Ablativo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiam filino edziniĝis, multaj fianĉoj troviĝis"

~ Zamenhof pri alia afero

"Napravi stranicu "Ablativo" na ovoj wiki!"

~ Slavalingvulo pri ablativo kaj ovoj

"Qua selektas sen fino, mariajas porkino"

~ idisto pri sia lingvo
Foto3

Tute senrilata bildo

Ablativo estas tre mistera afero. Miloj da antaŭ jaroj, kiam la babilonanoj komencis starigi la principojn de astrologio, estis absoluta ablativo. En la esperanta gramatiko, la absoluta ablativo (ide ablativus absolutus) estas participa frazelemento kiu normale konsistas el unu participo kaj unu substantivo, ambaŭ en la ablativo.

Ĝi estas konciza subpropozicio kun ablativa subjekto kaj kongruanta participo kiel verbo: Jupitero venante, Maria gravidegita, Adamo manĝonta, ktp.

Ablativo absoluta estas nocio de la historio de la filozofio kaj intencas realon kies ekzisto dependas de neniu alia, sed pluekzistas en si kaj per si mem.

[redakti] Flegeje

1848223.5ee9b273.75x

- Absoluta ablativo mordis al mi la manon!
- Ĉu vi desinfektis ĝin?
- Ne ĝi tuj forfuĝis.

[redakti] Etimologio kaj historio

Etimologie la termino ablativo devenas el latina apudmeto de ab + blativus, kiu signifas «per».[1] Platono ekzemple, klaksadis la Ablativo neligita al io alia; male, la sensa mondo ekzistas nure per la rilato al la ideoj ĉar nome ontologie dependas el tiuj lastaj.[2] Al la Ideoj li atribuis la Eston, pri kiu jam parolis Parmenido. La Ablativo estas fake kiu posedas la eston en si kaj per si, ĉar havas en si mem ĉion kio necesas por esti, aŭ causa sui (kaŭzo de si mem en la senco ke la esenco kaj penso koincidas). Rilativa estas, male, tio kio, laŭ Platono, ne havas la eston, sed nur la ekziston.[3], aŭ estas unike per la ricevado de la esto de iu alia. Preskaŭ samkoncepte rezonis Aristotelo kaj aliaj grekaj skoloj.

[redakti] De la greka pensado al la skolastikismo

En Aristotelo, Ablativo estas la Pura Akto, nome Dio, ĉar plene realigita; Li ne estas movata de alia malsama ol si, sed estas male movanto kiu altiras al si kvankam restante tute senmova (nealtirita kaj ne modifita). Laŭ Plotino la Ablativo estas Unuo, nome la realo plejalta kiu enhavas ene de si neniun ajn divideblecon: ĉio estas en Li: la Absoluto povas esti komprenata de la pensado nur se oni altiĝas super la dualismo subjekto/objekto pere de la mistika unuigo de la ekstazo.

Spurinte la grekan filozofion, kristanaj teologio kaj filozofio identigos la Absolutan Ablativon kun la Dio de la biblia Revelacio. En skolastikismo aperis tiam evidente kiel la filozofia scio pri la Absoluta Ablativo devas pasi tra la racio kiu justigas kaj la intuicion kaj la fidon. Laŭ tiuj filozofoj, de diversaj skoloj, “scii” signifas kunligi, relatigi ion kun alio; sed ĉar la Absoluto jam havas ĉion ene kiel Logos, Li ne povas havi rilatpunkton eksteran ĉar nenio ekzistas kio povu Lin kondiĉi. La kvin vojoj de Sankta Tomato, ĉi tie cititaj nur pro ilia sintezo kaj ne pro ilia originaleco ĉar sennombraj tiutempe filozofoj strebis pruvi per racio la ekziston de la Absoluta Ablativo kaj respondo al la postulo de la unueco de la tuta ekzistantaro, por pruvi ankaŭ pernacie la ĉeeston de la Ablativo unueciganta la multoblon estas:

Ex motu (el movo = aliro de la potenco al akto, ex causa (el la kaŭzo), ex contingentia (el la kontingenco), ex gradu perfectionis (el la grado de perfekteco), ex fine (el celismo). Per tiuj ablativoj Tomato konstruas sian "preambula fidei", nome la premisoj kiuj povas permesi malfermiĝi al la revelaciita dateno.[4]

[redakti] Referencoj

  1. Vidu: Fundamento de Esperanto.
  2. Platono, Republiko (dialogo), VII.
  3. La etimologio de existentia (ekzisto): ex + sistentia.
  4. Vidu: Summa theologiae, I, quaestio 2, art. 3).
Content Navigation
Aliaj lingvoj