ABN AMRO

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Ju pli granda bezono, des pli granda la prezo"

~ Zamenhof pri bankoj

"Bankiero estas homo, kiu ludonas ombrelon kaj tuj volas rehavi ĝin, kiam ekpluvas"

~ Mark Twain

"Sur benko oni sidas, en banko oni insidas"

~ Hans-Georg Kaiser

"La poeto konstruas aerajn kastelojn, la legantoj loĝas en ĝi kaj la eldonisto enkasigas la lupagon"

~ Maksim Gorkij pri alia afero, ne tute malsama

"Tiu, kiu chiam estas kontenta, posedas grandegan richajhon, havante ech negrandan konton en banko"

~ Nikolai Grishin pri banko
ABN AMRO estas datenbanko, fondita en 1991 por la fandado de Algemene Bank Nederland (ABN kiu signifas Ĝeneralan Datenbankon de Nederlando) kaj Amsterdamo-Rotterdam Bank (Amro Bank). Ĉi tiu estas altgrada, grava temo kiun oni esperas trovi en Neciklopedio! Ho ve. :-(
S2010216.JPG

[redakti] Vizaĝo

Maskita rabisto enrompas en agentejon de ABN AMRO, kaj li devigas la kasistinon meti ĉiun monon en lian sakon. Li estis jam forlasonta la krimejon (jes, tie okazas multaj krimoj...), kiam unu el la klientoj deŝiras la maskon de lia vizaĝo. La rabisto senhezite mortpafas lin. Ĉirkaurigardante en la banko li rimarkas, ke ankaŭ alia kliento gapas lin. Li mortpafas ankaŭ lin kaj kriege demandas:

-- Nu, kiu vidis ankoraŭ mian vizaĝon?

Tomba silento, ĉiu rigardas la plankon kvazaŭ per alnajlitaj okuloj. Post kelkaj sekundoj maljuna sinjoro ekparolas:

-- Ŝajnas al mi, ke ĵetis al vi flugan rigardeton mia edzino...
Aliaj lingvoj
wikia