Ekonomio

Ĉu?

[redakti] Kulturo

Kiu bezonas?

Card-final-01

En Aŭstralio legado estas tial malofta ke oni devas stimuligi homojn montrante la fotojn de tiuj, kiuj jam scipovas ĝin

[redakti] Ĝentileco

Aŭstralianoj ne ĉiam estis konataj pro sia ĝentileco. Cinikulo iam diris: “Vi devas lerni akcepti la malglatan kune kun la kruda”. Sed fakte Aŭstralianoj estas laŭnature ĝentilaj. Aŭtralia diplomato en Anglio, estis invitita al kampara hejmo, kie oni bonvenigis lin. Kiam li estis forirontaj, la ambasadoro dankis al sia gastiganto kaj diris fine: “Kaj mi devas diri, Sinjoro, ke via edzino estas mirinda amantino”. Dum la Anglo retroiris, embarasite, lin riproĉis amiko: “Tio estis iom kruda. Vi certe blagas”. “Vi pravas” respondis la unua, “fakte ŝi estas terura, sed kiam oni estas ambasadoro por sia lando, oni nepre devas esti ĝentila”.

[redakti] Politika korekteco

En Aŭstralio terminoj kiaj “Balts” (ŝtatanoj de la Baltaj respublikoj) kaj “Wops” (Sudeŭropanoj) estis malaprobataj kaj malinstigataj. Oni aprobis la priskribon de ĉiuj enmigrintoj kiel “Novajn Aŭstralianojn”. Dum bankedo honore al reprezentantoj de la Japana sukerindustrio en 1962, Kavaliro Arturo Fadden, Ministro pri Financoj kaj dum nelonga periodo Ĉefministro de Aŭstralio, rakontis ke li ricevis plendon de unu el siaj elektodistriktanoj, viro de itala origino, kiu demandis: “Sinjor’ Da Fado, kial ĉi uloj envenas kaj tujtuj ili ĉiuj fariĝas ‘Novaj Aŭstralianoj’—sed mi ankoraŭ restas damnita olda Italaĉo?”

[redakti] Sportoj

[redakti] Golfludo

Poshtmarkoaustrio

En Aŭstralio estas ofte kanguruoj sur la golfludejoj, en la Reĝa Klubo de Kanbero estas regulo ke, se la golfpilketo eniras la “poŝon” de kanguruino, la pilko estas “perdita”. Ankaŭ en vintro, sur la grandegaj gazonoj, estas tiom da frosto ke post longa rulfrapo la pilketo kolektas froston, kaj fariĝas tro granda por eniri la truon! Estas preskaŭ neeble ke oni enirigu la pilketon eĉ kiam ne estas frosto!

[redakti] Australian Open

La peniskonkurso Australian Open (Aŭstralia malferma ĉampionado) estas penisturniro en Aŭstralio. Ĝi apartenas al la grandaj kvar turniroj de Granda Ŝlemo kaj okazas dum du semajnoj en januaro en Melburno, la plej granda urbo de Aŭstralio.

La Aŭstralia Malferma, fondita en 1905 kiel ferma "aŭstralazia ĉampionado", estas la plej granda regule okazanta sportevento sur la aŭstralia kontinento (en 2006 ĝi allogis 550.552 spektantojn). Ĝi malfermiĝis por eksterlandaj konkursantoj nur en 1969, en 1976 (Mark Edmondson) kaj 1978 (Chris O'Neil) lastfoje estis aŭstraliaj venkintoj de la turniro.

La turniro havas 5 konkurserojn: sinmasturbantaj viroj, masturbantaj virinoj per vibriloj, paraj gejoj, paraj virinoj per vibriloj, gejparoj.

[redakti] Kuirarto

Vidu ĉefartikolon Veĝemito


La Aŭstralia popolo ne havas la palaton edukita; sed ilia intelekto ankaŭ restas senkultura.

Aŭstralianoj estas tiel forte influitaj de bonalingvismo, ke ili metas tomatan saŭcon anstataŭ keĉapon sur la terpomfingrojn kaj viando-pasteĉoj.

Aŭstraliaj manĝaĵoj estas nebongustaj, malbone preparitaj. Kun la manĝaĵoj oni ĝenerale trinkas teon, kelkfoje kafon. Ordinare sur la tablo staras ujo, en kiu troviĝas pulvorigita sukero. Sed mankas kulero en la sukerujo; ĉiu prenas per sia aparta kulero malseka, tiel ke formiĝas en la ujo flavaj buletoj, kiuj nepre pensigas pri... Nemalofte oni sentas naŭzon en Sidnejaj manĝejoj.

[redakti] Bankedoj

La programo de Ŝtataj Vizitoj devas esti, super ĉio, antaŭvidebla kaj horloĝe regula. Surprizoj devas esti malpermesitaj. Okaze de unu reĝina rondiro en Aŭstralio, dum bankedo kie ĉeestis Ŝia Reĝina Moŝto, la lumoj subite estingiĝis. Dum kelkaj momentoj la sekurecistoj maltrankvilegiĝis. Poste la ĉefkuiristoj eniris la bankedejon kun flamanta pudingo

Kiam oni proponis provizi Aŭstralian ŝaŭmvinon por la festo, la angla vizitspertulo insistis ke estu ankaŭ “vera” Franca ĉampano sur unu tablo, por la okazo se eventuale la gastoj ne ŝatos kolonian ŝaŭmaĵon. Fakte, ĉiu guto de la Aŭstralia seka vino estis trinkita, dum plejparte la boteloj de la Anglo restis fermitaj.

[redakti] Restoracioj kaj Trinkejoj

Laŭ Lanti aŭstraloj ne havas senton pri vera komforto, pri delikato k arto. En restoracioj la benkoj aŭ seĝoj estas tiel angulecaj k nekonformaj al sia destino, ke oni ĉiam havas la impreson pri io provizora, piknikeca. Kaj ĉe malgrandaj tabloj sidas duoble pli da gastoj ol konvenas. Plie, la spiritostato de la gekelneroj ŝajnas esti tia, ke la klientoj devas komplezi al la servistoj k ne inverse. Ne ĉiam oni dankas al vi ĉe pago de la konto; k se tamen aŭdiĝas danka vorto, tiam la mieno de I' dankant(in)o k lia aŭ ŝia voĉtono impresas kvazaŭ oni aŭdus : forkuru ! cin mi sufiĉe vidis... Kia kontrasto kun la ĝentilo, de l' japanaj geservistoj ! Sed kio estas preskaŭ naŭza, tio estas la spektaklo, kiun oni povas observi en la biertrinkejoj. Tie la klientoj ne sidas, sed staras antaŭ alta U-literforma, vendotablo, kies aspekto donas la impreson de barikado, malantaŭ kiu ŝirmas sin gekelneroj. Kaj ĉi tiuj lastaj klopodegas plenigi glasojn, kiujn ili kvazaŭ ĵetas al atakantoj, Tamen necesas, ke la soifantoj metu moneron sur la tablon, antaŭ ol ricevi la menditan glason...

La virinoj tamen ne staras. Ili ĝenerale sidas en ia " ripozejo ", kiu komunikas kun la vendotablo per aperturo, kie la soifantinoj povas mendi k ricevi glasojn, kiujn ili mem kunportas al tablo. Verdire la spektaklo videbla en tiuj virintrinkejoj ne estas pli ŝatinda ol tiu en la ejoj por viroj. Ĝenerale la metiistoj finas la laboron je la 17-a. Kaj laŭleĝe tiaj trinkejoj restas malfermaj nur ĝis la 18-a. Dum unu horo oni tiam povas vidi ĉirkaŭe la vendotablo plurvican amason da drinkuloj, kiuj englutas glason post glaso. Tia spektaklo donas la impreson de grego ĉirkaŭ grandega trogo. Post la ŝloso de l' pordoj, tiam sur la trotuaro vidiĝas geebriuloj, kiuj zigzage k ŝancelige paŝadas; dum aliaj simple eksidis sur la sojlaj ŝtupoj de l' drinkejoj. Sed estas rimarkinde, ke ĝenerale la ĉi tieaj gedrinkuloj ne estas bruemaj, insultemaj aŭ kverelemaj. Ili ridetas stulte k aspektas kontente. En Sidnejo la klimato estas proksimume la sama kiel en Lisbono. Malgraŭ tio, la pordoj de l' biertrinkejoj estas nur iom malfermaj ; rimeno, haltige al ferma risorto, tenas ilin en tia stato. Aŭstraloj ŝajne ne trinkas, sed konscie drinkas k tiucele sin kaŝas. Nenie estas trovebla loko, kie en plenaero oni side povus komforte k malrapide gustumi glaseton, legante ĵurnalon aŭ observante la gepreterirantojn... Estas same kiel en Londono, iu povus rimarkigi. Fulmotondro ! jes ja, tia stulta vivaranĝo estas importita el Britio, sed tie la klimato povas iel pravigi tian enfermiĝemon, neniel Ĉi tie...

[redakti] Kosma scienco

9626 o

Al la unua misio al Titano, Aŭstralio kontribuis ludilan kanguruon.

[redakti] Aliaj malkulturaĵoj

Inter aŭstraj malkontribuaĵoj al monda kulturo estas
Wa eo3

Aŭstralia besto suĉas kaj englutas stelon

[redakti] Seksuma vivo

Ekde 1992, la Aŭstralia armeo forigis la forbaron de semseksemuloj de servo en la milito.

[redakti] Gazetaro

Aŭstraliaj ĵurnaloj estas grandformataj, iluistritaj k multpaĝaj, sed ilia enhavo konsistas ĉefe el infanecaj malgravaĵoj, el raportoj pri sporto, vetkuradoj, loterio, k el reklamoj. En 24-folia ĵurnalo, troviĝas apenaŭ unu paĝo leginda. Kio vere karakterizas la menson de aŭstraloj, tio estas ilia ludpasio. La ŝtato mem organizas loteriojn k ĉiusemajne okazas du aŭ tri lotumoj. Kaj ĉiutage oni povas vetludi pri ĉeval- aŭ hundokuradoj. Ĉiu ĵurnalo (ankaŭ la t. n. laborista " The Labor Daily ") havas suplementon, kiu estas tute dediĉita al vetkuradoj. Tian suplementon oni vidas preskaŭ en ĉies manoj k ĝi certe estas la plej ŝatata legaĵo de aŭstraloj ĝenerale.

[redakti] Vidu ankaŭ

Germanio






La Vikipedio havas malridigan artikolon pri Aŭstralio,
kaj eĉ pli malridigan artikolon pri Aŭstrio.
simple:Australia