Aŭtobuso
El Neciklopedio
"Frapa ekzemplo estas la vorto "buso". ĝi originis el la vorto "omnibus", kiu
signifas "por ĉiuj""
~ Antonio De Salvo pri buso
"Tute klaras se ni estas parolantaj sur buso"
~ Fabio Bettani pri buso
""Taksi" estas multe pli multekosta, ol tramveturilo kaj buso"
~ malriĉulo pri buso
"Interne atendas buba ŝoforo kun aspekto de malsana ŝakalo"
~ Jorge Camacho pri buso
"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"
~ Milokula Kato pri bubaj ŝoforoj kun aspekto de malsana ŝakalo
Aŭtobuso estas aŭtobuso, sed ne aŭtobuŝo. Temas pri „aŭtomobila omnibuso“, t. e., granda aŭtomobilo por publika transportado de pluraj malriĉuloj samtempe.
Ĉefa trajto de buso estas trafika povo, kiu estas mezurata en kvanto da informo transdonata tra la buso dum tempouno.Frekvenco montras kiom da taktoj okazos dum unu sekundo.
[redakti] Plendo
Ino eniris buson kun sia bebo. La bus-ŝoforo diris:
- - Tio estas la plej malbela bebo, kiun mi iam vidis. Aĥ!
La ino iris la malantaŭon de la buso kaj eksidis, kolerante. Ŝi diris al la viro apud si:
- - La ŝoforo ĵus insultis min!
La viro diris:
- - Vi iru antaŭen kaj plendu; ne timu, mi tenos vian simion por vi.
[redakti] Alie
Babilante pri la morto:
- Mi ŝatus morti pace dormante, kiel mia avo... kaj ne terurite kriante kiel liaj pasaĝeroj.