Aŭtomobilo

El Neciklopedio

(Alidirektita el Aŭto)
Iri al: navigado, serĉi

"aŭtomobilo (plural aŭtomobiloj, accusative singular aŭtomobilon, accusative plural aŭtomobilojn)"

~ Wikitionary pri aŭtomobilo
1domnat2

"Me dubitas, ke automobilo funcionas KUN Ido. Kad ol forsan funcionas PER Ido?"

~ Idisto pri aŭtomobilo
Fugaz

"Mi neniam dormis antaŭ la stirilo... sed mi jam vekiĝis stiranta"

~ Mi pri stirado
Placa

"La moderna virino konas la diferencon inter aŭtopneŭo kaj viro. Pneŭo devas havi almenaŭ milimetron da profilo, viro ne."

~ Lis Fitz

"Se ne plaĉas al vi la maniero kiel mi stiras, for de la trotuaro!"

~ Anonimulo pri stirado

"Rapida aŭtoveturanto estas aviadilisto, kiu flugas tro malalte"

~ Jean Paul Belmondo

"Granda elefanto. grandaj elefantoj. granda aŭtomobilo. grandaj aŭtomobiloj"

~ esperanto-instruisto

"Dio scias bone pri niaj bezonoj"

~ Zamenhof pri aŭto

"Se mi devas paroli pri la ulo kun ruĝa aŭtomobilo, mi ne diras en esperanto aŭtomobil-ruĝ-ul-o"

~ Renato Corsetti pri siaj lingvouzoj
Bervala sportaŭto

"Ĉu aŭtomato estas mato, kiun oni uzas en aŭtomobilo?"

~ Fra Simo pri aŭtomobila komputiko

"En aŭto mi neniam vidis ventolilon"

~ Marcos Cramer eŭropcentre pri riĉaj aŭtomobiloj

"La elektromaŝino de elektra aŭtomobilo estas motoro"

~ Leo De Cooman saĝe pri elektra aŭto

"Sufiĉe konata kazo estas la radoj de aŭtomobilo, sur kiuj oni almetas masetojn en la ĝusta loko"

~ Harri Laine pri radoj

"Se mi bone memoras, li estis brazilano kaj pereis per automobilo en Germanio"

~ Anna Lowenstein pri brazila stiristo


La aŭtomobilo (el la greka autos [mem] kaj latina mobilis [mobila]), mallonge aŭto, estis krom biciklo unu de la plej ofte uzataj veturiloj de la personoj antaŭ la invento de teletransporto. Ĝi estis veturilo por surgrunda transporto de varoj aŭ homoj, movata de motoro, kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj.

Cetere, ankaŭ aŭto estas artefarita. Temas pri speco de artefarita ĉevalo. Kaj pripensu, kiom da homoj fieras pri sia aŭto!

010db7ea o

[redakti] Historio

La unua aŭto movita por eksplodmotoro estis farita ĉe 1807.

[redakti] Ekonomio

Aŭtomobilo estas bona stimulilo. Se oni posedas domon kaj aŭtomobilon oni devas forte labori por repagi ĝin, pro tio en Usono bezono al persona aŭtomobilo estas eĉ pli sentebla ol en aliaj landoj, ĉar usona registaro deziras ke usonanoj estu laboremaj. Tie por iri al laborejo, lernejo kaj eĉ por aĉeti manĝaĵojn oni bezonas aŭtomobilon.
25smkw6

Usonaj aŭtomobiloj ofte eksplodas, kiel oni povas vidi per usonaj filmoj. Tio okazas por ke homoj devu aĉeti novajn modelojn.

[redakti] Ekonomia influo

419 Esperanto

Krom vendado kaj uzado de fuelo, ankaŭ aŭtomobilo stimuligas aliajn ekonomiajn servojn kaj kreas novajn dungojn. Ekzemple, por restado de aŭtomobiloj oni kreas aŭtomobilrestadon. Por ĝi oni devas fabriki aŭtomobilrestadtempmezurilojn, kiuj estos kontrolitaj de aŭtomobilrestadtempmeruzilogekontrolistoj, kiuj manĝos en aŭtomobilrestadtempmeruzilogekontrolistmanĝejoj, kaj se ili gajnos bone, ili manĝos eĉ en multkostaŭtomobilrestadtempmeruzilogekontrolistmanĝejoj.

[redakti] Aŭtovendado

Viro volas vendi sian aǔton en la foiro. Aliras lin aĉetanto kaj demandas:

-- Kiom konsumas tiu ĉi aǔto en urbo?
-- Mi ne scias. Mi estas vilaĝano.

[redakti] Demando

834 oa
Kara Onklo Andanto:
Kiam mia nova aŭto misfunkcias, kaj mi veturas al la koncerna komercejo kaj priplendas la problemon, ĉiam aŭ oni respondas ke "ĉiuj niaj aŭtoj tielas; tio estas normala" aŭ la misfunkcio — kiu ĉiam okazas ĉe mi — neniam okazas ĉe la komercejo. Kion mi faru?
Frustrita en Fresno
Kara Frustrita:
Simple ŝajnigu, ke vi volas vendi la aŭton al la komercejo. Oni tuj zorge ekzamenos ĝin, kaj trovos la problemon, plus du tri aliajn.
Via
Onklo Andanto.

[redakti] Vortareto

6140
Esperanto: aŭtomobilo
Idiom Neutral: automobil
Ido: automobilo
Occidental: automobile
Novial: automobile
Interlingua: automóbile

[redakti] Purigado

Aŭton de bervalanoj oni trovis renversita. Ili faris tion laŭintence. Kial? Por malplenigi la cindrujon, kompreneble ;o).

[redakti] Fajropumpila aŭtomobilo

E-o-airport

Fabrikejo ekbruliĝas. La plej proksima fajro-brigadoj respondas rapide, kaj laboras forte, sed la fajro vastiĝas.

La estro de la fabrikejo krias, "Niaj plej valoraj sekretoj estas en ŝlosita ŝranko en la centro de la fabrikejo. Ili estas savendaj! Mi donos 100 spesmilojn al tiu fajro-brigado kiu portos ilin al mi!"

La fajro-brigadanoj fortigas ilian laboron kontraŭ la fajro, tamen la fajro vastiĝas. Pli fajro-brigadoj alvenas kaj kuniĝas la laboron. La fajro ne plu vastiĝas, sed ne malvastiĝas. La estro de la fabrikejo krias, "Mi donos 500 spesmilojn al tiu fajro-brigado kiu portos al mi la sekretajn dosierojn!"

Subite oni aŭdis la malproksiman sirenon de fajropumpilo. La fajropumpilo proksimiĝas, sed ne haltas apud la alia fajropumpiloj. Senpauze, ĝi iras rekte en la brulantan fabrikejon, haltante nur kiam ĝi atingas la centron de la brula konstruaĵo. La fajro-brigadanoj elsaltas kaj tuj atakas la fajron kun ŝajne preterhoma forto. Vidante tiun ĉi ekzemplon, la aliaj fajro-brigadoj same atakas la fajron, kaj ili estingas ĝin!

Kiam li povas proksimiĝi, la estro de la fabrikejo iras kaj dankas la grupon. Li demandas al ili, kiel ili uzos la 500 spesmilojn.

La ĉefa brigadano respondas, "Nu, unue ni nepre riparos la diablajn bremsojn de la fajropumpilo, ĉar pro ĝi ni preskaŭ mortis! "

[redakti] Psikologio

Multaj psikologoj kredas ke viroj perceptas siajn aŭtomobilojn kiel imago de sia peniso. Sekve, tiuj kiuj havas malgrandajn penisojn emas aĉeti grandajn aŭtomobilojn. Virinoj ankaŭ vidas aŭtomobilon kiel penison, pro tio, ili ĝenerale uzas siajn aŭtomobilojn kiel masturbiloj, pro tio, ili ne povas antenti la vojojn, sekve virinoj kaŭzas 90% de trafikajn akcidentojn.
Auto per donne
Aŭtomobilo por virinoj

[redakti] Aŭtosporto

La Grafo el Dion estis senklasigita en la unua aŭtomobila kurado, en 1894, inter Rouen kaj Parizo, pro tio, ke li malrespektis la maksimuman rapidecon de 12,5 km/h. Li atingis la nekredeblan markon de 22 km/h per sia veturilo je vaporo!

[redakti] Sentoj

Ĉu vi scias, kiam viaj sentoj estas miksitaj? Post kiam via bopatrino en via nova veturilo falis en abismon.

[redakti] Garaĝo

Aŭtoĉambro

Garaĝisto: Kiel do vi krevigis tiun ĉi pneŭon?

Kliento: Tute stulte, mi superrulis alkohol-botelon.

Garaĝisto: Ĉu vi ne ekvidis ĝin antaŭe?

Kliento: Ne, ne. La ulo havis ĝin en sia poŝo!

[redakti] Aĝo

-- Paĉjo, ĉu vi daŭre pensas, ke mi ankoraŭ ne atingis la aĝon, kiam mi povus striri aŭton?
-- Vi atingis, fileto, nur la aŭto ankoraŭ ne atingis.

[redakti] Fluganta aŭtomobilo

Usona kompanio ja konstruis novan prototipon de trakciilo kun aloj. Ĝi prezentas sin aŭtomobilo de la moderna aspekto kaj unikaj funkcioj. La projekto estis inspirata per spertoj de la aeroplangvidistoj mem en kunlaboro kun evoluigaj konstruistoj el la instituto Massachusetts Institute Of Technology en Cambridge.
Guo1
Pri la saĝa inventaĵo, kiun oni sukcese elprovis en 2009 kaj kiun oni preparas transdoni al merkato en la jaro 2011, estas granda interesiĝo, malgraŭ la fakto, ke ĝiajn unikajn kvalitojn oni enkalkulis en la prezon. Tiu ĉi estos ĉirkaŭ 148 000 usonaj dolaroj.

Fluganta aŭtomobilo povus faciligi la ŝosean trafikon. Laŭ kreintoj de la unika trafikilo la homo matene povus elveturi el la propra garaĝo tiel, kiel li ĝis nun kutimas, do sur kvar radoj. Sur la aerodromo post ŝalto de la speciala ŝaltilo en la veturilo tiretendus sin la aloj. La veturilo povas flugi per rapido 200 km/h, veturo sur ŝoseo estas akomodita al normala trafiko.

Ĉiu revolucia novaĵo alportas krom siaj preferaĵoj ankaŭ mankojn. Pro disetendiĝo de la aloj kelkobliĝas larĝo de la veturigilo kaj pro tiu ĉi fakto ne eblos flugleviĝi kie ajn. Mankon prezentas ankaŭ malpli granda spaco, la kajuto estas dusidloka kaj ankaŭ spaco por valizoj ne estas grandampleksa. Disputebla estas ankaŭ problemo de sekura trafikado. En leĝoj pri ŝosea trafiko de pli multaj landoj ekzistas "mankoj", ĉu ne ankaŭ en la leĝoj aertrafikaj ? Ĉu pro tromultigo de la trafikiloj en aero ne malfaciliĝos nuntempa aertrafiko ? Tio certe estas nur kelkaj el problemoj, kiujn oni devas pripensi antaŭ ol oni trafikos per "flugantaj" aŭtomobiloj. Ni tamen restu trankvilaj kaj restu ankoraŭ iun tempon "surtere".

[redakti] Pneŭmatikoj

Se pneŭmatas maŝino borile
Kaj pneŭmonas malsan' pneŭmonie
Kiam pneŭmatiko
Malpneŭiĝas pro liko
Ĉu pneŭigi ĝin repneŭigile?

[redakti] Anonceto

O1 500

Mi vendas kvarpordan aŭton kun bonega vidaĵo al la strato.

[redakti] Familia aŭto

La policisto haltigas aŭton, en kiu sidas geedzoj kaj bopatroj de la ŝoforo.

Policisto — Vi veturis tro rapide, 100 km/h.

La ŝoforo — Mi rigardis la kalkulilon de rapideco kaj estis 70.

La bopatrino — Mi diris ,ke vi tro rapide veturis.

La policisto — Via reflektoro ne funkcias.

La bopatro — Jam tri foje mi memorigis tion al vi.

La edzino — Ĉiam estas la samo.

La edzo-ŝoforo — Fermu la buŝaĉon!

La policisto — Ĉu via edzo ĉiam tiel parolas al vi?

La edzino — Ne, nur kiam li estas ebria.

[redakti] Avantaĝo

-- Kompano! Vi drinkis tro multe. Lasu ĉi tie la aŭtomobilon, iru hejmen per tramo, kaj morgaŭ vi revenos por la aŭto.
-- Ne estas bone! Per tramo mi ne povas eniri en la garaĝon!

[redakti] Alie

En la strabo ŝarĝaŭtomobilo paŝis kontraŭ damo.

2351 a

[redakti] En Bervalo

Kruko sur mallarĝa arbara ŝoseo proksimiĝas al aŭto el la mala direkto.

Kvankam estas sufiĉe da spaco, li per mezlena veturado devigas la alian veturiganton malrapidiĝi. Kiam la aŭtoj estas apudaj, Kruko subenkrankas la vitraĵon kaj krias al la alia veturiganto: "Atentu! Porko!", kaj pluveturas.

La alia aŭtisto ekkoleregas, fie sakrante rigardas per la retrospegulo al Kruko kaj ...

surveturas la porkon, kiun Kruko ĵus antaŭe pasis.

[redakti] Bremsoj

Kruko kondukas sian aŭtomobilon kiel kutime tra la ĉefstrato de Berval-Urbo, kiam subite policisto lin forte alfajfas. Li bremsas nete.

"Ĉu mi faris ian kontraŭleĝaĵon?" li maltrankvile demandas al la policisto.

"Ne, ne," respondas la trafikagento. "Sed mi ĵus achetis la saman modelon de aŭtomobilo, kaj mi volis vidi ĉu ĝi bone bremsas."

[redakti] Lavado

5559-zoom

La garaĝmajstro ekzamenas la novan kolegon:

-- Kiel vi komencas lavi aŭtomobilon?
-- Nu, unue mi purigas la trafiknumeron.
-- Bone. Sed kial?
-- Por lavi hazarde ne alian aŭton.

[redakti] Etikedo

Bervalano1

Se viro malfermas pordeton de aŭtomobilo al sia edzino, tio signifas: aŭ la maŝino estas nova, aŭ la edzino.

[redakti] Fivortado

En lernejo instruistino admonas knabeton:
— Peĉjo, kie vi aŭdis tiun fi-vorton? Kial vi ripetadas ĝin, eĉ ne sciante ĝian signifon?
Mi scias. Ĝi signifas, ke la motoro denove ne ekfunkciis.

[redakti] Do

Viro jhus ricevis sian licencon de ŝoforo. Fiere li rapidegas tra la strato. Subite policisto haltigas lin:

- Ĉu frenezas vi? ... Vi surveturis homon! Ĉu vi ne scias vian devon?
- Jes, mi devas halti, preni kaj kunporti la homon al hospitalo.
- Nu, do kial vi ne faris tion?
- Ĉar mi jam havas kvar vunditojn en mia auto, ĝi estas plena.

[redakti] Riparoj

K1975-proks-Fiat04

- Hallo! Sro. Rabiniviĉo? Mi telefonas el aŭtoriparejo! Via edzino venis per aŭto, sed kiu pagos pro...
- Kompreneble, kompreneble, mi pagos!
- Vi ne finaŭskultis - kiu pagos riparon de nia riparejo?

[redakti] Logiko

Petro veturas al aŭtoriparejo kaj diras:

- La bremsaro ne funkcias, bv ripari ĝin.
- Jes, bone, venu preni vian aŭton venontan semajnon.
- Nur en la venonta semajno? Sed mi bezonas ĝin hodiaŭ.
- Sinjoro, vidu kiom da aŭtoj vice atendas riparon.
- Jes, tamen mi hastas kaj devas urĝe aŭtoveturi.
- Se tiom haste kaj urĝe, kial vi bezonas bremsojn?

[redakti] Freneza, ne stulta

Viro preterveturis mensmalsanulejon kiam pneŭo de lia aŭtomobilo krevis. Li elaŭtomobiliĝis kaj malmuntis la krevitan pneŭon. Kiam li iris serĉi la rezervan pneŭon el kofrujo, lia piedo hazarde koliziis kun ŝraŭbingojn kaj ili forĵetiĝis en la plantojn apud la vojo. Tiu viro multe serĉis sed ne trovis la ŝraŭbingojn. Neniu alia aŭtomobilo pasis tra la vojo kaj li ne povis trovi helpon. Tial post tempo li decidis forlasi la aŭtomobilon kaj piede iri por serĉi helpon. Malantaŭ balustrado de la mensmalsanulejo, viro en blanka vestaĵo rigardis tion ĉion. Li vokis la aŭtomobiliston kaj diris: "sinjoro prenu po unu ŝraŭbingon de ĉiu alia pneŭo. Tiel vi povas munti la rezervan pneŭon per tri ŝraŭbingoj kaj restos tri ŝraŭbingojn por ĉiu el la aliaj pneŭoj".

La aŭtomobilisto surpriziĝis pro tiel saĝa propono kaj demandis: "kial kun tiom da saĝeco vi estas ĉi-tie?"

Viro diris: "Ho! Mi estas freneza sed ne stulta!"

[redakti] Vetura Juro

5 s

Policisto haltigas aŭtomobilon kun familio kaj petas la veturiganton: "Vi veturis multe tro rapide. Montru la kondukpermesilon!" Tiu respondas: "Stultulo! Viaj kolegoj ja forprenis ĝin lastan monaton. Ĉu vi perdis ĝin?" La edzino, apude, volas trankviligi: "Policano, ne atentu, kion li diras: li estas tute ebria." La policano admonas: "Tuj venu eksteren kaj spiru en tiun ĉi aparaton!" Komentas knabo sidanta malantaŭe: "Mi ja diris, ke ni estu pli prudentaj, kun ŝtelita aŭto!"

[redakti] Pasrajto

"Mi venis de la dekstra flanko, kaj do havis pasrajton" protestas gvidisto kiu ĵus havis aùtomobilan akcidenton.
"Eble", respondas grandegulo, elirinte el la alia veturo, "sed mi, kvankam veninte de maldekstre, havas taùgan pistolon!"
"Do, mi estas certa ke vi tute pravas!"

[redakti] Honesteco

Kio estas la plej alta ŝtupo de honestulo?

Facile! Estas la ulo kiu parkas sian veturilon en malpermesitejo, kaj poste denuncas la preterpasantojn kiuj ne vokas la policon!

[redakti] Asekuro

16 o

Agento (provante konvinki kamparanon): Vidu, se vi asekurigos la aŭtomobilon per mia kompanio, vi havos multajn avantaĝojn. Ekzemple, se via aŭto tute forbrulos, ni ne pagos la monsumon, sed ni anstataŭigos ĝin per alia aŭto.
Kamparano: Ho, tiamaniere vi faras vian negocon! Vi teruraj trompistoj! Bonvolu tuj nuligi la vivasekuron de mia edzino!

[redakti] Stirlicenco

- Nu, kiel vi sukcesis hieraŭ en la ekzameno pri stirado de aŭto?
- Mi ne scias. La ekzaminanto ankoraŭ kuŝas en malsanulejo.

[redakti] Idala vidpunkto

Chu vu estas fatigita pro chanjhar ofte la bujhii di l' motoro di vua automobilo? Fortunoze, la lasta generacioni di chi inventuro, inventita ye la yaro mil okcent tridek non, duras tante ke oni oblivias chanjhar ghin je singla sisamil kilometroj.

Tamen, segun la jhurnalo Telegraph, la kompanio pri automobilifado Ford pensas retretigar chi inventuro, danke developo per la kunlaborado di l' Universitato di Liverpool, quiu serchas remplasar la startosistemo di l' motoro per sistemo uzanta laser-radio di alta energio.

Chi nova sistemo estas plu fidinda k plu duriva kielam la bujhiosistemo, k ultre permisas plu minuciema kontrolo elektronikala. Se lo dicita da l' Britaniana jhurnalo estas vera, la firmo di l' blua ovalo integreskos chi teknologion ye la seqvanta yari en ghia maxim chera modeli di automobili, k progresive ghi difuzos la sistemon aden ghia tota modelaro di motori.

[redakti] Angla flanko

88 o

Oni sugestis en Anglujo ŝanĝi la veturadon sur la "malĝusta" flanko de la vojo al la "ĝusta". Estos transira periodo de unu semajno. En la unua semajno nur la aŭtobusoj veturos sur la dekstra flanko... :-)

[redakti] Kromaparatoj

- Karulino, kiun vi preferas donacon?
- Kion ajn amata, tutegale! Nur ke ĝi havu aŭtomatan stirsistemon kaj komputilan navigacilon!

[redakti] Aŭtomobila Komputiko

- Kiel komputikistoj provas ripari sian aŭtomobilon kiam ĝi misfunkcias? - Ili eliras la aŭtomobilon, fermas ĉiujn fenestrojn, reeniras ĝin, kaj reprovas funkciigi ĝin!

[redakti] Aersakoj

Vespere edzino hejmeniĝas. Ŝi diras al sia edzo:

--Mi havas bonan kaj malbonan novaĵojn, kiun mi diru unue al vi?

--La unuan.

--Perfekte funkciis la aerosako en la aŭto.

[redakti] Specialaj bremsoj

20 o

Letero en viran revuon

Urĝa demando.
Mi bezonas konsilon. Anticipe dankas.
Antaŭ kelka tempo mi komencis suspekti la edzinon, ke ŝi iradas "maldekstren". Kutima afero. Se al telefonsonoro respondas mi - oni metas la tubon. Ŝi komencis ofte renkontiĝi kun "amikinoj", se mi demandas kiuj ĝuste? -respondas, ke tutegale mi ilin ne konas. Mi ĉiam eliras renkonti taksion, per kiu ŝi revenas hejmen, sed ŝi eliras antaŭ angulo, ke mi ne vidu, kiu aŭto estis. Foje mi prenis ŝian poŝtelefonon por rigardi kiomas - do ŝi koleregis, kaj malpermesis, ke mi ĝin iam tuŝu.
Ajnokaze mi neniam parolis kun ŝi pri tio. Eble mi preferus neniam scii la veron, tamen hieraŭ nokte, kiam ŝi subite ien foriris, mi ekinteresiĝis. Mi decidis kaŝi sin post la aŭto - de kie bonege videblas la tuta strato kaj mi povus vidi en kiun aŭton ŝi eniĝos. Mi kŭris ĉe mia aŭto kaj subite rimarkis, ke bremsaj diskoj sur la antaŭa rado havas iujn makulojn, similajn al rusto. Konsilu, ĉu oni povas veturi kun tiu aŭ endas ilin pritorni, kaj se necesas ŝanĝi, do ĉu eblas meti ne la originan, kaj se jes, do kiuj pli taŭgas? Aŭ tio povas esti pro la premiloj, mi uzas neoriginan "Niŝinbo", aĉetita en bazaro, havas suspekton, ke ili similas ĉinan falsaĵon. Ĉu eble sufiĉos ŝanĝi la premilojn? Mi tre esperas al via kvalifikita helpo en tiu tre grava por mi demando.

[redakti] Aŭto kaj biciklo

E1d45d800a o

En bicikla magazeno:

- Mi intencas aĉeti biciklon por mia edzino. Ĉu vi povas konsili min?

- Ĉu vi deziras surprizi ŝin?

- Kompreneble! Ja ŝi atendas aŭton “Mercedes”…

[redakti] Komparo

Tre dika virino pesas sin, kaj ĝojkrias: "Karulo! Mi perdis 100 gramojn!" Ŝia edzo, ne estas imponita. "Miregiga!" li ironias. "Estas kvazaŭ mi volus aĉeti Ferrari-aŭton, kaj la vendisto ofertus 10-eŭran rabaton...."