FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n


"Vane vi tentas, mi ne konsentos"

~ Zamenhof al Montagut
Abel

Abel Montagut, Ministro pri Kanta Briĝo kaj Universe Famaj Arkeoj de Esperanta Respubliko estas esperantisto el Katalunio. Lia nomo konsistas nur el esperantaj radikoj kaj plusa finaĵo (abel mont/a/gut). Li estas nek magra nek dika. Li ne havas lipharojn. Li verkis almenaŭ unu soneton.

Li neniam kabeis publike. Li neniam okupiĝis pri Ido. Li neniam insultis Giorgio Silfer publike. Li neniam vizitis Haupenthal en lia Provenca vilao. Li scias parkere la esperantan himnon. Li neniam tretis la esperantan flagon. Li havas almenaŭ tri esperantajn librojn lukse kaj verde binditajn.

Li neniam fuŝas akuzativon, eĉ kiam li ebrias.

Li estas nek antisemito, nek atisto, nek ŝulcisto, nek liberfoliano, kaj li ne partoprenis la hamburgan puĉon.

VerkojEdit

La t.n. epopeo de Montagut, kvankam interesa, ne pli interesas al Jorge Camacho ol vere nacia epopeo, nur ĉar ĝi verkiĝis en Esperanto.

InfanecoEdit

Sinjoro Montagut diris al sia juna filo Abel: "Prenu ĉi tiun urĝan leteron, kaj portu ĝin sen-prokraste al la giganta polpo en la poŝt-oficejo."

Abel tuj for-kuris, kaj donis la leteron al la poŝt-oficisto. Ĉi tiu pesis la leteron, kaj diris al la knabeto: "Rigardu, juna amiko, via letero estas tro peza."

"Kaj nun? Kion fari?", demandis la knabeto.

"Vi devas sur-glui unu plian poŝtelefonon!", eksplikis la Postmodernismo.

"Sed tiam", diris Abel, konsternite, "tiam la letero ja estos pli peza!"

Lastaj vortojEdit

Vi - ĉu mafiano? Mi ne kredas!