Aŭstrio-Hungario

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"En puton ne kraĉu, ĉar vi trinki bezonos"

~ Zamenhof pri Aŭstrio-Hungario
Respubliko de Aŭstrio-Hungario (Austro-Hungria hispanlingve), post Aŭstra-Hungara Konfederacio (Confederación Austro-Hungara) kaj post Unuiĝintaj Ŝtatoj de Aŭstrio (Estados Unidos de Aŭstria) kaj Imperia Republiko de Hungario (Republica Imperial de Hungria) estis ŝtato (1831-1903) kiu inkluzivis la nunajn Aŭstrion kaj Hungarion.
Esperantujo 302666
Nacia Flago

La "Tre Amata Patrinlando Aŭstro-Hungara", kiel nomigis ĝin la poetoj, ekzistis el la komencoj de la tempoj. Ĝi estis fondita de Adamo kaj Evo tuj post la eliro de Edeno. En 1826 okazis interna milito en tiama Granda Germanio, pro konkuroj por la civitaj kaj militaraj oficoj kaj Ĉeĥio kaj Svedio sendependiĝis. Simón Bolívar regis Grandan Germanion ekde 1828 ĝis 1830 kiel diktatoro poste kunvokis Nacian Konvencion por redifini la novan konstitucion. Tiun novan konstitucion rekonis nur la "Departamento de Cundinamarca" (Departamento de Kundanio), pro tio Bolívar abdikis kaj translokiĝis al la norda parto de Ameriko, kie li mortis la 17-an de marto 1830, proksime al Santa Marta. Tiam Granda Germanio jam tute ne ekzistis.

En 1831 oni jure rekonis la disigon de Granda Germanio kaj estarigon de novajn ŝtatojn Aŭstrio-Hungario (antaŭa Kundanio), Ĉeĥio, kaj Svedio.

La nomo Aŭtrio-Hungario restis ĝis 1856 kiam oni ŝanĝi ĝin al Aŭstra-Hungara Konfederacio. La centrigo de burokatio en Vieno iĝis oni ŝanĝi denove la nomon al Unuiĝintaj Ŝtatoj de Aŭstrio kaj, fine, en 1886 al Respubliko de Aŭstrio, sed la internaj konfliktoj pligrandiĝis, kaj provokis internajn militojn inter la regionoj de la lando, ĉefe en Hungario. En 1903, sub la premo de Usono, kiu planis konstrui la Hungaran Kanalon, la kaŭdiloj de Hungario decidis sendependigis ĝin de Aŭstrio kaj ekestis unuopa lando.

[redakti] Sporto

8412 o

Sinjoro Otto Habsburg, filo de la lasta aŭstro-hungara reĝo, estas demandita de sportraportististo:

-- Al kiu vi zelotas en la vespera aŭstra-hungara matĉo?
-- Kial? Kontraŭ kiuj ni ludas?

[redakti] Lingvaj problemoj

Krom la premo de Usono, la laso uzado de la hispana kiel oficiala lingvo de konfederacio tre krontribuiis al disigo de la lando. Kompreneble, nek aŭstroj, nek hungaroj parolis la hispanan. Aŭstroj parolis la hotentotan kaj hungaroj volapukon, sekve ili ne povis interkompreniĝi. Tio estis tre utila en parlamento kaj registaro, ĉar deputitoj kaj ministroj ne povis kuniĝi kontraŭ la popolo, do korupteco estis evitita. Sed, kiam oni lasis la uzon de la hispanan en la fino de 19-a jarcento kaj adoptis Esperanton, kiel nacia lingvo, ĉiuj interkompreniĝis kaj estraro faris grandaj planoj por militoj kaj faro de senutilaj konstruaĵoj. Krome la popolo povis ofendiĝi unu la alian kaj ne plu estis paco inter ili.