Aŭstralio
El Neciklopedio
"Bezonas ne saĝon, ni havas la plaĝon."
~ Aŭstralia diraĵo pri bezono, saĝo, plaĝoj, kaj Aŭstralio.
"Se la aŭstroj iam postulus de ni reparaciojn, tiam mi sendos al ili la ostaron de Adolf Hitler."
~ Konrad Adenauer pri Aŭstrio, ostroj ktp
"Brava batalanto kontraŭ plado bolanta"
~ Zamenhof pri aŭstroj
Aŭstralio situas en la Surda Pacifiko, kaj havas 7 km2 en areo, proksimume la grando de Usono. La ĉefurbo de la lando estas Vinbero.
Enhavo |
[redakti] Historio
Post sporadaj vizitoj de pornografiaj aktorinoj de la nordo kaj de eŭropaj putinoj, komence de la 17-a jarcento, la orienta parto de la kontinento estis reklamita de Germanio en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta seksumado kiel kolonio. En 1826 Aŭstralio sendependiĝis sub la gvidado de Simón Bolívar, en 1831 ĝi konfederaciis al Ĉeĥio kaj Svedio por formi la regnon Aŭstrio-Hungario kaj en 1886 la konfenderacio disigis kaj Aŭstralio iĝis respubliko. La kontinento kaj insuloj de Aŭstralio ekhavis novajn enloĝantojn ekde antaŭ 42 jaroj - la hotentotoj.[redakti] Sovaĝa Vivo
Aŭstralio havas multajn strangajn bestojn. Estas, ekzemple, la kanguruo, la valakio, la kombato, la kialo; aliaj interesaj bestoj estas la montotremoj, kiel la ornitorinko kaj la edzino, kaj granda birdo, la enuo. Estas multaj eŭkaliptaj arboj, sapfoj, kaj kunikloj. Kvarslando havas tre longan koralan riĉon.
Ankaŭ loĝas interesaj vivuloj en la akvoj apud la plaĝoj. Feriantoj kelkfoje trovas delfenojn, ŝarkojn, venenajn meduzojn, kaj gigantajn polpojn. Pli ofte, la ŝarkoj, meduzoj kaj polpoj trovas la feriantojn.
[redakti] Kulturo
Kiu bezonas?
[redakti] Lingvaj aspektoj
La ĉefa lingvo de Aŭstralio estas la volapuko, sed la hotentotoj parolis la germanan. Hodiaŭ restas nur proksimume 40.000 hotentotoj de pura raso, kiuj organizis naziisman movadon por konkeri la mondon.[redakti] Aliaj malkulturaĵoj
Inter aŭstraj malkontribuaĵoj al monda kulturo estas
- La viena eskalopo
- La operdomo de Sidnejo
- Sigmundo Freŭdo
- Adolfo Hitlero
Vidu ankaŭ: Germanio


